Malnova Novgoroda dialekto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e internaj ligiloj |
→Notoj: aldono |
||
Linio 70: | Linio 70: | ||
==== Traduko ==== |
==== Traduko ==== |
||
Saluto de Gavril Posen al mia bofrato, baptano Grigori kaj al mia fratino Ulita. Se vi ambaŭ do je mia ĝojo vojaĝus en la urbon, kaj vi ne forgesus nian vorton (''aŭ'' nian paroladon?). Dio donu al vi ĝojon. Ni ĉiuj ne forgesas vian vorton (''aŭ'' vian paroladon?). |
Saluto de Gavril Posen al mia bofrato, baptano Grigori kaj al mia fratino Ulita. Se vi ambaŭ do je mia ĝojo vojaĝus en la urbon, kaj vi ne forgesus nian vorton (''aŭ'' nian paroladon?). Dio donu al vi ĝojon. Ni ĉiuj ne forgesas vian vorton (''aŭ'' vian paroladon?). |
||
== Historio == |
|||
[[Dosiero:Rus-1389-lg.png|thumb|300px|left|Malnova Novgoroda dialekto]] |
|||
La Malnova Novgoroda dialekto venis ekster uzo post la aliĝo de Novgorodo al [[Granda Duklando de Moskvo|Duklando de Moskvo]] en [[1478]] (Ĉe tio perdiĝis kelkaj karakterizaj trajtoj jam pli frue. Ekzemple malkreskis la ofteco de la uzado de la finaĵo -''e'', ĉe la nominativo de la maskla genro.). |
|||
Pluraj dialektaj trajtoj konserviĝis en [[norda rusa dialekto]] kaj pli longe ([[codiro]], [[Jato|я]] anstataŭ [[Jerio|ы]] en la genitivo ktp.) |
|||
La dialekto estas konata de [[betulŝelaj dokumentoj]], kiuj plej ofte estas skribitaj en pura dialekto kaj nur kelkfoje sub la influo de normoj de la transiraj dialektoj aŭ de la kirka slava, kaj la surskribaĵoj sur la lignaj "cilindraj seruroj" de la sakoj de la impostokolektistoj<ref>{{Citlibro|Aŭtoro = Янин В. Л.|Titolo = Очерки истории средневекового Новгорода|Jaro = 2008}}</ref>. Kelkaj malnovaj Novgorodaj dialektismoj penetris kiel eraroj en la skribajn monumentoj. |
|||
== Notoj == |
== Notoj == |
Kiel registrite je 03:35, 7 feb. 2013
Malnova Novgoroda dialekto | |
-1 | |
mortinta lingvo | |
---|---|
Orientslavaj lingvoj | |
Parolita en | Novgoroda federacia respubliko (hist.), Pskova federacia respubliko (hist.) |
Regiono | Okcidentaj partoj de Nowgorodskeje zemi Pskowska zemja |
Parolantoj | 0 |
Skribo | cirila alfabeto |
Morto | ekde XVa jarcento; Kelkaj apartaĵoj reteniĝis en okcidentaj dialektoj. |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropaj lingvoj
| |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Old Novgorodian |
Noto | 1 Propra nomo ne estas konata |
Malnova Novgoroda dialekto (ruse: Древненовгородский диалект) nomiĝas slava dialekto, kiu estis uzita en lingvaj objektoj sur betulaj ŝeloj, kiuj estis malkovritaj en la Novgoroda regiono de Ruslando. La dialekto estis uzata ĝis la 15a jarcento en la Novgoroda federacia respubliko. La nocion kreis Andrej Zaliznjak. La Malnova Novgoroda dialekto diferencas en multaj trajtoj de la malnova rusa lingvo. En dokumentoj uzata lingvo havas multajn trajtojn, kiuj ne estas tipaj por aliaj orientslavaj dialektoj (kaj parte ankaŭ por aliaj slavaj lingvoj).
Malnova Novgoroda perdiĝis post la konkero de Novgorodo de Moskovitoj en la jaro 1478. Kelkaj dialektaj apartaĵoj tamen reteniĝis ankoraŭ longe sur la Novgoroda teritorio (codiro, litero ять (ѣ) anstataŭ ы en la genitivo sg. de a-radikoj ktp.).
Konataj estas antaŭ ĉio skriboj sur betulaj ŝeloj (ruse: берестяные грамоты), kiuj estas skribataj plej ofte en pura dialekto. Nur malofte montriĝas superdialekta influo kaj respeguliĝo de kirkoslavaj normoj. Kelkaj malnovaj Novgorodaj dialektismoj atingis ankaŭ la presitajn lingvajn objektojn. Helpa ĉe la rekonstruo de la dialekto estis la konsidero kaj esplorado de aktualaj okcidentrusaj dialektoj ĉe komparado.
Lingvaj trajtoj
La Malnova Novgoroda dialekto distingiĝas interalie per la sekvantaj lingvaj apartaĵoj:
- Modus relativus, kiu ekzistas alikaze nur en sudorienta grupo de la sudslavaj lingvoj.
Morfologiaj trajtoj
- nominativo singulara de la o-radikoj havas la finaĵon -e (anstataŭ malnovrusa -ъ), ekz. brate "frato" (komparu rusan брат (brat)), Иване (ruse: 'Иван', komparu malnovrusan Иванъ), старе "malnova" (ruse: 'старый', komparu malnovrusan старъ), кето "kiu" (ruse: 'кто', komparu malnovrusan к-ъ-то);
- genitivo singulara de la а-deklinacio havis la finaĵon -ѣ anstataŭ la malnovrusa -ы (у женѣ anstataŭ la rusa formo у жены "ĉe virino").
- Indiko de direkto per helpo de la dativo sen prepozicio, ekz. idi Pliskovu "iru al Pskovo".
Fonologiaj trajtoj
- ne realigata dua palatigo, kiu estas alie trajto de ĉiuj slavaj lingvoj, (en radikoj — кѣле 'tuta' (komparu rusan целый, malnovrusan: цѣлъ), хѣде 'griza' (komparu rusan седой, malnovrusan: сѣдъ), гвѣзда 'stelo' (komparu rusan звезда, malnovrusan: звѣзда), antaŭ finaĵoj — ekz. dativo sg. rěkě "al rivero" (komparu rusan (к) реке), ногѣ "al piedo/kruro" (komparu rusan ноге, malnovrusan: нозѣ), рукѣ "al mano/brako" (komparu rusan руке, malnovrusan: руцѣ) ktp.);
- konservo de protoslava *kv, *gv (kiel en okcidentslavaj lingvoj). Ĉi tiuj du grupoj do ne šanĝiĝis antaŭ antaŭaj vokaloj en cv resp. zv. Ekz. květ "koloro", gvězda "stelo" (komparu rusan цвет [cvet], звезда [zvezda]);
- parta nerealiĝo de la tria palatigo /x/, ekz. vьx- "ĉi- (en ĉio, ĉiu ktp.)", komparu вс- en moderna rusa lingvo kaj malnovrusa вьс);
- Forigo de fonoligia distingo inter c kaj ĉ, ekz. ноць "nokto" (komparu malnovrusan ночь).
- Ŝanĝo *tl kaj *dl al кл, гл, ekz. клещь (ruse: 'лещ'), привегле (ruse: 'привёл', komparu malnovrusan привелъ). En la rusa simpliĝis la grupoj, kiel montras la supraj ekzemploj, alie, nome al l. Simila evoluo kiel en la Malnova Novgoroda dialekto ekzistas en malsuprasorabaj dialektoj: tłušty > kłusty, komparu ankaŭ suprasoraban klama apud tlama.
Ekzemploj
Kriminala kazo: Novgoroda skribo sur betula ŝelo, nr. 109
(Inter fino de la 11a jarcento kaj la jaro 1110, elfosita en la jaro 1954)
Originala teksto (kun aldonaj spacoj inter la vortoj)
грамота : ѡтъ жизномира : къ микѹле : кѹпилъ еси : робѹ : плъскове : а ныне мѧ : въ томъ : ѧла кънѧгыни : а ныне сѧ дрѹжина : по мя порѹчила : а ныне ка : посъли къ томѹ : моужеви : грамотѹ : е ли ѹ него роба : а се ти хочѹ : коне кѹпивъ : и кънѧжъ мѹжъ въсадивъ : та на съводы : а ты атче еси не възялъ кѹнъ : техъ : а не емли : ничъто же ѹ него :[1] |
Traduko
'Skribo de Ĵiznomir al Mikula: Vi aĉetis sklavinon en Pskovo, kaj pro tio arestis min la princino. [Evidente ŝi rekonis la sklavinon kiel tiu, kiu estas disde ŝi ŝtelita kaj Ĵiznomir estas iel kun ĉi tiu afero konektita, eble kiel ano de la Mikula familio aŭ komerca partnero.] Sed nun mia familio garantiis por mi. Kaj nun sendu leteron al ĉiu tiu viro [de kiu vi aĉetis la sklavinon], kaj demandu lin ĉu li havas alian sklavinon. [Ĉi tiu alia sklavino estu donata al la princino por la tempo, en kiu la ŝtelita sklavino estas bezonata kiel "corpus delicti", tiel longe ne estas klare, kiu estas la ŝtelisto.] Kaj mi volas, aĉetinte ĉevalon kaj metinte viron princon sur ĝin, veni al konfrontado. Kaj vi, se ankoraŭ ne prenis monon, ne prenu ion de li [de vendisto de sklavoj, ĉar alikaze la plano povas sciiĝi.].'
Invito: Novgoroda skribo sur betula šelo nr. 497
(inter 1340 kaj 1380; elfosita en 1972)
Originala teksto (kun aldonaj spacoj inter la vortoj)
поколоно ω гаврили ω посени ко зати моему ко горигори жи коумоу ко сестори моеи ко оулите чо би есте поихали во городо ко радости моеи а нашего солова не оставили да бого вамо радосте ми вашего солова вохи не осотавимо[2] |
Traduko
Saluto de Gavril Posen al mia bofrato, baptano Grigori kaj al mia fratino Ulita. Se vi ambaŭ do je mia ĝojo vojaĝus en la urbon, kaj vi ne forgesus nian vorton (aŭ nian paroladon?). Dio donu al vi ĝojon. Ni ĉiuj ne forgesas vian vorton (aŭ vian paroladon?).
Historio
La Malnova Novgoroda dialekto venis ekster uzo post la aliĝo de Novgorodo al Duklando de Moskvo en 1478 (Ĉe tio perdiĝis kelkaj karakterizaj trajtoj jam pli frue. Ekzemple malkreskis la ofteco de la uzado de la finaĵo -e, ĉe la nominativo de la maskla genro.).
Pluraj dialektaj trajtoj konserviĝis en norda rusa dialekto kaj pli longe (codiro, я anstataŭ ы en la genitivo ktp.)
La dialekto estas konata de betulŝelaj dokumentoj, kiuj plej ofte estas skribitaj en pura dialekto kaj nur kelkfoje sub la influo de normoj de la transiraj dialektoj aŭ de la kirka slava, kaj la surskribaĵoj sur la lignaj "cilindraj seruroj" de la sakoj de la impostokolektistoj[3]. Kelkaj malnovaj Novgorodaj dialektismoj penetris kiel eraroj en la skribajn monumentoj.
Notoj
- ↑ Informoj pri la teksto 109 kun rusa traduko ruse
- ↑ Informo pri teksto 497 kun rusa traduko ruse
- ↑ Янин В. Л.. (2008) Очерки истории средневекового Новгорода.
Fontoj
Scienca literaturo pri la Malnova Novgoroda dialekto ekzistas ĝis nun nur en la rusa lingvo:
- Зализняк, Андрей Анатольевич. Древненовгородский диалект. М., 1995 (2-е изд., М., 2004).
- Valentin Janin. Я послал тебе бересту... (Ja poslal tebe berestu...) ("Mi sendis al vi skribon sur betula ŝelo ...") 3a eldono, kun antaŭparolo de A.A. Zaliznyak. Moskvo, 1998.
- Древнерусские берестяные грамоты Paĝaro pri skriboj sur betula ŝelo
|