Treiten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ryffli)
Treiten
Blazono de Treiten
Blazono de Treiten
Blazono de Treiten
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  47° 0′ 34″ N 7° 9′ 47″ O / 47.00944 °N, 7.16306 °O / 47.00944; 7.16306 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 34″ N 7° 9′ 47″ O / 47.00944 °N, 7.16306 °O / 47.00944; 7.16306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 421
Areo 4,76 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 3226
Komunumkodo 0500
Mapo de Treiten
Mapo de Treiten
Mapo de Treiten
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Treiten (en la franca lingvo: Treiteron) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 421 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Treiten situas en la Granda Marĉo en la Berna Lagolando, proksimume 25 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo kaj 27 kilometrojn okcicdente de la federacia urbo Berno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Treiten la setlejoj Ryffli kaj Kanalmüli.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,76 km², de kiuj 17,0% estas kovritaj de arbaro, 72,7% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Treiten limas en nordoriento al Finsterhennen, en sudoriento al Kallnach, en sudo al Kerzers (FR), en sudokcidento al Müntschemier, kaj en nordokcidento al Brüttelen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Treiten situas ĉe la kantona ĉefvojo nr-237 de Aarberg al Müntschemier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 12 kilometrojn oriente apud Aarberg kaj al la svisa aŭtovojo A1 10 kilometrojn sudokcidetne apud Kerzers. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La plej proksima tramhaltejo siutas 1,5 kilometrojn norde de la komunumo en Brüttelen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Treiten datiĝas el la jaro 1221 kiel Treiton. Kiel parto de la Senjorujo Erlach en la jaro 1395 Treiten estis akirita de Savojo kaj en la jaro 1474 de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin en la jaro 1476 atribuis al la tribunalo Ins de la Voktejo Erlach. Pro la rezisto de la loĝantaro en la jaroj 1945 ĝis 1972 la konstruo de la planita svisa interkontinenta flughaveno sur la teritorio de la komunumo estis nuligita.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]