Salaspils

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salaspils
Urbo
Blazono
Oficiala nomo: Salaspils
Lando Latvio Latvio
Municipo Salaspils
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Daŭgavo
Koordinatoj 56° 51′ 31″ N 24° 20′ 59″ O / 56.85861 °N, 24.34972 °O / 56.85861; 24.34972 (mapo)
Areo 15,1 km² (1 510 ha)
Loĝantaro 17 905 (29.01.2021)
Denseco 1 185,76 loĝ./km²
Urborajtoj 1993
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-2121, LV-2169
Vikimedia Komunejo: Salaspils
Retpaĝo: salaspils.lv

Salaspils estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de malgranda distrikto Salaspils. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 18 km de Ogre kaj 21 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 17 794 personoj sur areo de 15,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 178 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo ĉirkaŭ Salaspils estis jam loĝita en la 9-a jarmilo a.K. (setlejo Laukskola).[2] La Daŭgava akvavojo estis signifa en Mezepoko. Ĉe la fino de la 12-a jarcento, la Daŭgava insulo Holm (pli posta Mārtiņsala) estis signifa Daŭgava livonoj centro. En 1186, episkopo Meinard konstruis ŝtonkastelon kaj preĝejon sur la insulo, kie la baptoj de la loka livonoj okazis, kaj la insulo poste estis renomita la Preĝejinsulo (germane Kirchholm). En 1255 la kastelo iĝis posedaĵo de la Ĉefepiskopo de Rigo, sed en 1298 ĝi multe suferis en la bataloj inter la Ĉefepiskopo kaj la Livonia Ordeno. En la dua duono de la 14-a jarcento, nova Livonia Ordena kastelo estis konstruita sur la bordo de la Daŭgavo kontraŭ la Kirchholm.[2][3]

Salaspils venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando en 1561. En 1577, dum la Livonia Milito, la kastelo estis krevigita tiel ke la trupoj de caro Ivano de 4-a havus nenie por ekloĝi kiam ili alproksimiĝis al Rigo. Post tio, la kastelo ne estis reestigita. En 1603 Sigismondo la 2-a, la reganto de la pola-litova ŝtato, transdonis la Salaspils grandbienon al la grandurbo de Rigo.[2]

La 27-an de septembro 1605, multe pli malgranda kombinita armeo de la Grandprinclando Litovio kaj la Duklando Kuronio kaj Zemgalio proksime de Salaspils venkis la 14.000-fortan svedan armeon ("Batalo de Kirchholm"). Reĝo Karolo la 9-a de Svedio apenaŭ eskapis. Post 1629 la teritorio estis akirita fare de Svedio. Distrikto estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721 kaj apartenis al la Vidzeme (Livonia) provinco. En 1861 ekfunkciis la fervoja linio Rigo-Orjolo. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

1915-1917, dum la Unua Mondmilito, Salaspils estis en la frontlinio dum du jaroj, multaj konstruaĵoj estis detruitaj, inkluzive de ambaŭ preĝejoj.

1941-1944, dum la Dua Mondmilito, anstataŭ la antaŭaj armeaj someraj tendaroj, la nazioj starigis militkaptitejon kaj ekster la urbo - Salaspils koncentrejon por civiluloj, kiu nun enhavas la Salaspils memormuzeo. La naturo de la koncentrejo kaj la nombro da mortoj daŭre estas la temo de politikigitaj disputoj, ĉefe inter Latvio kaj Rusio.

En la 1970-aj jaroj, Salaspils iĝis la centro por la konstruado de la Riga hidrelektra centralo (HEC) kaj evoluis en urbo de energio kaj scienco. La urbo estis formita de apartaj vilaĝoj de pluraj organizoj, kiuj foje konservis teritorian izolitecon. La historia parto de Salaspils kaj Mārtiņsala estis inundita en 1974-1975 dum la konstruado de la HEC.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la Ropažu ebenaĵo de la malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene).[4]

Averaĝa temperaturo estas -5 - -5,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[4]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La teritorion de Salaspils trairas la fervoja linio Rigo-Daugavpils (stacioj Salaspils kaj Dole), la aŭtovojo A6 Rigo-Daugavpils, la urbon ĉirkaŭas la Riga pretervojo A4 kaj A5. La vojaĝo de Salaspils al Rigo, sendepende de la elektita transporto (vojo aŭ fervojo), daŭras ĉirkaŭ 25 minutojn. Pro la mallonga distanco kaj oportuna trafiko, ĉiutaga migrado estas tipa - granda parto de Salaspils-loĝantoj vojaĝas por labori aŭ studi en Rigo ĉiutage.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia Botanika Ĝardeno
  • Riga HEC
  • Salaspils memormuzeo
  • Ruinoj de la preĝejo de Sankta Georgo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Salaspils.lv. Historio (latve)
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 276.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Salaspils en Vikimedia Komunejo