Siria pundo
Siria pundo | |
---|---|
valuto • pundo • liro | |
Ŝtato: | Sirio |
Subdivido: | 100 piastroj (arabe قرش, kirŝ plurale قروش, koruŝ) |
Kodo laŭ ISO 4217: | SYP |
Mallongigo: | |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 46,1650 SYP 1 eŭro = 64,8473 SYP (la 3-an de novembro 2010) |
1000-punda banknoto 1000-punda banknoto
| |
Siria pundo - arabe الليرة السورية, latinliterigite al-līra as-sūrijja, france livre syrienne, angle Syrian pound - estas la nacia valuto de Sirio. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SYP.
Unu pundo estas dividita je cent piastroj (arabe قرش, kirŝ plurale قروش, koruŝ; piastro laŭ la franca kaj angla formo "piastre"). Antaŭ 1947, la vorto kirŝ estis literumita kun la komenca araba karaktro غ (memoru ke necesas legi de dekstre maldekstren), kaj post tio la vorto komenciĝis per la litero ق. Ĝis la jaro 1958, monbiletoj estis eldonitaj kun araba skribaĵo sur la antaŭa kaj franca sur la dorsa flanko. Ekde 1958, anglalingva skribaĵo estas uzata sur la dorsa flanko, tial la tri diverslingvaj nomoj por la valuto. Moneroj uzis kaj araban kaj francan skribaĵon ĝis la ŝtata sendependiĝo de Sirio, ekde tiam nur araban skribaĵon.
Dum la siria enlanda milito la valoro de siria pundo rapide malkreskis pro la forfluo de kapitalo al najbaraj landoj kaj pro la sankcioj de Usono kaj Eŭropa unio.
Banknotoj
Serio el 1998
-
antaŭo de 50-punda banknoto en la araba
-
malantaŭo de 50-punda banknoto en la angla
-
antaŭo de 100-punda banknoto
-
malantaŭo de 100-punda banknoto
-
antaŭo de 200-punda banknoto
-
malantaŭo de 200-punda banknoto
-
antaŭo de 500-punda banknoto
-
malantaŭo de 500-punda banknoto
-
antaŭo de 1000-punda banknoto
-
malantaŭo de 1000-punda banknoto
Serio el 2010
-
antaŭo de 50-punda banknoto
-
malantaŭo de 50-punda banknoto
-
antaŭo de 100-punda banknoto
-
malantaŭo de 100-punda banknoto
-
antaŭo de 200-punda banknoto
-
malantaŭo de 200-punda banknoto
-
antaŭo de 500-punda banknoto
-
malantaŭo de 500-punda banknoto
-
antaŭo de 1000-punda banknoto
-
malantaŭo de 1000-punda banknoto
Eksteraj ligiloj
|