Polaba lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e forigo de {{redaktas}} post longa tempo sen redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14: Linio 14:
}}
}}

La '''polaba lingvo''' estas mortinta [[Slava lingvaro|slava lingvo]], kiun parolis okcidentaj slavoj, kiuj ekde la [[7-a jarcento]] setlis en la nordoriento de la teritorio, kie nuntempe estas [[Germanio]] kaj el la rivero [[Elbo (rivero)|Elbo]] ĝis la marenfluo de la rivero [[Odro]]. La plej parenca lingvo oriente de la polaba estis la pomoria inter Odro kaj [[Vistulo]], en la nordokcidento de la nuna [[Pollando]], de kiu restis la [[kaŝuba lingvo]] apud [[Gdansko]].

Ĉirkaŭ 2800 polabaj vortoj estas sciataj.
Ĉirkaŭ 2800 polabaj vortoj estas sciataj.
Linio 39: Linio 39:
# Estiĝo de diftongoj ai, åi, oi, au el praslava *i, *y kaj *u, ekz. ''pait'' „trinki“ (k-u pola ''pić'', ĉeĥa ''pit'', suprasoraba ''pić'', malsuprasoraba ''piś'', el praslava *piti); dǎim „fumo“ (k-u ĉeĥa ''dým'', pola kaj soraba ''dym'', el praslava *dymъ); ''dause'', ''daisə'' „animo; spiro“ (k-u pola ''dusza'', ĉeĥa ''duše'', soraba ''duša'', el praslava *duša)

# Grandparte ŝanĝo de praslava *o al ü aŭ ö, ekz. ''vǎknü'' „fenestro“ (k-u pola kaj ĉeĥa ''okno'', soraba ''wokno'', el praslava *okno)
# Grandparte ŝanĝo de praslava *o al ü aŭ ö, ekz. ''vǎknü'' „fenestro“ (k-u pola kaj ĉeĥa ''okno'', soraba ''wokno'', el praslava *okno)
# Grandparte evoluo de praslava *ь kaj *ъ al a aŭ ǎ, eĉ en malfortaj pozicioj, ekz. ''dan'' „tago“ (k-u pola ''dzeń'', ĉeĥa ''den'', suprasoraba ''dźeń'', malsuprasorba ''źeń'', el praslava *dьnъ); ''m'ǎglə'' „vaporo; nebulo“ (k-u pola ''mgła'', ĉeĥa ''mlha'', suprasoraba ''m(h)ła, malsuprasoraba ''mła, el praslava *mьgla)

# Transiro de g kaj k en certaj pozicioj al mola d aŭ t, ekz. ''ďörə'' „monto“ (el praslava *gora); ''ťün'' „ĉevalo“ (el praslava *konь)
# Transiro de g kaj k en certaj pozicioj al mola d aŭ t, ekz. ''ďörə'' „monto“ (el praslava *gora); ''ťün'' „ĉevalo“ (el praslava *konь)
# Evoluo de la praslavaj *ьl kaj *ъl al ǎu, ekz. ''dǎuďě'' „longa“ (el praslava *dьlgъ)
# Evoluo de la praslavaj *ьl kaj *ъl al ǎu, ekz. ''dǎuďě'' „longa“ (el praslava *dьlgъ)
Linio 65: Linio 65:
{{Slava lingvaro}}
{{Slava lingvaro}}

[[Kategorio: Okcidentslava lingvaro]]
[[Kategorio:Okcidentslava lingvaro]]
[[Kategorio: Mortaj slavaj lingvoj]]
[[Kategorio:Mortaj slavaj lingvoj]]

{{Link FA|ru}}

Kiel registrite je 19:31, 12 apr. 2015

Polaba lingvo
Etendo de la polaba antaŭ formorto kaj de du aliaj minoritataj okcidentslavaj lingvoj.
Etendo de la polaba antaŭ formorto kaj de du aliaj minoritataj okcidentslavaj lingvoj.
mortinta lingvo • formortinta lingvo
Leĥaj lingvojslava lingvaro
Parolantoj 0
Morto Mezo de la 18-a jarcento
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Okcidentslava lingvaro
Polaba lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sla
  ISO 639-3 pox
  Glottolog pola1255
Angla nomo Polabian
Franca nomo polabe
vdr

La polaba lingvo estas mortinta slava lingvo, kiun parolis okcidentaj slavoj, kiuj ekde la 7-a jarcento setlis en la nordoriento de la teritorio, kie nuntempe estas Germanio kaj el la rivero Elbo ĝis la marenfluo de la rivero Odro. La plej parenca lingvo oriente de la polaba estis la pomoria inter Odro kaj Vistulo, en la nordokcidento de la nuna Pollando, de kiu restis la kaŝuba lingvo apud Gdansko.

Ĉirkaŭ 2800 polabaj vortoj estas sciataj.

Skribaj tekstoj

Memstara skriba tradicio de la polaba lingvo neniam ekzistis. Sed antaŭ la formorto de la lingvo kelkaj nefilologoj notis tekstojn. Ili grandparte estis eĉ germanoj. La gastejestro kaj kamparano Johann Parum Schulze (1677-1740), kiu estis polabo, skribis vortoliston kaj mallongajn tekstojn.[1]

Lingvaj trajtoj

La grandeco de la lingva teritorio grandparte rekonstrueblas per la loknomoj, kiuj montras certajn karakterizaĵojn de la polaba lingvo kaj limigas ĝin disde la malnova soraba lingvo en la sudo kaj la pomorania lingvo en la oriento.[2]

La polaba havis la jenajn trajtojn:[3]

  1. Konservado de nazalaj vokaloj
  2. Parta ŝanĝo de praslava *ě antaŭ malmolaj dentaloj al a
  3. Ŝanĝo de la praslava sonkombino *tort al tart (ĉi tie t staras por iu ajn konsonanto)
  4. Konservado de palataj *ť kaj *ď

Ekde la 12-a jarcento la lingvo iom post iom formortis: Sur la insulo Rügen ĝi malaperis en la 15-a jarcento, en iuj fiŝistaj vilaĝoj de Brandenburgio restis ĝis la 17-a jarcento kaj en la germania regiono Lüchow-Dannenberg (ĝis hodiaŭ germane nomata "Wendland", do "lando de venedoj" respektive "lando de okcidentslavoj") sude de Hamburgo la lasta parolantino formortis meze de la 18-a jarcento (en la mapo blue estas markita tiu regiono Lüchow-Dannenberg).

La polaba de tiu tempo havis la jenajn trajtojn:[4]

  1. Ŝanĝo de la praslava *a al o, ekz. brot „frato“ (k-u pola brat, suprasoraba bratr, malsuprasoraba bratš, el praslava *brat(r)ъ)
  2. Ŝanĝo de a el *ě al o, ekz. ľotü „jaro“ (k-u pola lato, ĉeĥa léto, soraba lěto, el praslava *lěto)
  3. Ŝanĝo de a en tart el praslava *tort al o, ekz. gord „burgo, kastelo“ (k-u malnova polaba grad, pola gród, ĉeĥa hrad, suprasoraba grod, el praslava *gordъ)
  4. Estiĝo de diftongoj ai, åi, oi, au el praslava *i, *y kaj *u, ekz. pait „trinki“ (k-u pola pić, ĉeĥa pit, suprasoraba pić, malsuprasoraba piś, el praslava *piti); dǎim „fumo“ (k-u ĉeĥa dým, pola kaj soraba dym, el praslava *dymъ); dause, daisə „animo; spiro“ (k-u pola dusza, ĉeĥa duše, soraba duša, el praslava *duša)
  5. Grandparte ŝanĝo de praslava *o al ü aŭ ö, ekz. vǎknü „fenestro“ (k-u pola kaj ĉeĥa okno, soraba wokno, el praslava *okno)
  6. Grandparte evoluo de praslava *ь kaj *ъ al a aŭ ǎ, eĉ en malfortaj pozicioj, ekz. dan „tago“ (k-u pola dzeń, ĉeĥa den, suprasoraba dźeń, malsuprasorba źeń, el praslava *dьnъ); m'ǎglə „vaporo; nebulo“ (k-u pola mgła, ĉeĥa mlha, suprasoraba m(h)ła, malsuprasoraba mła, el praslava *mьgla)
  7. Transiro de g kaj k en certaj pozicioj al mola d aŭ t, ekz. ďörə „monto“ (el praslava *gora); ťün „ĉevalo“ (el praslava *konь)
  8. Evoluo de la praslavaj *ьl kaj *ъl al ǎu, ekz. dǎuďě „longa“ (el praslava *dьlgъ)
  9. Eĉ la aoristo kaj imperfekto konserviĝis tie kontraŭe al la plej multaj aliaj slavaj lingvoj.

Notoj

  1. Slawen in Deutschland, paĝoj 53, 54
  2. Slawen in Deutschland, paĝo 51
  3. Slawen in Deutschland, paĝoj 52, 53
  4. Slawen in Deutschland, paĝoj 53, 54

Literaturo

  • diversaj. (1985) Die Slawen in Deutschland. Berlino: Akademie-Verlag., paĝoj 51-54 germane

Eksteraj ligiloj