Slava mitologio
Slava mitologio estas la mitologia aspekto de la politeisma religio kiu estis praktikata de slavoj antaŭ ties kristianigo. Tiu religio enhavas multajn komunajn trajtojn kun aliaj religioj devenaj el Pra-hinda-eŭropa religio.
Informofontoj
Male al greka aŭ egipta mitologio, ekzistas neniuj unuarangaj registroj por la studo de slava mitologio. Malgraŭ kelkaj defendeblaj teorioj (ekzemple, la Libro de Veles), ne povas esti pruvate ke la slavoj havis ajnan specon de skribsistemo antaŭ kristanismo, kaj pli precize antaŭ la alveno de la sanktuloj Cirilo kaj Metodo en la jaro 862; tial, ĉiuj iliaj originaj religiaj kredoj kaj tradicioj estis verŝajne heredigitaj buŝe dum la generacioj, kaj baze forgesitaj dum la jarcentoj sekvante enmarŝon de kristanismo (kiu ekis per la konverto de Bulgario en 864 kaj estis ege kompleta fine de la 11a jarcento). Antaŭ tio, malabundaj notoj pri slava religio estis plejparte skribitaj de ne-slavaj kristanaj misiistoj kiuj estis neinteresitaj en precize portreti paganajn kredojn. Arkeologiaj restaĵoj de malnovaj slavaj idoloj kaj sanktejoj estis trovitaj, kvankam malgrande oni povas lerni el ili sen preciza scio pri iliaj kuntekstoj, krom konfirmado de ekzistantaj historiaj registroj. Fragmentoj de malnovaj mitologiaj kredoj kaj paganaj festivaloj pluvivas ĝis nune en popolaj kutimaro, kantoj, kaj rakontoj de ĉiuj slavaj nacioj.
Verkitaj fontoj
Ekzistas nuntempe neniuj konataj skribaj klarigoj de slava mitologio datante de antaŭ la fragmentiĝo de la praslavaj homoj en okcidentaj, orientaj, kaj sudaj slavoj, kun la ebla escepto de mallonga noto en la Historioj de Herodoto, menciante tribon de Neuri en la malproksima nordo, kies viroj, laŭ Herodotaj asertoj, transformas sin en lupoj dum pluraj tagoj ĉiun jaron. Kelkaj esploristoj interpretis tion tra la slava kredo je homlupoj, dum aliaj kredas ke Herodoto fakte plusendis al antikvaj slavaj karnavalaj festivaloj, kiam grupoj de junaj viroj travagis la vilaĝojn sub maskoj, foje referite kiel vucari (lupo-homoj). La identigo de "neuri" kun praslavoj restas kontestata, aliflanke.
Referencoj
- Bonnerjea, B. A Dictionary of Superstitions and Mythology. London 1927
- Chrypinski, Anna, editor. Polish Customs. Friends of Polish Art: Detroit, MI, 1977.
- Contoski, Josepha K., editor. Treasured Polish Songs with English Translations. Polanie Publishing Co.: Minneapolis, MN, 1953.
- Estes, Clarissa Pinkola, Ph.D. Women Who Run With the Wolves. Ballantine Books: New York, 1992.
- Gimbutas, Marija. The Slavs. Preager Publishers: New York, 1971.
- Ingemann, B. S. Grundtræk til En Nord-Slavisk og Vendisk Gudelære. Copenhagen 1824.
- Knab, Sophie Hodorowicz. Polish Customs, Traditions, & Folklore. Hippocrene Books: New York, 1993.
- Knab, Sophie Hodorowicz. Polish Herbs, Flowers, and Folk Medicine. Hippocrene Books: New York, 1995.
- Krasicki, Ignacy (tr by Gerard Kapolka) Polish Fables: Bilingual. 1997
- Leland, Charles Godfrey. Gypsy Sorcery and Fortune Telling. New York: University Books, 1962
- Zajdler, Zoe. Polish Fairy Tales. Chicago, Ill: Follett Publishing, 1959
- Sekalski, Anstruther J. Old Polish Legends. 1997
- Singing Back The Sun: A Dictionary of Old Polish Customs and Beliefs, Okana, 1999
- Szyjewski, Andrzej: Slavic Religion, WAM, Kraków, 2003
- Boris Rybakov. Ancient Slavic Paganism. Moscow, 1981.
- Franjo Ledić. Mitologija Slavena — knjiga I, Zagreb, 1970. god.
- V. Belaj. Hod kroz godinu, mitska pozadina hrvatskih narodnih vjerovanja i obicaja", Golden Marketing, Zagreb 1998.
- Svarog, [1]
Eksteraj ligiloj
- Slavic and East European Folklore Association
- Studia Mythologica Slavica
- Excerpt from Boris Rybakov's book "Early Centuries of Russian History"
- East Slavic Paganism
- Slavic Paganism
|