Ruĝecbrusta akcipitro
Aspekto
Ruĝecbrusta akcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝecbrusta akcipitro, post vespera predo, Farmo Cedara, Pietermaritzburg, KwaZulu-Natal, Sudafriko.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter rufiventris (Smith, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝecbrusta akcipitro (Accipiter rufiventris) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.
Temas pri specio kun malhelgrizaj (ardezgrizaj) krono, nuko kaj supraj partoj; estas ruĝecbrunaj vango, brusto kaj supra ventro, dum la suba ventro estas tre blanka. La irisoj kaj kruroj estas flavoranĝecaj.
Ĝi troviĝas en orienta kaj suda Afriko nome en Angolo, Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.
Ĝi formas superspecion kun la Nizo (A. nisus) kaj eble kun la Madagaskara akcipitro (A. madagascariensis) (Ferguson-Lees kaj Christie 2001).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ferguson-Lees, James kaj David A. Christie (2001) Raptors of the World. Christopher Helm, London. pp. 578–581. ISBN 0-7136-8026-1
- Bildoj el African Bird Club
|