Remigiusz Grzela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Remigiusz GRZELA (naskiĝis en 1977 en Starogard Gdański) estas pollanda prozisto, poeto kaj dramisto, esperantisto, ĵurnalisto kaj universitata lekciisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Fakultato pri Ĵurnalismo kaj Politikaj Sciencoj en la Universitato de Varsovio. Liaj artikoloj estis publikigitaj i.a. en la revuoj "Kultura", "Literatura" kaj "Kino". Li estis ligita al Pola Radio kaj televido, dum pluraj jaroj li estis redaktoro de la Esperanto-redakcio de Radio Polonia, la poreksterlanda fako de Pola Radio. Siajn intervjuojn li publikigas plej ofte en "Gazeta Wyborcza" kaj "Zwierciadło", kie li havas konstantan rubrikon "Teren pod ochroną" (Protektata tereno). Pro sia laboro li estis nomumita al pluraj premioj.

En Gazeta Wyborcza li gvidas ciklon „Teatro, Muziko, Kino en Gazeto Cafe”, en kiu li gvidas malfermitajn al publiko la interparoloj kun verkintoj, de la komenco de la ciklo estis i.a.: Vaclav Havel, Emmanuelle Seigner, Peter Weir, Andrzej Wajda, Janusz Morgenstern, Krzysztof Warlikowski, Mariusz Treliński, Agnieszka Holland, Jerzy Skolimowski, Janusz Gajos, Barbara Krafftówna, Andrzej Seweryn, Marian Kociniak, Krystyna Janda, Ryszard Bugajski, Jerzy Pilch, Borys Lankosz, Jerzy Stuhr, Daniel Olbrychski, Wojciech Smarzowski, Agata Kulesza, Bogusław Linda, Władysław Pasikowski.

Grzela estas lekciisto en la Fakultato pri Ĵurnalismo kaj Politikaj Sciencoj en la Universitato de Varsovio, kie li gvidas la kurson "La kulturo de intervjuo" kaj "Raportaĵo – pola literaturo por eksporto". Li fondis la retpaĝon parnas.pl kaj la blogon remigiusz-grzela.pl.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro kaj kunaŭtoro de la libroj:

  • Rozum spokorniał – Rozmowy z twórcami kultury (Racio humiliĝis - Interparoloj kun kultur-kreintoj) (2000),
  • Nauka a polityka – Dziwne losy filozofii prawa w Polsce (Scienco kaj politiko - Strangaj sortoj de la jurfilozofio en Pollando) (2001, 2010),
  • Chełmska 21 (La strato Chełmska n-ro 21) (2001), pri la historio de varsovia filma studio (filmo-produktejo) ĝuste troviĝanta ĉe la strato Chełmska 21, li faris kelkajn interparolojn kun la kreintoj de la dokument(ad)-filmoj.
  • Bagaże Franza K. czyli podróż której nigdy nie było (Bagaĝoj de Franz K. aŭ vojaĝo kiu neniam estis) (2004) – la libro pri faktoj kiu rakontas pri judaj aktoroj amikiĝintaj kun Franz Kafka kaj pri la virino de lia vivo – Dora Diamant,
  • Psychotest, czyli antologia dramatów na temat HIV/AIDS (Psikotesto, aŭ antologio de dramoj je la temo pri HIV/aidoso) (2005).
  • Bądź moim Bogiem (Estu mia Dio) (2007) – romano pri fama pola kantistino Wiera Gran (esperantistino), eldonejo WAB, 2007. ISBN 83-7414322-3.
  • Oczy Brigitte Bardot (La okuloj de Brigitte Bardot) (2008) – dramo, eldonejo de la Teatru Na Woli im. Tadeusza Łomnickiego (Teatro en la kvartalo Varsovio-Wola je la nomo de Tadeusz Łomnicki)
  • Hotel Europa. Rozmowy (Hotelo Eŭropo. Interparoloj) (2009) – Eldonejo Prószyński kaj Kompanio
  • Spełniony. Z Marianem Kociniakiem rozmawia Remigiusz Grzela (Realigita. Kun Marian Kociniak interparolas Remigiusz Grzela) (2010) – Eldonejo Trio kaj Teatr Na Woli im. Tadeusza Łomnickiego (Teatro en la kvartalo Varsovio-Wola je la nomo de Tadeusz Łomnicki)
  • Wolne (Liberaj) (2012) - Interparoloj, Wydawnictwo Krytyki Politycznej (Eldonejo de Politika Kritiko)
  • Było, więc minęło. Joanna Penson - dziewczyna z Ravensbruck, kobieta Solidarności, lekarka Wałęsy (Estis, do pasis. Joanna Penson - knabino el Ravensbruck, virino de "Solidareco", kuracistino de Wałęsa) (2013) - PWN
  • Złodzieje koni (Ĉevalŝtelistoj) (2014) - romano, Eldonejo Studio Emka
  • Wybór Ireny (Elekto de Irena) (2014) - biografio de Irena Gelblum/Waniewicz/Conti Di Mauro - PWN
  • Obecność. Rozmowy (Ĉeesto. Interparoloj) (2015), Eldonejo Drzewo Babel; Rememoroj pri Marek Edelman, Janusz Morgenstern kaj Ryszard Kapuściński, tio ne estas rakonto pri la morto, sed pri la vivo - pri ĝia peno kaj etaj ĝuoj.

Versaĵ-volumetoj[redakti | redakti fonton]

La versaĵ-volumetoj Świat banalny (La banala mondo) (1998) ikaj Drzewa wierzą naprawdę (Arboj vere kredas) (2001; kun enkonduko de Jan Twardowski kaj postvorto de Irena Conti). Liajn versaĵojn oni tradukis al jenaj lingvoj: norvega, hebrea, itala kaj angla. Liaj rajontoj aperis en la literaturaj revuoj.

Dramoj[redakti | redakti fonton]

Li estas aŭtoro de la jenaj dramoj:

  • Na gałęzi (Sur la branĉo) – La inspiro pri personeco de Oriana Fallaci.
  • Biografia (Biografio) (realigo Teatro de Pola Radio, reĝisoro Janusz Kukuła
  • Uwaga – złe psy! (Atento - la danĝeraj hundoj!) (realigo Teatro "Wytwórnia", "Teatro na Woli", Teatro "Studio", reĝisoro Michał Siegoczyński
  • Naznaczeni (Signitaj) (realigo Teatro de Pola Radio, reĝisoro Piotr Łazarkiewicz ; realigo TVP Kultura ; reĝisoro Remigiusz Grzela, reĝisoro de bildo Łukasz Barczyk; traduko al la: angla, germana kaj itala) – inspiro pri la personeco de Dora Diamant, rakontas pri la rilatoj inter Dory kaj ŝia filino, Franciska.
  • SM – la unua pola dramo rilatanta al grava problemo de eŭtanazio
  • Błękitny diabeł (Blua diablo) – monologo verkita por la jubileo de 60-jara arta laboro de Barbary Krafftówna (prapremiero la 24-an de oktobro 2006, Muzika Teatro en Gdynia, premiero en Nacia Teatro, la 20-an de novembro 2006, reĝisoro Barbara Krafftówna kaj Józef Opalski; traduko al la franca) – dramo o pri la lastaj jaroj de Marlene Dietrich.
  • Bigamista (Bigamiulo) – komedio – vizaĝkosmetikisto en funebra entrepreno plus du liaj edzinoj.
  • First Lady (Unua Damo) – dramo pri la unua agentino de sekur-servo (prapremiero en la Radia Teatro de TOK FM la 12-an de januaro 2009, Reĝiserado: Andrzej Piszczatowski; Muziko: Jan Duszyński ; la dramo publikigita en „Dialog” n-ro 1/2009)
  • Oczy Brigitte Bardot (La okuloj de Brigitte Bardot) (realigo "Teatr na Woli", reĝisoro Maciej Kowalewski, muziko: Bartosz Dziedzic, scenografio: Piotr Rybkowski, lumo: Piotr Rybkowski, Andrzej Król, kostumoj: Katarzyna Lewińska ; prapremiero la 5-an de decembro 2008; traduko al la angla kaj ĉeĥa – komedio verkita por la 80-a naskiĝtago de Barbara Krafftówna. Pro tiu rolo Barbara Krafftówna estis nomumita por la premio je la nomo de Cyprian Kamil Norwid.

Scenaroj[redakti | redakti fonton]

Li etas aŭtoro de kelkaj scenaroj, ekzemple:

Li skribis scenarojn de monologo de Ewa Kasprzyk Patty Diphusa laŭ Pedro Almodóvar (premiero en la Teatro Rozmaitości (Diversecoj), 2004 – premio Best International Performance en la United Solo Theatre Festival 2011 en Nov-Jorko).

Li estas kunaŭtoro de scenaro por filmo Taki Raj (Tia Paradizo) (kun Izabella Cywińska) pri la domo de Anna kaj Jarosław Iwaszkiewicz en Stawisko dum la Ribelo de Varsovio – publikigita en „Dialog” ("Dialogo") (februaro 2008), kaj ankaŭ Sprawiedliwa (Justulino) (kun Izabella Cywińska kaj Hanna Krall; la scenaro ded dediĉita por la personeco de Irena Sendlerowa).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Dum pluraj jaroj li estis redaktoro de la Esperanto-redakcio de Radio Polonia, la poreksterlanda fako de Pola Radio.

Jen ekzemple sube lia bloga raportaĵo de la 11-a de septembro 2002, skribita revenante de la E-renkontiĝo en esperantista PARKO de la MONDO en Malborko, dum kiu d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (nepo de Ludoviko Zamenhof) plantis sorpujon kaj inaŭguris la E-memorŝtonon "FRANCIO" nome de francaj esperantistoj. La nepo estis invitita tien de la esperantista urbestrino de Malborko d-rino Danuta Stanek-Gutowska kaj de la prezidanto de loka E-rondo "Kastelo" Eduardo Kozyra, Remigiusz Grzela ankaŭ estis invitita por fari E-raportaĵon de tiu grava E-aranĝo por Esperanta-redakcio de Radio Polonia.

"Mi revenis el Malborko de la tre interesa renkontiĝo kun la nepo de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, sinjoro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, kiu loĝas konstante en Francio. Malborko bonvenigis lin ovacie - kun plena pompo: urbaj aŭtoritatoj, prezentiĝoj de infan-ensembloj, folklor-ensembloj kaj orkestroj, korusoj. Sed eble la plej interesa estis lia renkontiĝo kun gimnazianoj en konferenc-salono de Urba Oficejo. Li rakontadis pri la libro-intervjuo kun li, verkita de Roman Dobrzyński "LA ZAMENHOF-STRATO", kiu ĵus aperis en eldonejo "Kleks". Mi komencis ĝin legi en la trajno - mi varme rekomendas ĝin, ĉar estas eksterordinare interesa en pluraj vidpunktoj. Ĝi tuŝas la problemojn de toleremo, de religia kaj nacieca respekto, de lingva identeco. Perfekte ĝi prezentas la mondon de la tempo de Zamenhof. Sinjoro Zaleski-Zamenhof diris tion en la libro:

La blinda sorto skribis al mi plurajn biografiojn, ĝi volis, ke dum unu vivo mi ŝanĝu kelkfoje mian personecon. Mi naskiĝis en Varsovio, la ĉefurbo de Pollando kiel Ludoviko Zamenhof. Mi estis pola knabo Ludwik, kiun oni vokis karese Lutek. Tamen en la fino de la jaro 1939 la germanaj okupaciaj aŭtoritatuloj ordonis al mi surmeti rubandon kun David-stelo kaj tuj poste pelis min en la getton. Tiam la unuan fojon mi fariĝis iu alia.

Sub alia nomo?

Ne, sub la sama nomo kaj eĉ pro tiu ĉi nomo. Du jarojn poste mi decidis kaŝi ĝin kaj adopti la novan: Krzysztof Zaleski. Tiamaniere mi reenkarniĝis dumvive. Mi devis naskiĝi ankoraufoje por entute povi plu vivi. Nova identigilo junigis min je ĉirkaŭ unu jaro kaj donacis al mi, kiel naskiĝlokon, la urbom Łomża. Ekster la muroj de la getto mi fariĝis denove polo, kio ne garantiis sekurecon, sed lasis certan eblecon elekti, ekzemple, manieron de morto. Fakte mi povis esti kaptita surstrate kaj sekve mortpafita enkadre de kolektiva respondeco, sed mi ankaŭ rajtis propravole riski perdon de la vivo, aliĝante al armita rezistado aŭ helpante judon. Dume la homoj trans la muroj de la getto havis neniun alternativon, antaŭ ili staris nur krematoriaj kamentuboj. La nova enkarniĝo permesis al mi repasi limojn de la vivo.

La hieraŭa renkontiĝo kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof okazadis sub la devizo pri paco, ĉar unu tago antaŭ la tragika datreveno de la atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Nov-Jorko kaj Vaŝingtono. Hodiaŭ ni eklumigu kandelojn."

[1]. Jen ligilo al la teksto de la blogo (en la pola): http://remigiusz-grzela.blog.pl/page/96/

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • "Wróciłem z Malborka z bardzo ciekawego spotkania z wnukiem Ludwika Zamenhofa, twórcy esperanto, panem Louisem Christophem Zaleskim-Zamenhofem, który mieszka na stałe we Francji. Malbork witał go owacyjnie – z wielką pompą: władze miasta, występy zespołów dziecięcych, kapel ludowych, chórów. Ale chyba najciekawszym punktem było jego spotkanie z młodzieżą gimnazjalną w Urzędzie Miasta. Opowiadał o książce-wywiadzie z nim, autorstwa Romana Dobrzyńskiego „Ulica Zamenhofa”, która wyszła niedawno nakładem wydawnictwa Kleks. Zacząłem ją czytać w pociągu – polecam gorąco, bo jest niezwykle interesująca pod wieloma względami. Dotyka problemów tolerancji, poszanowania religijnego i narodowościowego, tożsamości językowej. Doskonale też obrazuje świat z czasów Zamenhofa. Pan Zaleski-Zamenhof powiedział w tej książce: Los chciał, bym w ciągu swego życia zmieniał kilka razy osobowość, zapisał jeden żywot kilkoma życiorysami. Urodziłem się w Warszawie w 1925 roku, jako Ludwik Zamenhof. Byłem polskim chłopcem, na którego wołano Lutek. A przecież pod koniec 1939 roku niemieckie władze okupacyjne kazały mi włożyć na ramię gwiazdę Dawida, by wkrótce zapędzić mnie do getta. Stałem się wtedy po raz pierwszy kimś innym. Pod innym nazwiskiem? Pod tym samym, a nawet z powodu tego nazwiska. Dwa lata później postanowiłem je ukryć i przybrać nowe: Krzysztof Zaleski. To była reinkarnacja za życia. Musiałem się urodzić ponownie, by w ogóle móc żyć. W papierach miałem jako miejsce urodzenia Łomżę i datę o półtora roku późniejszą. Po drugiej stronie muru stałem się znów Polakiem. To wcielenie nie gwarantowało mi bezpieczeństwa, ale dawało mi prawo wyboru, choćby śmierci(…) Natomiast po tamtej stronie muru ludzie nie mieli wyboru; na horyzoncie były tylko kominy krematoriów. W nowym wcieleniu przekroczyłem ponownie granicę życia. Wczorajsze spotkanie z L.Ch. Zaleskim-Zamenhofem odbywało się pod hasłem pokoju na świecie, bo przecież w przeddzień rocznicy tragicznych wydarzeń w Nowym Jorku i Waszyngtonie. Dzisiaj zapalmy świeczki."