Alpa skiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Slalomego)
Alpa skiado
Christel Pascal dum slalomo
Christel Pascal dum slalomo

Supera fako
Skiado
speco de sporto
skiadoolimpika sporto
Fakoj
Slalomo - Slalomego - Super G
Malsuprenglito - Kombino -Superkombino
Kulminaj konkursoj
Olimpikoj ekde la jaro 1936
Monda ĉampionumo ekde la jaro 1931
Monda pokalo ekde la jaro 1966
Eŭropa pokalo ekde la jaro 1986
Internacia federacio
Nomo: Federacio Internacia de Skiado
Fondita: 1924
TTT: www.fis-ski.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Alpa skiado
vdr
alpa skiejo en Bariloche (Argentino)

Alpa skiado estas fako de konkursa skiado, en kiu la skiisto klopodas traveturi donitan vojon sur neĝo el deklivo malsupren en kiel eble plej mallonga tempo. La vojo estas sur la deklivo markita per pordegoj, tra kiuj la konkursantoj devas traveturi per maniero preskribita al la reguloj de konkreta fako.

Konkursoj[redakti | redakti fonton]

Malsuprenira skiado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Descendskiado.

Malsuprenira skiado estas plej rapida konkurso, ĉar sportistoj povas veturi eĉ 130 km/h, kaj sur plej fama malsupernirejo Kitzbühel (AUT) eĉ 150 km/h. Diferenco inter supra kaj suba nivelo estas 800-1100m por viroj kaj 500-800m por virinoj. Sur trako estas nur 4 slaloma golejoj kaj 2 flagaj golejoj.

Slaloma skiado[redakti | redakti fonton]

Slaloma skiado estas teknika konkro. Diferencon inter supra nivelo kaj suba nivelo por viroj 180-200m, por virinoj 140-200m. Sportisto dum malsuprenigo devas subigi inter stangetoj alterne bluajn kaj ruĝajn. Paro de stangetoj formas golejo. Larĝeco de golejo estas 4-6 metroj. En slalomo por viroj kutime estas ekde 55 ĝis 75 golejoj, por virinoj ekde 45 ĝis 65.

Slalomego[redakti | redakti fonton]

Slalomego estas simila al slalomo. Sed diferenco inter niveloj estas pli granda kaj estas por viroj 250-450 m kaj por virinoj 250-400 m.

Liberstila skiado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Liberstila skiado.

En la fakoj de liberstila skiado, la atletoj skiadas tra deklivoj ekipitaj per multaj ondaj montetoj kaj valetoj.