Internaciaj Floraj Ludoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
e Aldono de kategorio Historio de Esperanto
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
e Aldono ligo ca
Linio 62: Linio 62:
[[Kategorio:Historio de Esperanto]]
[[Kategorio:Historio de Esperanto]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Katalunio]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Katalunio]]
[[ca: Jocs Florals Internacionals]]

Kiel registrite je 07:36, 27 sep. 2007

Internaciaj Floraj Ludoj estis beletra konkurso. Ilin iniciatis Frederic Pujulà i Vallès en 1908 kadre de la redakcio de La Revuo, lige kun la baldaŭa UK en Barcelono, kie la ĉeflaŭreato estis la germana poetino Marie Hankel. La nomo devenas de la okcitanaj kaj katalunaj Floraj Ludoj, mezepoka beletro-konkurso, reprenita en la 19-a jc., okaze de la literatura renaskiĝo de tiuj lingvoj.

Post la mondmilita paŭzo la konkurso daŭris kiel internacia iniciato administrata de la kataluna esperantistaro. Duan, multe pli longan paŭzon kaŭzis la civila milito en 1936.

Post la falo de la Franco-reĝimo Kataluna Esperanto-Asocio relanĉis la konkurson en 1978, en kiu en postaj jaroj kunlaboris LF-koop. En tiu ĉi nova epoko ĝi ne estis limigita al poezio, kaj la trifojaj gajnintoj de la ĉefa premio (Natura Floro) ricevis la titolon de Florluda Majstro: tiaj estas Timothy Brian Carr, Bernard Golden, Giorgio Silfer kaj Krys Ungar. Aliaj premiitoj estas Kris Long, Aldo de' Giorgi, Jiří Kořínek, Nicolino Rossi, Gonçalo Neves, Miguel Fernández, Jorge Camacho kaj István Ertl.

La konkurso ĉesis okazi de post 1993.

Kronologio

  1. 1911 Tarragona (Tarragonès)
  2. 1912 Terrassa (Vallès Occidental)
  3. 1913 Olot (Garrotxa) [festparolado: Carlo Bourlet]
  4. 1914 Sant Feliu de Guíxols (Baix Empordà)
  5. 1915 Vilanova i la Geltrú (Garraf)
  6. 1916 Reus (Baix Camp)
  7. 1919 Manlleu (Osona)
  8. 1921 Girona (Gironès)
  9. 1923 Manresa (Bages)
  10. 1924 Vic (Osona) [festparolado: Kálmán Kalocsay]
  11. 1925 Ciutat de Mallorca (Mallorca) [festparolado: Edmond Privat]
  12. 1926 Santa Coloma de Farners (Selva)
  13. 1927 Sóller (Mallorca)
  14. 1928 Vinaròs (Baix Maestrat)
  15. 1933 El Vendrell (Baix Penedès)
  16. 1935 Ripoll (Ripollès)
  17. 1936 Manresa (Bages)
  18. 1978 Tortosa (Baix Ebre) [natura floro: Kris Long, festparolado: Manuel Casanoves i Casals]
  19. 1979 Rubí (Vallès Occidental) [natura floro: Aldo de' Giorgi, festparolado: Salvador Gumà i Clavell]
  20. 1980 Vilanova i la Geltrú (Garraf) [natura floro: Jiří Kořínek, festparolado: Renat Llech-Walter]
  21. 1981 Moià (Bages) [natura floro: Váldemar Vinar, festparolado: Ada Fighiera Sikorska]
  22. 1982 Reus (Baix Camp) [natura floro: Giorgio Silfer, festparolado: Giorgio Silfer]
  23. 1983 Sabadell (Vallès Occidental) [natura floro: Nicolino Rossi, festparolado: György Nanovsky]
  24. 1984 Olot (Garrotxa) [natura floro: Giorgio Silfer, festparolado: André Albault]
  25. 1985 Sant Cugat del Vallès (Vallès Occidental) [natura floro: José Fernández Arroyo, festparolado: Baldur Ragnarsson]
  26. 1986 Lleida (Segrià) [natura floro: Timothy Brian Carr, festparolado: Anna Löwenstein]
  27. 1987 Barcelona (Barcelonès) [natura floro: Timothy Brian Carr, festparolado: Georges Lagrange]
  28. 1988 Barcelona (Barcelonès) [natura floro: Pier Giorgio Soranzo, festparolado: Gaston Waringhien (legis: Perla Martinelli)]
  29. 1989 Perpinyà (Rosselló) [natura floro: Krys Ungar, festparolado: Timothy Brian Carr]
  30. 1990 Palamós (Baix Empordà) [natura floro: Krys Ungar, festparolado: Krys Ungar]
  31. 1991 Tarragona (Tarragonès) [natura floro: Gonçalo Neves, festparolado: William Auld]
  32. 1992 Terrassa (Vallès Occidental) [natura floro: Miguel Fernández Martín, festparolado: Gonçalo Neves]
  33. 1993 Alcúdia (Mallorca) [festparolado: Jorge Camacho]

Vidu ankaŭ


EdE-I


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Internaciaj Floraj Ludoj. Laŭ la modelo de la tradiciaj literaturaj konkursoj en Katalunujo, la tieaj E-istoj de 1905 aranĝas Florajn Ludojn por E-istaj verkistoj. La Ludojn subtenas ankaŭ la urbaj magistratoj kaj oni fiksas diversajn temojn kun premioj. La premiojn disdonas juna virino, nomata "reĝino", ĉirkaŭata de aliaj belaj virinoj, en kadro de festaj eksteraĵoj. Multaj eminentaj verkistoj de E gajnis premiojn ĉe la Floraj Ludoj. Kelkfoje havis rimarkindan sukceson ankaŭ blindaj E-poetoj.