La Libro de la Spiritoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
ligilo |
Rotlink (diskuto | kontribuoj) e fixing dead links |
||
Linio 297: | Linio 297: | ||
==Eksteraj ligiloj== |
==Eksteraj ligiloj== |
||
*[http://www.febnet.org.br/file/1/915.pdf La Libro de la Spiritoj], ĉe paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio (esperante) |
*[http://web.archive.org/web/20070927211357/http://www.febnet.org.br/file/1/915.pdf La Libro de la Spiritoj], ĉe paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio (esperante) |
||
*[http://www.febnet.org.br/apresentacao/1,0,0,1558,0,0.html Aliaj bazaj spiritismaj verkoj], ĉe paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio (esperante) |
*[http://www.febnet.org.br/apresentacao/1,0,0,1558,0,0.html Aliaj bazaj spiritismaj verkoj], ĉe paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio (esperante) |
||
*[http://www.febnet.org.br Brazila Spiritisma Federacio], oficiala paĝaro (portugallingve) |
*[http://www.febnet.org.br Brazila Spiritisma Federacio], oficiala paĝaro (portugallingve) |
Kiel registrite je 21:07, 28 aŭg. 2014
La Libro de la Spiritoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Allan Kardec | |
Eldonjaro | 1946 | |
Urbo | Rio-de-Ĵanejro | |
Eldoninto | FEB | |
Paĝoj | 480 | |
La Libro de la Spiritoj (franclingve Le Livre des Esprits) estas la plej grava kaj la unua verkaĵo de Spiritismo, unue publikigita en la 18-a de aprilo 1857, en Parizo, en la franca lingvo, fare de Allan Kardec, pseŭdonimo de la franca edukisto Hippolyte Leon Denizard Rivail (1804-1869).
Laŭ la libro mem, tiu estas verko de "Spiritualisma Filozofio" kaj enhavas "la Principojn de la Spiritisma Doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado donita de la Superaj Spiritoj pere de pluraj mediumoj, kolektitajn kaj ordigitajn de Allan Kardec".
Al Esperanto tradukis ĝin el la franca originalo la akademiano Luiz da Costa Porto Carreiro Neto (1895-1964), en la 31-a de januaro 1943 en Rio-de-Ĵanejro. Tamen la tradukaĵo aperis antaŭ la publiko tri jarojn post tiu dato, publikigite nur en 1946 de la Brazila Spiritisma Federacio, ĉar la traduko estas farita por konkurso kaj ĝia juĝado postulis longan tempon, tial ke la eminentaj juĝintoj, S-roj Antonio Caetano Coutinho (1879-1970) kaj Carlos Domingues (1896-1974), pacience komparis ĉiun frazon de la originalo kun ĉiu el la tri plej bonaj tradukoj al ili prezentitaj. La du aliaj tradukoj, juĝitaj ankaŭ bonaj kaj premiitaj, estis faritaj de Iŝmael Gomes Braga (1891-1969), en Rio-de-Ĵanejro, kaj Victor Luís Cao, en Montevideo.
La Libro de la Spiritoj kune kun La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ Spiritismo, La Ĉielo kaj la Infero kaj La Genezo komponas la 5 bazajn librojn de Spiritismo.
Libropriskribo
Tiu priskribo favoras la esperantan version.
Titolo | La Libro de la Spiritoj (originale franclingve Le Livre des Esprits). |
Aŭtoro | Allan Kardec. |
Tradukinto | Porto Carreiro Neto (el la franca). |
Dato | la 18-an de aprilo 1857 (unue publikigita franclingve), la 31-an de januaro 1943 (esperantigita), 1946 (1-a eldono en Esperanto), novembro 1989 (2-a kaj plej freŝa eldono en Esperanto). |
Eldonejo | Brazila Spiritisma Federacio (esperanta versio). |
Loko | Rio-de-Ĵanejro (1-a eldono en Esperanto), Braziljo (2-a eldono en Esperanto). |
Kategorio | Filozofio, Religio, Scienco, Spiritualismo, Spiritismo. |
Idiomo | Originale franclingvo; Esperanto. |
Formato | 13 x 18 cm (esperanta versio). |
Paĝoj | 480 (esperanta versio). |
Pezo | ? |
Materialo | ? (kovrilo), ? (interno). |
Impreso | kolorigita, ilustrita (freŝdataj kovriloj); N&B, malmulte ilustrita (interno). |
Bindo | broŝuro. |
ISBN | ? |
Notoj | Unua kaj plej grava spiritisma libro je 2-a esperanta eldono (novembro 1989); 1-a esperanta eldono en 1946; traduko de 1943; unue publikigita en la 18-a de aprilo 1857 en la franca lingvo. La libro enhavas la principojn de Spiritismo. La traduko de Porto Carreiro Neto estis elektita per konkurso, venkinte la ankaŭ bonaj kaj premiitaj tradukoj de Iŝmael Gomes Braga kaj Victor Luís Cao. |
Librenhavo
La Libro de la Spiritoj estas dividita en kvar partoj, krom la enkonduko (de Allan Kardec), la antaŭparolo (de iuj gravaj Spiritoj) kaj, ĝenerale, iu prezento farita de la tradukinto aŭ eldonejo.
- Prezento (de la tradukinto)
- Enkonduko (de Allan Kardec)
- Antaŭparolo (de iuj gravaj Spiritoj tiaj, kiaj Sankta Johano, la Evangeliisto, Sankta Aŭgusteno, Sankta Vincento de Paŭlo, Sankta Ludoviko, La Spirito de Vero, Sokrato, Platono, Fénelon, Franklin, Swedenborg k.a.)
UNUA PARTO – Primaraj kaŭzoj
ĈAPITRO I – Dio
- Dio kaj la Senfino
- Pruvoj pri la ekzisto de Dio
- Atributoj de Dio
- Panteismo
ĈAPITRO II – Ĝeneralaj elementoj de la universo
- Konado de la principo de la ekzistaĵoj
- Spirito kaj materio
- Proprecoj de la materio
- Universa spaco
ĈAPITRO III – La Kreado
- Formado de la mondoj
- Formado de la vivantaj estaĵoj
- Loĝatigo de la Tero. Adamo
- Diverseco de la homaj rasoj
- Plureco de la mondoj
- Konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado
ĈAPITRO IV – La vivoprincipo
DUA PARTO – La mondo de la Spiritoj
ĈAPITRO I – Pri la Spiritoj
- Origino kaj naturo de la Spiritoj
- Primitiva normala mondo
- Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj
- Perispirito
- Diversaj ordoj da Spiritoj
- Spirita hierarkio
- Tria ordo — Neperfektaj Spiritoj
- Dua ordo — Bonaj Spiritoj
- Unua ordo — Puraj Spiritoj
- Progresado de la Spiritoj
- Anĝeloj kaj demonoj
ĈAPITRO II – Enkarniĝo de la Spiritoj
- Celo de la enkarniĝo
- Pri la animo
- Materialismo
ĈAPITRO III – Reveno el la enkorpa vivo al la spirita vivo
- La animo post la morto; ĝia individueco. La eterna vivo
- Disiĝo de la animo je la korpo
- Spirita konsterniteco
ĈAPITRO IV – Plureco de la ekzistadoj
- Pri la reenkarniĝo
- Justeco de la enkarniĝo
- Enkarniĝo en la diversaj mondoj
- Iompostioma transmigrado
- Sorto de la infanoj post la morto
- Sekso de la Spiritoj
- Parenceco, genealogia deveno
- Fizikaj kaj moralaj similaĵoj
- Denaskaj ideoj
ĈAPITRO V – Konsideroj pri la plureco de la ekzistadoj
ĈAPITRO VI – La spirita vivo
- Vagantaj Spiritoj
- Provizoraj mondoj
- Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj
- Teoria studo pri la sensacoj de la Spiritoj
- Elekto de la provoj
- Transtombaj interrilatoj
- Simpatiaj kaj antipatiaj rilatoj inter la Spiritoj. "Eternaj duonoj"
- Memoro pri la enkorpa ekzistado
- Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj ceremonioj
ĈAPITRO VII – Reveno al la enkorpa vivo
- Unuaj fazoj de la reveno
- Kuniĝo de animo kun korpo. Aborto
- Moralaj kaj intelektaj kapabloj de la homo
- Influo de la organismo
- Idioteco, frenezeco
- Pri la infanaĝo
- Surteraj simpatioj kaj antipatioj
- Forgeso pri la pasinteco
ĈAPITRO VIII – Liberiĝo de la animo
- La dormo kaj la sonĝoj
- Spiritaj vizitoj inter vivantaj personoj
- Kaŝita transiĝo de la penso
- Letargio, katalepsio, ŝajnaj mortoj
- Somnambulismo
- Ekstazo
- Duobla vidado
- Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado
ĈAPITRO IX – Agado de la Spiritoj en la korpa mondo
- Penetrado de la Spiritoj en nian penson
- Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn
- Demonposeditoj
- Konvulsiuloj
- Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj
- Gardantaj anĝeloj. Protektantaj, familiaraj aŭ simpatiantaj Spiritoj
- Antaŭsentoj
- Influo de la Spiritoj sur la okazojn de la vivo
- Agado de la Spiritoj ĉe la naturaj fenomenoj
- La Spiritoj dum la bataloj
- Kontraktoj
- Kaŝita potenco. Talismanoj. Sorĉistoj
- Beno kaj malbeno
ĈAPITRO X – Okupoj kaj misioj de la Spiritoj
ĈAPITRO XI – La tri naturaj regnoj
- La mineraloj kaj la vegetaĵoj
- La bestoj kaj la homo
- Metempsikozo
TRIA PARTO – Moralaj leĝoj
ĈAPITRO I – Dia aŭ natura leĝo
- Karakteroj de la natura leĝo
- Origino kaj konado de la natura leĝo
- Bono kaj malbono
- Divido de la natura leĝo
ĈAPITRO II – I. Leĝo de adorado
- Celo de la adorado
- Ekstera adorado
- Kontemplavivo
- La preĝo
- Politeismo
- Oferoj
ĈAPITRO III – II. Leĝo de laboro
- Neceso de laboro
- Limo de laboro. Ripozo
ĈAPITRO IV – III. Leĝo de reproduktado
- Loĝantaro de la terglobo
- Sinsekvado kaj perfektiĝo de la rasoj
- Malhelpoj al la reproduktado
- Edzeco kaj fraŭleco
- Poligamio
ĈAPITRO V – IV. Leĝo de memkonservado
- Instinkto de memkonservado
- Rimedoj por memkonservado
- Ĝuado de surteraj riĉaĵoj
- Necesaĵoj kaj superfluaĵoj
- Memvolaj sindetenoj. Pentabstinoj
ĈAPITRO VI – V. Leĝo de detruado
- Necesa detruado kaj ekscesa detruado
- Detruantaj malfeliĉegoj
- Militoj
- Hommortigo
- Krueleco
- Duelo
- Puno de morto
ĈAPITRO VII – VI. Leĝo de socio
- Neceso de la societa vivo
- Izolvivado. Silentpromeso
- Familioligiloj
ĈAPITRO VIII – VII. Leĝo de progreso
- Natura stato
- Irado de la progreso
- Degenerintaj popoloj
- Civilizacio
- Progreso de la homa leĝaro
- Influo de Spiritismo sur la progreson
ĈAPITRO IX – VIII. Leĝo de egaleco
- Natura egaleco
- Malegaleco de kapabloj
- Sociaj malegalecoj
- Malegaleco de riĉecoj
- Provoj de riĉeco kaj de mizero
- Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino
- Egaleco antaŭ la tombo
ĈAPITRO X – IX. Leĝo de libereco
- Natura libereco
- Sklaveco
- Libereco de pensado
- Libereco de konscienco
- Libera volo
- Fatalo
- Konado de la estonteco
- Teoria resumo pri la instigilo de la homaj agoj
ĈAPITRO XI – X. Leĝo de justeco, amo kaj karitato
- Justeco kaj naturaj rajtoj
- Rajto de propreco. Ŝtelo
- Karitato kaj amo al proksimulo
- Patrina amo kaj fila amo
ĈAPITRO XII – XI. Morala perfekteco
- Virtoj kaj malvirtoj
- Pasioj
- Egoismo
- Karakterizaĵoj de la virta homo
- Konado de si mem
KVARA PARTO – Esperoj kaj konsoloj
ĈAPITRO I – Surteraj suferoj kaj ĝuoj
- Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo
- Perdo de amataj personoj
- Elreviĝoj. Nedankemo. Rompitaj korligiĝoj
- Antipatiaj kuniĝoj
- Timo antaŭ la morto
- Naŭzo pri la vivo. Memmortigo
ĈAPITRO II – Estontaj suferoj kaj ĝuoj
- La nenio. Estonta vivo
- Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj
- Partopreno de Dio en la punoj kaj rekompencoj
- Eco de la estontaj suferoj kaj ĝuoj
- Materiaj suferoj
- Kulpelpago kaj pento
- Daŭro de la estontaj suferoj
- Reviviĝo de la karno
- Paradizo, infero kaj purgatorio
- Konkludo
Eksteraj ligiloj
- La Libro de la Spiritoj, ĉe paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio (esperante)
- Aliaj bazaj spiritismaj verkoj, ĉe paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio (esperante)
- Brazila Spiritisma Federacio, oficiala paĝaro (portugallingve)