Landnomoj en Esperanto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
→Landnomoj radikoj kun -i: -> Landnomaj radikoj kun -i |
|||
Linio 32: | Linio 32: | ||
==Landnomoj kun -lando== |
==Landnomoj kun -lando== |
||
Ĝermane "Samland" ne estas Samlando en Esperanto. En Esperanto estas [[Sambio]]. |
|||
===Nekunmetitaj lando-radikoj=== |
===Nekunmetitaj lando-radikoj=== |
||
* [[Gronlando]] ([[gronlanda lingvo]]) |
* [[Gronlando]] ([[gronlanda lingvo]]) |
Kiel registrite je 15:30, 15 jul. 2012
La landnomoj en Esperanto estas dividitaj en du kategoriojn:
- La kunmetitaj landnomoj, kiuj deriviĝas de popolnomoj per sufikso (tradicie -uj- kaj foje ankaŭ -land-, nuntempe ofte -i- kaj foje ankaŭ -istan-)
- La nekunmetitaj landnomoj sen sufiksoj, de kiuj oni derivas la popolnomon per la sufikso -an- (ĉi tiu kategorio estas la pli granda)
La dukategorieco
Origine Zamenhof uzis la unuan sistemon (de kunmetitaj landnomoj kun -uj-) por ĉiuj landnomoj. Li poste komencis uzi la duan sistemon (de nekunmetitaj landnomoj) por Amerikaj kaj kelkaj aliaj landoj kun la jena pravigo: "En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per uj), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per an) la nomon de la lando."[2]
Malgraŭ tiu motivo de Zamenhof, oni nuntempe ne povas klare diri, ke la unua sistemo estas uzata precize por tiuj landoj, kie ekzistas iu historia ĉefgento (kontraŭekzemploj estas interalie la plejparte unugentaj Irano, Kamboĝo, Nederlando kaj Islando unuflanke kaj la multgenta Afganujo aliflanke). Tamen la landoj, kies nuna nomo tiel klare kontraŭas tiun kriterion de Zamenhof, estas tre malmultaj.
Kvankam laŭ kelkaj la dukategorieco de la landnomoj malfaciligas la lernadon de Esperanto, la sistemo estas ankoraŭ multe pli facila ol en multaj etnaj lingvoj, kie ofte ekzistas multaj diversaj sistemoj kaj esceptoj. Aldone oni rimarku ke simila dukategorieco ekzistas en tre multaj kampoj en Esperanto, sen ke multaj homoj kritikas tion:
- Por ejoj ekzistas kunmetitaj formoj (lernejo, kongresejo, kafejo, loĝejo) kaj nekunmetitaj formoj (muzeo, parko, restoracio, ĝardeno)
- Simile por iloj: tranĉilo, fajrilo, komputilo; kulero, aŭto, gitaro
- Kaj por profesioj: verkisto, instruisto, kuracisto; ŝoforo, kelnero, soldato
- kaj tiel plu por aliaj kampoj
-uj-, -i-, -land- kaj -(i)stan-
Por derivi landnomon de popolnomo ekzistis origine nur la sufikso -uj- kaj la ĉi-cele malpli ofte uzita radiko land-. En decembro 1918 Hector Hodler anoncis en la revuo de UEA la ekuzon de la sufikso -i- anstataŭ -uj-.[3] La tiamaj argumentoj por -i- estis ke ĝi ofte donas vortojn pli similajn al alilingvaj formoj kaj laŭ kelkaj estas pli belsona. Tamen rapide aperis kontraŭargumentoj, laŭ kiuj la ŝanĝo estas kontraŭ-Fundamenta, estas eraro rigardi la sufikson -i- kiel internacie ĝenerale uzatan landnoman sufikson, la internacia sufikso -i- havas tro multajn signifojn kaj laŭ kelkaj la plimultiĝo de akcentataj i-sonoj estas malbelsona. La Lingva Komitato rifuzis oficialigi la ŝanĝon kaj UEA reiris al la formoj kun -uj-.[4]
La uzo de -i- tamen plipopulariĝis, kaj inter la 30-aj kaj 80-aj jaroj, -i- kaj -uj- estis proksimume same multe uzataj: Dum en socialismaj landoj kaj SAT-rondoj iom superregis -i-, en kapitalismaj landoj kaj ĉe UEA iom superregis -uj-. En la 80-aj jaroj UEA ankaŭ transiris al la formoj kun -i-, tiel ke plej malfrue ekde la 90-aj jaroj klare superregas la uzo de -i-. Tamen dum la pasintaj jaroj denove leviĝas voĉoj kiuj pledas por la uzo de la Fundamenta -uj-, kaj en 2007 aperis la esearo Rusoj loĝas en Rusujo kun eseoj kiuj argumentas por la uzo de -uj- anstataŭ -i-.[3] Unu el la ĉefaj nuntempe uzataj argumentoj por -uj- ŝajne tute ne estis konsiderata en la frua debato pri la temo: Temas pri la argumento, ke la uzo de -i- malfaciligas la lernadon de la dukategoria sistemo, ĉar ekzistas nekunmetitaj landradikoj, kiuj finiĝas per "i", tiel ke ĉe la uzo de -i- oni ne povas scii, ke "Aŭstralio" kaj "Tanzanio" estas nekunmetitaj, dum "Germanio" kaj "Italio" estas kunmetitaj (kaj tio tre gravas por ĝuste paroli pri la nacianoj: aŭstralianoj kaj tanzanianoj, sed germanoj kaj italoj).
La uzo de land- anstataŭ -i- aŭ -uj- estis ĉiam limigita al kelkaj landnomoj, ĉefe "Pollando" kaj "Finnlando" (kiu tamen ne ĉiam estis konsiderata kunmetita), iom malpli ofte "Svislando", kaj malofte ankaŭ kelkaj aliaj kiel "Ruslando" kaj "Danlando". La uzo de -istan- (aŭ -stan-) antataŭ -uj- aŭ -i- estis ĉiam limigita al ses centr-aziaj landoj, kiuj ankaŭ en la plej multaj aliaj lingvoj havas nomojn kun la finaĵo "(i)stan" (Kazaĥstano, Afganistano, Uzbekistano, Kirgizistano, Taĝikistano kaj Turkmenistano); tamen por ĉiuj ĉi landoj la formo kun -(i)stan- estas malpli kutima ol la formoj kun -i- kaj -uj-.
Landnomoj kun -lando
Ĝermane "Samland" ne estas Samlando en Esperanto. En Esperanto estas Sambio.
Nekunmetitaj lando-radikoj
- Gronlando (gronlanda lingvo)
- Irlando (irlanda lingvo)
- Islando (islanda lingvo)
- Nederlando (nederlanda lingvo, lando loĝata de Nederlandanoj)
- Togolando
- Nov-Zelando
- Holando
- Valencilando - Valencio estas nomo de urboj en Venezuelo kaj Valencilando
- Burgenlando
- Orienta Kablando
- Kurlando - ankaŭ Kuronio
- Livlando - ankaŭ Livonio
Popolnomaj radikoj foje uzataj kun "-lando" anstataŭ "-ujo" aŭ "-io"
Ofte:
- Finnlando - ankaŭ Finnujo/Finnio aŭ Suomujo/Suomio
- Pollando - ankaŭ Polujo/Polio (sed "polio" povas signifi poliomjelito)
- Skotlando - ankaŭ Skotujo/Skotio
- Svazilando - ankaŭ Svaziujo
- Svislando - ankaŭ Svisujo/Svisio
- Tajlando - ankaŭ Tajujo
Malofte:
Landnomoj kun -oj
- Filipinoj ! kun artikolo, ekz provincoj de la Filipinoj, loĝata de Filipinanoj
- Komoroj
- Maldivoj
- Marŝaloj
- Nordmarianoj
- Salomonoj
- Sejŝeloj
Landnomoj foje kun -stan aŭ -istan
-stan:
- Kazaĥstano (ne Kazaĥistano!)-> Kazaĥio, Kazaĥujo
-istan:
- Afganistano -> Afganio, Afganujo
- Hindustano -> Hindio, Hindujo
- Kirgizistano -> Kirgizio, Kirgizujo
- Kurdistano -> Kurdio, Kurdujo
- Pakistano
- Taĝikistano -> Taĝikio, Taĝikujo
- Turkestano
- Turkmenistano -> Turkmenio, Turkmenujo
- Uzbekistano -> Uzbekio, Uzbekujo
Landnomaj radikoj kun -i
- Alĝerio
- Aŭstralio loĝata de Aŭstralianoj
- Bolivio
- Fiĝio
- Gambio
- Ĝibutio
- Haitio
- Indonezio
- Kolombio
- Liberio
- Libio
- Malajzio
- Malavio
- Malio
- Maŭricio
- Maŭritanio
- Namibio
- Niĝerio
- Sankta Lucio
- Tanzanio loĝata de Tanzanianoj
- Tunizio
- Zambio
Fontindikoj kaj piednotoj
- ↑ Oranĝ-griza kolortransiro: Du vortoj el la du kategorioj estas uzataj (aŭ kune kiel ĉe Bosnujo kaj Hercegovino, aŭ alternative kiel ĉe Barato/Hindujo)
- ↑ Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, paĝo 291 (laŭ Lingvaj respondoj de L.L.Zamenhof, redaktita de Gastón Waringhien, 1962, paĝo 14)
- ↑ 3,0 3,1 http://www.liberafolio.org/2008/rusojloghasenrusujo/
- ↑ http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-l.htm (Landnomoj) kaj http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-i.htm (Io-ujo-batalo)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Artikolo pri landnomoj en la Enciklopedio de Esperanto
- [1] En Marto 2003 la Akademio de Esperanto faris novan decidon pri Koreo kaj Egipto.
|
|