Nomoj de Afrikaj landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nomoj de Afrikaj Landoj)

Toponimio > Landnomoj > Nomoj de Afrikaj Landoj


Alĝerio[redakti | redakti fonton]

Devenas de la franca formo de araba vorto al-ĝazajir, kiu signifas 'insulo'. Tian nomon havis unue la urbo, kiu situis sur kvar insuloj. Pli poste ĝi eknomis la tutan landon. Aliaj nomoj por Alĝerio: Algérie (franca); Argelia (hispana); Tamurt n Ldzayer (berbera);

Angolo[redakti | redakti fonton]

Laŭ nomo de legenda heroino Zinga Mbandi Ngola, kiu dum 1624-1663 gvidis batalon kontraŭ portugalaj kolonistoj. Laŭ alia versio, dum albordiĝo de portugala maristo Diego Cao en 1483 ĉe la enfluejo de rivero Kongo, en ĉi tiu regiono ekzistis du regnoj: Bakongo kaj Kimbundo. Kaj la nomo devenas de la reĝo de Kimbunda Regno, kiu nomiĝis Ngola.

Benino[redakti | redakti fonton]

Iama nomo: Sklava Bordo. De tie oni elportadis sklavojn por labori en Amerikaj plantejoj. La sekva nomo estis Dahomeo (Dahomey), kiu estas prononcebla kiel Dan Ho Me ("sur la ventro de Dan"). La hodiaŭa nomo devenas de la ĉefgento la binoj (bin).

Bocvano[redakti | redakti fonton]

Nomita laŭ la ĉefgento, la cvanoj (tswana). Iama nomo estis "Beĉuanalando" pro la tribnomo Beĉuana.

Burundo[redakti | redakti fonton]

Derivita de la nomo de la Burunda lingvo (Kinyarwanda, KirundiKirundi).

Burkino[redakti | redakti fonton]

Landnomo en la Mosia lingvo. Ĝi signifas "lando de honestaj homoj". Ĝis 1984 Burkino nomiĝis "Supera Voltalando", laŭ la geografia situo rilate al la rivero Voltao.

Centr-Afrika Respubliko[redakti | redakti fonton]

Ĝi vere estas Centro de Afriko. Mem la vorto "Afriko" originas de latina Aprica ("suna") aŭ greka Aphrike ("sen malvarmo") kaj komence estis nomo nur por Nord-Afriko.

Ĉado[redakti | redakti fonton]

Ŝajne la nomo estas derivita de la nomo de la lago Ĉado, situanta ĉe la sud-okcidenta bordo kun Niĝerio.

Ebur-Bordo[redakti | redakti fonton]

La franclingva nomo Côte-d’Ivoire laŭvorte signifas "ebura bordo".

EgiptioEgiptujo[redakti | redakti fonton]

La nomo estas donita de grekoj - Aigyptos. Probable ĝi estas misformita nomo Hikuptah (citadelo de la animo de Ptah - supera dio). Tiel estis konata antikva egipta urbo Memphis. Por praloĝantoj de la lando ĝi estis Keme, t.e 'nigra' pro la grundkoloro. En la araba ĝi nun nomiĝas Misr.

Ekvatora Gvineo[redakti | redakti fonton]

"Gvineo" estas derivita de berbera vorto Aguinaw, aŭ Gnawa ("nigra homo"), tiel Berberoj priskribis la loĝantojn de Okcidenta Afriko.

Eritreo[redakti | redakti fonton]

La latina frazo Mare Erythraeum ("Ruĝa maro") estis uzata de italoj pri iliaj kolonioj ĉe la Afrika Korno. Post la sendependiĝo de Etiopio, oni prenis "Eritreo" kiel landnomon.

EtiopioEtiopujo[redakti | redakti fonton]

Malnova nomo - "Abisinio": devenas de araba Habash. Nova nomo "Etiopio" - laŭ etnonomo de la etiopoj: Aithiops, Aithiopos, kiu en la greka lingvo signifas "sunbrunigita".

Gabono[redakti | redakti fonton]

La unuaj eŭropaj vizitantoj estis portugaloj, kaj sekvaj postvenintoj referencis la landon kiel Gabon, kiu devenas de portugala vorto gabao ("surtuto kun kapuĉo").

Gambio[redakti | redakti fonton]

Nomita laŭ la rivero Gambio (Gambia). En loka lingvo la vorto por la rivero estas ba-dimma.

Ganao[redakti | redakti fonton]

Nomita pro la antikva samnoma ŝtato. Ĝis 1957 ĝi nomiĝis "Ora Bordo", ĉar portugalaj kolonistoj de tie eksportadis grandan kvanton de oro.

Gvineo[redakti | redakti fonton]

Laŭ nomo de granda geografia regiono. Vd. ĉe "Ekvatora Gvineo".

Gvineo Bisaŭa[redakti | redakti fonton]

Laŭ nomo de granda geografia regiono. Por diferenci de la alia samnoma ŝtato, oni aldonis duan komponenton "Bisaŭa" laŭ la nomo de la ĉefurbo Bisaŭo.

Ĝibutio[redakti | redakti fonton]

Devenas de la nomo de la ĉefurbo Ĝibutio.

Kabo-Verdo[redakti | redakti fonton]

La nomo portugallingve signifas 'verda kabo' (Cabo Verde) pro la ekstrema okcidenta situo rilate al Afrika kontinento, kie situas la efektiva Kabo Verda.

Kameruno[redakti | redakti fonton]

Portugale - Camarões. La nomo devenas de Rio dos Camarões ("rivero de salikokoj"). Tiel estis nomata la rivero Wouri de Portugalaj esploristoj en 15-a jc.

Kenjo[redakti | redakti fonton]

Nomita laŭ la monto Kenjo: KiriKirinyaga, aŭ Kere-Nyaga ("Monto de blankeco").

Komoroj[redakti | redakti fonton]

La nomo Comoros estas derivita de la araba kamarkumr, signifanta "luno", sed ĝi estis uzata unue por Madagaskaro. Poste francaj koloniistoj adoptis ĝin por la Komoraj insuloj.

Kongo, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rivero Kongo. Antaŭe Kongo Kinŝasa nomiĝis "Zairo" laŭ alia nomo de tiu sama rivero (Zaire).

Lesoto[redakti | redakti fonton]

Nomita pro la Sotoj, la plimulta etna grupo. La iama nomo "Basutolando" havas la saman originon.

Liberio[redakti | redakti fonton]

Liberia en Latino signifas "libera lando". Nomita pro la liberiĝintaj Amerikaj sklavoj, kiuj reveninte tien fondis modernan ŝtaton.

Libio[redakti | redakti fonton]

Antikvaj egiptoj nomis siajn okcidentajn najbarojn laŭ la nomo tehenu, pli poste - lebu au libu. De tie devenas la landnomo "Libio".

Malavio[redakti | redakti fonton]

Derivita de Marawi, konfederacio de la ŝtatoj, kiu ekzistis sur la teritorio de la nuntempa Malavio.

Malio[redakti | redakti fonton]

Nomiĝis laŭ la malnova okcident-afrika reĝlando Mali.

Maroko[redakti | redakti fonton]

'Maroko' estas misprononco de la nomo de malnova ĉefurbo Marrakech. Arabe ĝi nomiĝas al-Magrib, t.e. okcidento aŭ pli longe al-Magrib-al-aksa ("malproksima oriento"). De la sama radiko devenas la berbera nomo Tamurt n Lmaghrib, dum la turka nomo Fas venas de alia urbo, Fez.

Maŭritanio[redakti | redakti fonton]

La nomo laŭ unu versio devenas el la tribnomo de la maŭroj (greke - "nigruloj"), laŭ dua versio - el fenica vorto mauharim, kiu signifas "orienta".

Mozambiko[redakti | redakti fonton]

Nomita pro la Mouzinho de Alburquerque, portugala koloniisto de la 19-a jc, kiu post venko super naciistaj ribelantoj, establis efektivan regon de Portugalio sur ĉi tiu teritorio.

Namibio[redakti | redakti fonton]

Devenas de Namib, nomo de dezerto. Mem ĉi tiu nomo en la loka lingvo signifas "areo kie ekzistas nenio".

Niĝero, Niĝerio[redakti | redakti fonton]

Pro la rivero Niĝero. La rivernomo devenas de la latina vorto "nigra" (= "nigra").

Okcidenta Saharo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la nomo de lokaj araboj - Sahrawi, kiu mem originas de Saharo.

Ruando[redakti | redakti fonton]

Nomita pro la Ruanda lingvo (ankaŭ Kinyarwanda, Kirundi).

Senegalo[redakti | redakti fonton]

Pro la rivero Senegalo.

Sieraleono[redakti | redakti fonton]

Serra Leoa portugallingve signifas "monto de leonino". La landnomo estas datita de 1462, kiam la portugala esploristo Pedro da Cintra, navigis ĉe la bordoj de okcidenta Afriko. Laŭlonge de la bordo, li vidis montoĉenon kun multaj bruaj riveroj kaj nomis ĝin Serra Lyoa, t.e. "Leonina Monto". En la 16-a jc angla maristo nomis ĝin Sierra Leoa; en 17-a jc ĝi iĝis Sierra Leona, kaj fine, en 1787, dum brita regado aperis nuna nomo - Sierra Leone.

SomalioSomalujo[redakti | redakti fonton]

Lando de la somaloj, la plimulta etnogrupo. En la nordo Somalilando iame Brita Somalio.

Sud-Afriko[redakti | redakti fonton]

La landnomo originas pro sia geografia situo en la Afrika kontinento.

Sudano[redakti | redakti fonton]

Estas derivita de araba frazo - bilad as-sudan ("lando de nigruloj").

Svazilando[redakti | redakti fonton]

Lando de la svazioj, kiuj konsistigas 97% de la loĝantaro.

Tanzanio[redakti | redakti fonton]

Devenas de la komencsilaboj de la du landoj, kiuj kreis federacion: ĉeflando Tanganjiko kaj la insulo Zanzibaro.

Togolando[redakti | redakti fonton]

Nomita pro Togoville en Germanio, kie Germanio deklaris "protektoraton" sur la tuta areo de ĉi tiu Afrika lando.

Tunizio[redakti | redakti fonton]

Devenas de la urbonomo Tunizo (Tunis), kiu estis konstruita apud la antikva Kartago.

Ugando[redakti | redakti fonton]

Derivita de Buganda, la plej granda etna grupo.

Zambio[redakti | redakti fonton]

Originas de la rivero Zambezo (Zambezi), kiu fluas sur la sudaj bordoj.

Zimbabvo[redakti | redakti fonton]

En la ŝona lingvo la vorto havas du signifojn: "loĝejo de ĉefo" kaj "granda ŝtona domo".