Slovaka lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e formatigo, aldono |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: pih:Slowarkyan |
||
Linio 143: | Linio 143: | ||
[[oc:Eslovac]] |
[[oc:Eslovac]] |
||
[[os:Словакаг æвзаг]] |
[[os:Словакаг æвзаг]] |
||
[[pih:Slowarkyan]] |
|||
[[pl:Język słowacki]] |
[[pl:Język słowacki]] |
||
[[pms:Lenga slovaca]] |
[[pms:Lenga slovaca]] |
Kiel registrite je 00:18, 29 sep. 2011
Slovaka lingvo | ||
Slovenčina | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
ĉeĥoslovaka lingvaro • Okcidentslavaj lingvoj | ||
Parolata en | Slovakio | |
Parolantoj | 6 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | 6 milionoj | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropaj lingvoj
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Slovakio, Vojvodino | |
Reguligita de | Ľudovít Štúr Instituto de Lingvistiko | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | sk | |
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | slo | |
Terminologia | slk | |
ISO 639-3 | slk | |
SIL | SLO (Pri Slovaka lingvo en SIL angle) | |
Glottolog | slov1269 | |
Angla nomo | Slovak | |
Franca nomo | slovaque | |
Vikipedio | ||
La slovaka lingvo estas unu el okcidentslavaj lingvoj, kiu plej similas al la ĉeĥa lingvo.
Historio
Oni supozas, ke jam en 9a kaj 10a jarcentoj ekzistis tri dialektoj: okcidentslovaka, mezslovaka kaj orientslovaka. Ek de 10-a jarcento oni uzis slovakan lingvon nur en limigita dimensio, en 13-a jarcento fariĝis oficiala lingvo la latina. Ek de 15-a jarcento oni uzadis en skriba formo la ĉeĥan lingvon, kiun enpenetris slovakismoj. Iom post iom ekestis tiel nomata kultura slovaka lingvo, kiu disvolviĝis en du formoj: kiel kultura okcidentslovakia kaj kultura mezslovakia dialektoj. Kultura okcidenslovakia dialekto fariĝis grava etapo en transiro de ĉeĥa al unua literatura slovaka lingvo, kiun leĝigis Anton Bernolák. Kultura mezslovakia dialekto fariĝis bazo por literatura lingvo, kiun leĝigis Ľudovít Štúr. En la jaro 1851 ekestis interkonsento inter ambaŭ grupoj – Bernolak-anoj kaj Štúr-anoj kaj oni akceptis unuecan literaturan lingvon, kies bazo fariĝis mezslovakia dialekto. Estis akceptita gramatiko, korektita de Hattala. Per eldono de Mallonga gramatiko de slovaka lingvo (1852), estis donita fundamento de novepoka literatura lingvo.
Fonetiko
Slovaka lingvo havas vokalojn : u, o, a, e, i, y, ä (prononcata kiel e), kiuj ekzistas ankaŭ en longprononca formo : ú, ó, á, é, í ; ĝi havas diftongojn : ia, ie, iu, uo (= ô). Konsonantoj en slovaka lingvo estas: p, t, k, b, d, g, ť, ď, c, č, dz, dž, f, v, s, z, š, ž, ch, h, m, n, ň, l, ľ, ĺ, r, ŕ, j. En slovaka lingvo oni signas ĉiun sonanton per unu litero kaj male. Escepton formas konsonantoj ch, dz, dž. Malan escepton fomas i – y. Per la literoj i – y oni signas la saman sonanton. En la prononco ne estas inter ili diferenco. En fremdaj vortoj oni uzas ankaŭ pluajn literojn : q, w, x.
skribitan | prononcu kiel |
---|---|
č | ĉ |
ň | nj |
š | ŝ |
ť | tj |
ž | ĵ |
ä | e |
ch | ĥ |
ô | uo |
ď | dj |
y | i |
ľ | lj |
Slovaka lingvo, kvankam longan tempon disvolviĝis dum aliaj kondiĉoj ol ĉeĥa lingvo, ĝi restis tre simila al la ĉeĥa. Per slovaka lingvo parolas en Slovakio preskaŭ 90 % da popolo. Multaj Slovakoj vivas en Ĉeĥio, Usono, Hungario, Pollando, Kanado, Rumanio, eksaj Sovetunio kaj Jugoslavio kaj en aliaj landoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Slovake.eu – senpaga multlingva paĝaro por konatiĝo kun kaj lernado de la slovaka lingvo, kreita de E@I
|