Reto Mario Rossetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reto ROSSETTI)
Reto Mario Rossetti
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1909 (1909-04-11)
en Biasca
Morto 20-an de septembro 1994 (1994-09-20) (85-jaraĝa)
en Gosport
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SvislandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Frat(in)o Cezaro Rossetti
Okupo
Okupo tradukistoesperantisto • poeto • verkisto • universitata instruisto
vdr
Reto Mario Rossetti
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1909 (1909-04-11)
en Biasca
Morto 20-an de septembro 1994 (1994-09-20) (85-jaraĝa)
en Gosport
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco SvislandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Gefratoj Cezaro Rossetti vd
Profesio
Okupo tradukistoesperantisto • poeto • verkisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reto Mario ROSSETTI, konata kiel Reto ROSETTI (naskiĝis la 11-an de aprilo 1909 en Biasca, kantono Tiĉino de Svislando, mortis la 20-an de septembro 1994 en la brita Gosport) estis svisa, poste brita Esperantisto kaj profesoro. Unu jaron antaŭ li mortis lia dua edzino, Olive Rossetti. Frato de Reto estis Cezaro Rossetti, aŭtoro de Kredu min, sinjorino!.

Verka vivo[redakti | redakti fonton]

Lia poemaro aperis en la grava ampleksa verko Kvaropo. Poemoj de Rossetti aperadis en la Esperanta gazetaro. Liaj pluaj verkoj: Mestizo de l' Mondo, poemaro, El la Maniko, novelaro kaj Pinta Krajono, poemaro. Lia plej grava traduko estas Otelo de Shakespeare. Rossetti multe tradukis el la angla poezio. Redaktoro kaj la precipa kunlaborinto super la Angla Antologio.

Tri el liaj verkoj troviĝas sur la Baza legolisto de William Auld: El la Maniko, 33 Rakontoj, Pinta Krajono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originalaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oazo (poemkolekto en Kvaropo (1952))
  • Mestizo de l' Mondo
  • El la Maniko (novelaro, 1955)
  • Pinta Krajono (poemaro, 1959)
  • Arto kaj Naturo (eseoj, eld. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1989)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri El la Maniko

Citaĵo
 La observemon de la aŭtoro, cetere lektoro pri artoj, kiun ni jam notis en recenzo pri liaj versajoj (1), niaopinie plej trafe reliefigas en la novelo, disponiganta por li favoran kadron por rapidaj, sobre realistaj kaj artismaj skizoj, foje per streko eĉ pli gracia („la verdo ŝaŭcmas", „la ora nebulo de ilia ĝuado").

Inspirite de l'propra medio, la imago nutrita de vivsento (eĉ en simpatiaj pli ampleksaj „detektivrakontoj"), li surscenigas en mallongaj akteroj maturiĝintajn junulojn, i.a. artklasanoj, en konforma atmosfero. Kontraŭe al tiuj de Stellan Engholm (2) ili estas kvazaŭ senproblemaj kaj praktikcelaj, pli humuraj kaj, kvankam pli surf acaj, malpli... „surpaperaj". La aŭtoro, nete konturante, kapablas psikologie vari.e ilian aĝon: jen aŭdaca revo kiu subite senaplombas antaŭ la nespertita; jen hezitemo kiu aspiras plifirmigon... Aliaj el la dekkvin ne ĉiuj egalvaloraj novel(et)oj, inspirigis de okaza arbarista vivo dummilita kaj la kontakto kun originalaj tipoj. Iu elstare pritraktas taglibre fatalan amaventuron de mezaga fraŭlo-profesoro. Ĉiuj prezentas rekomendindan legaĵon, ne nur supere distran sed lailstile interesan. Pledas por la talento de la verkisto, la fakto ke li per plimalpli ordinaraj okazaĵoj, kun iom surpriza fino, kapablas vekteni la atenton, i.a. per la naturaj karakteraj reagoj de liaj „herooj". Plue enŝoviĝis „La Esperanta Vortludo", bonhumora studo (en kiu ĉiuj klasikaj ekzemploj, krom: „kiam vespo pikas vin sendolore, kion vi devas respondi?" „Bonan vesperon !") kaj „La Neologismologio", kiujn ni cetere, ne volonte malhavus. La lasta, lertsprita ludo laŭ la intelekta ŝato de la aŭtoro, tuŝas problemon ĉiam aktualan al kies solvo li kunlaboras, ne kiel-ni diru kunkulpulo sed kiel... komplico. Se ankoraŭ en 1933 Kalocsay elokvente defendis la neologismon, ankaŭ rilate la... „altan" prozon, nuntempe simpla arbaristo jam parolas plimoderne ol klera esperantisto pri „pigra porko kaj povraj, magraj bestoj"'. Ni nur konstatas. Abundaj vortklarigoj ibis esence parto de la eldonoj kaj la leganto, konfuziĝonte aŭ ne, scivolas pri la „novaj, necesaj pliriĉiĝoj... Paranteze, ne ĉiuj „novaj" vortoj, troveblaj aŭ ne en Supl. de P.V., nek ĉiuj uzitaj interjekcioj ĉitie enlistigis. Aliflanke ni ne kaŝu, kion la laŭdinda „Stafetestro" sur la kovrilo de la laŭkutime belaspekta volumo (kiam binditaj ekzempleroj?) nomas emfaze lia „noveca, literaturpionira lingvo". Ni ja dubas pri la taŭgeco de iu vortuzo, de diversaj esprimoj, sed konfesas, ke ni ĝenerale ĝuis tiun novecon en dialogo kaj monologo. „Hola !" vokis Merlin. „Jen bela lojalo. Vi laboras ĉe unu firmo kaj manĝas ĉe la konkurenco !” „La publiko estas kaprica kaj mi estas ano de la publiko - kion fari?" filozo fis Ben, sidigante. „Nu, kio ova?" „Nur ke la mondo moderniĝas en ĉiuj anguloj" diris Merlin. Hinda raĝo(3) volas aĉeti akciojn de persa nafto". „Nu kaj ?" "Simple ke li ne estas rĝo kaj la akcioj estas fiktivaj " Ili estas senĝene naturaj, plezure familiaraj, ofte mallongfraze rektaj kaj ironie blagaj. Ili tiel vigligas la rakonton, ke ni „orelstreĉe" kunaŭskultas. Kaj se „interjekcio" ankaŭ estas neologismo, ni „ĉit", rapidas absolvi, ĉar „hofla !" ...,,Sankta sakramento !"... „Al kukolo !"... estas „felix culpa".

(1) „Kvaropo" - (2) „Vivo vokas" - (3) ... plibonigita" raĵao (P.V.) 
— TyneverumBelga Esperantisto - Numero 335, Julio - Aŭgusto, 1955
Citaĵo
 Tri jarojn post la malgranda poemaro Oazo en Kvaropo, ni finfine povas posedi tutan libron, novelaron de la multtalenta, sprita kaj mirinde verva Reto Rossetti. La plimulto jam aperis, antaŭ kelkaj jaroj, en «Literatura Mondo», sed kelkaj estas absolute novaj, inkluzivo brilegan eseon pri Esperantaj vortludoj.

Mi opinias, ke ĉi tiu libro rapide iĝos konata klasikaĵo. Kial? —Ne, fakte, pro la ideoj; S-ro Rossetti havas malpli originalan kaj potencan menson ol Kalocsay aŭ William Auld; sed en El la maniko li donas grandskalan pruvon pri la nuancriĉeco, la trafeco, la larĝeco kaj precipe la normaleco de Esperanto kiel vivanta lingvo. Misfiaĉulo [tiel]] en Montevideo diris, ke Esperanto taŭgus nur por menuoj; ni povus ĵeti al lia nazo nur kelkajn frazojn de Rossetti — tiajn ekzemple —: «Senpeze ili sursaltis la biciklojn kaj sagis antaŭen, remigre al la hejma regiono»; «Mi ofendis vin apogee»; «La obstina herbo per diskreskareto fiksotenis la sablan teron»; «io trafulmas min»; «Certe kiel amen en preĝo»... S-ro Rossetti havas stilon eble tro forte individuan por esti vere modela, en la senco, ke oni konsilu ĉiujn imiti ĝin; sed li mirinde montras la kapablojn de nia lingvo. Li amas vortojn, kaj elektas ilin ĉiam zorge. Post la vere majstra regado do la lingvo por tre diversaj celoj, la du plej interesaj kvalitoj de ĉi tiu libro estas la natureca prezentado de ĉiutaga konversacio (oni ja povus verki tutan eseon pri la interjekcioj de nia aŭtoro) kaj la psikologia observemo, precipe pri junuloj. S-ro Rossetti rigardas seksrevemajn virgulojn, solecajn strangulojn, fuŝulojn kaj la viktimojn de obsedoj kun ironia kompato, dolĉamara komprenemo. Li tiel bildigas ilin, ke ili ŝajnas vivi antaŭ ni. Por mi la plej belaj floroj en la nuna luksa bukedo, krom la du konsterne brilaj vortludaroj, kiuj laŭtridigis min en trajno, je la miro de najbarino, estas Banu vin, mia bela; La taglibro de Aleksandro Zoffang; La krutaĵo kaj La kaprica kadavro, pro la psikologia percepto kaj intereso. Tio kondukas min al mia sola protesto kontraŭ libro, kiun mi vere tre frandis. Ĝi estas tiel bona ke mi bedaŭras — ke ĝi ne estas tiel bona libro, kiel S-ro Rossetti

kapablas verki. Li verkis la plimulton antaŭ 6-10 jaroj. Li nun verkas relative malabunde; sed nun, eĉ pli sperta, se eblo, pri la lingvo; multe pli matura post plenplena vivo persona, esperantista kaj profesia— li povus verki por ni la plej elstaran psikologian romanon, aŭ novelaron, de nia literaturo. Tion li eble neniam trovos la tempon fari: sed la nuna bonega libro ne devas esti lia apogeo. El la maniko de Reto Rossetti, la vortĵonglisto, venis impona ajaro; sed mi kredas, post tia promeso, ke lia plej elstara verko restas ankoraŭ en la maniko. Skuu vin denove, Sinjoro Rossetti! 
— Marjorie Boulton. Boletín n079 (jul 1955)
Citaĵo
 Mi, amuziĝanta leganto, sentas min kile la senpova kuniklo, kiun la desegnistoj bildis sur la kovrilo de la libro: kuniklo ĵongloŝtopita en malgrandan vazon. Kaj mi apenaŭ, palpebrumas dum la ĵonglisto prestidigitate retiras el la maniko ĉiam novajn surprizajn kartludojn de sia ludo. La vive kaj bonhumore malfermegitaj okuloj de la amuzisto rigardas al mi trans la paletron de la kartaro, por kiu li paradepavas, por en la tuj sekva momento kunklaki la manojn, enpoŝigi la kartojn, sub la baskon de sia redingoto kaj rideme riverenci antaŭ la spektaroj: « Estis bagatelo, miaj karaj. Sed ĉu vi jam vidis jenon? » Kaj komenciĝas nova ludo...

Mi bone scias, ke ĉiuj magiaĵoj estas nur lerto de la fingroj, sed ne ĉiu povas starigi sur la podio kaj ripeti la spektaklon kun la sama efekto. Mi avide ekfoliumis tiun ĉi trian libron de Stafeto kaj eklegis la unuan novelon: « Subite Ruk bremsis la biciklon kaj kriis al Mos, kiu jam ekglitis sur la longa deklivo... Mos, haltu Mos, hola hoj haltu do!... Por kia diablo blovi tiel torente toboganas? ...» En mia memoro elvokiĝis la situacio. Rakonto, antaŭ jaroj legitan en « Literatura Mondo » , profunde estis enpremiĝinta en mian kapon. Epizodeto de du vojkamaradoj, malamikiĝintaj pro neniaĵo kaj same tiel repaciĝintaj ... Vere bagatelo, kiel diris la supozata jonglisto en mia antaŭa parolo. Sed neforgesebla restis la tiam impreso pri la lingvaĵo viva, plastika kaj parolebla, ke mi tiamas asertis: Tiel aspektos la estoanta, ĉiutage aplikata lingvo internacia, taŭga ne nur por seka priskribado, sed plene respegulanta la homan internon kaj esprianta la gamojn de la homaj sentoj. Al kiu el ni ne okazis, ke la vortoj, kiam ni volis plentrafe kaj sukerere donis la penson, subite ekribelis en la buŝo, nevolante obei malgraŭ la koni de la tuta Plena Vortaro lak Plena Gramatiko: kvazaŭ ili komencus kreski, la plumba lango ne volis sub ili moviĝi, turnigi kaj adaptiĝi al la ŝprucado de la pensoj: Anstataŭ ŝaŭman fontano rezultis malgra flueto, forgutanta en banala marĉon. Sed ŝe Rosseti la vortoj preskaŭ dancas, gracie kaj elaste streĉas siajn membroj, kapreole petolas, montrante al ni priuetojn ankoraŭ neniam viditajn, kaj ĉion ĉi tute kun ŝajna natureco kaj memkroprenebleco. Kaj ĉar la vivanta homo krom sia salona lingvaĵo posedas ankaŭ provizon da esperimo de indigno, kolero, surprizo, ekĝojo, ni trovas ĉe Rossetti nelĉerpeblan stokon da tiaj vortturnoj. Eĉ ĉiu lingvo ni scias, kaj emas, blasfemi: jen suke kiel la sudanoj ĉe la Mediteraneo, jen piece kiel la puritanaj nordanoj. En esperanto oni kutimis sendi la kontraŭparolanton nur « al al diablo» aŭ vokis sur lin « mil trondojn » . En niaj lingvoj oni diversmaniere mildigas la tro akrajn esprimoj kaj sendas oni « al la dornarozo » , « en brulantan fornonn » ... Kiaj mildigaj surogatoj de la blasfemoj ŝutiĝas el la maniko de Rossetti? Estis amuze legi la unuan fojon lian « Al kukolo!» « Al Saharo!» ... « Sankta Salamandro !» ... Kaj longa serio da interjekcioj alvokaj, instigaj, sentesprimaj, onomatopeaj ( la listo sur la fino de la libro ne elĉerpis la tutan provizon, kiu estis en la libro uzita). Estas nature, ke la vortriĉa plumo de la noveston ne cedas antaŭ esprimoj, kiuj jam delonge fariĝis akriraĵo de la literatura stilo. Pri kio la aŭtoro rakontas en la novelserio: Nenie estas solvata granda, komunhoma problemo. Temas pri simplaj okazaĵo de simplaj civitanoj, iu foje ankaŭ pri tiklaj situacioj de junaj homoj (kiuj eble ruĝigos vangojn de bone edukita legant(in)o, rememoraĵoj pri interesaj rekontiĝoj, ĉi ĉi amuze kaj stilriĉe donita: temas plue pri lingvaj bonhumoraĵoj, kia esta La neologismologio de profesoro Klapelkap kaj La Esperanta vortludo ( tiuĉi lasta: serioza studaĵo amuzas sub ŝelo de felietono). Kaj temas eĉ pri provo de detektivrakonto. Nu, mi konfesas, ke la tiu speca La Tripieda TeruroLa Kaprica kadavro, vekis en mi streĉan intereson, kvankam mi jam antaŭ sciis, ke la solviĝo de la impliko estos tute ordinara, kiel en ĉiu romano de tiu genro.

Se mi devus iel ordigi kaj vicigi la novelojn de la libro laŭ ilia kvalito, mi sendube metus sur la unu lokon La taglibron de Aleksandro Zoffany, tragedio de malaplomba, skrupula animo, ne aŭdacanta solvi sian am-problemo per kuraga kaj aperta paŝo. La rakonto esta plej arte ellaborita. Kaj poste mi hezitus inter la unua epizodo de la du biciklantaj knaboj (Ho, egoisto!) kaj Francisko la fuŝulo, pro la lerteco de la stilo. Entute: El la maniko estas bona libro, leginda libro, havinda libro! Al kukolo!! 
— T. Pumpr. Boletín n087 (mar 1956)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Redaktitaj publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Reto Mario Rossetti » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.