Okcitana lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
[[Dosiero:Carta Occitania.pdf|thumb|250px|Okcitanio]] |
[[Dosiero:Carta Occitania.pdf|thumb|250px|Okcitanio]] |
||
La '''okcitana lingvo''' estas latinida lingvo parolata de parto de la loĝantaro en Sudfrancio, kelkaj valoj en Italio kaj en [[valo Arano]] en Hispanio. Ĝi estas endanĝerigita lingvo, [[nun en 2013|nun]] parolata de multe malpli da homoj ol antaŭ 1914. |
La '''okcitana lingvo''' estas latinida lingvo parolata de parto de la loĝantaro en Sudfrancio, kelkaj valoj en Italio kaj en [[valo Arano]] en Hispanio. Ĝi estas endanĝerigita lingvo, [[nun en 2013|nun]] parolata de multe malpli da homoj ol antaŭ 1914. |
||
'''Origino:''' 500-1000 el la [[Vulgara latina]] de suda Francio. |
'''Origino:''' 500-1000 el la [[Vulgara latina]] de suda Francio. |
||
Linio 96: | Linio 96: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{Projektoj|commonscat= Occitan language|wiktionary= Kategorio:Okcitana}} |
{{Projektoj|commonscat= Occitan language|wiktionary= Kategorio:Okcitana}} |
||
{{ |
{{EL}} [http://www.occitanica.eu/ Occitanica : okcitana cifereca biblioteko] |
||
{{ |
{{EL}} [http://www.esperanto.net/info/index_oc.html Okcitana lingvo en esperanto.net] |
||
{{ |
{{EL}} [http://mescladis.free.fr/lingvo-okcitana.htm La lingvo okcitana] |
||
{{ |
{{EL}} {{Pejnejo|m_okci.htm|La ocitana}} de Daniel Pfeiffer |
||
{{ |
{{EL}} {{Retarkivo|2008|http://dapfy.homepage.t-online.de/EsperantOC/ ''Esperant'''''ÒC''': Esperanta kaj okcitana informilo}} Malaperinta retejo vizitebla en arĥivoj: 5 bultenoj redaktitaj de [[Daniel Pfeiffer]] de 1996 ĝis 2005. |
||
{{ |
{{EL}} [http://dmoz.org/World/Occitan/ Okcitanlingva fako] de [[Projekto por Malferma Katalogo|DMoz]] |
||
{{ |
{{EL}} [http://www.esperanto.cat/e/retalls/lingvoj/okcitana.htm Hektor Alos i Font. "La kaŭzoj de lingvo-malapero: La ekzemplo de la okcitana". ''Monato'', novembro 1992, p. 20-22.] |
||
{{ |
{{EL}} [http://amourdelire.free.fr/diccionari/ DICCIONARI GENERAL OCCITAN DE CANTALAUSA] |
||
{{ |
{{EL}} [http://www.occitan-oc.org Òc per l'occitan] Annuari de las entrepresas e organismes amb lo certificat "òc per l'occitan" |
||
{{-}} |
{{-}} |
||
* [http://www.jornalet.com/ Jornalet. Gaseta occitana d'informacions] |
* [http://www.jornalet.com/ Jornalet. Gaseta occitana d'informacions] |
||
{{Pluraj problemoj|info}} |
{{Pluraj problemoj|info}} |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:API| ]] |
||
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]] |
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]] |
||
[[Kategorio:Lingvoj de Italio]] |
[[Kategorio:Lingvoj de Italio]] |
Kiel registrite je 10:58, 3 nov. 2015
Okcitana | ||
Occitan [ucita'] | ||
lingvo • moderna lingvo • languages of Occitania | ||
---|---|---|
okcitana-latinida lingvaro • gaŭlo-latinida lingvaro | ||
Parolata en | Okcitanio (Francio, Hispanio, Italio kaj Monako) | |
Parolantoj | 542 000 | |
Denaskaj parolantoj | 758.000 | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Hispanio | |
Reguligita de | Conselh de la Lenga Occitana | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | oc | |
ISO 639-2 | oci | |
ISO 639-3 | oci | |
Glottolog | occi1239 | |
Angla nomo | Occitan | |
Franca nomo | occitan | |
Specimeno | ||
la Patro Nia:
| ||
Vikipedio | ||
La okcitana lingvo estas latinida lingvo parolata de parto de la loĝantaro en Sudfrancio, kelkaj valoj en Italio kaj en valo Arano en Hispanio. Ĝi estas endanĝerigita lingvo, nun parolata de multe malpli da homoj ol antaŭ 1914.
Origino: 500-1000 el la Vulgara latina de suda Francio.
Nomo
La vorto occitan estas moderna kreaĵo el etimo òc [o] ("jes"). Oni dividas la mezepokajn latinidajn dialektojn de Francio laŭ la vorto por "jes". La nordaj dialektoj uzis oïl kaj evoluis al la nuna franca lingvo, kiu uzas oui.
Oni ankaŭ uzis provençal ("provenca"), sed estas pli science rezervi la nomon por la dialekto de Provenco.
Historio
Eko kaj ora epoko
Dum la 8-a jarcento aperas la unuaj tekstoj en la okcitana, kies radiko estis unu el la dialektoj de la vulgara latina. En la 11-a jarcento tiu lingvo estis parolata en la suda duono de la hodiaŭa Francio, la norda duono de la hodiaŭa katalunaj landoj, la okcidenta duono de la nuna norda Italio kaj, krom en la nordeto, ĉie en la niatempa franclingva Svislando.
Poste pro manko de centra ŝtato aŭ konscio pri la kuneco, la regiono disfalis en plurajn dialektojn.
La oriento iom italiĝis, dum nur en la sudo okazis ekspansio pro katalunaj konkeroj. Sed unue okazis la ora epoko de la okcitana kulturo dum la tempo de la trobadoroj. La unua estis Guilhèm d'Aquitània. Ankaŭ lia fama nepino Alienor d'Aquitània, kaj ties filo Ricard Còr de Leon (Rikardo la 1-a aŭ Rikardo Leonkora), reĝo de Anglio poeziis, same kiel ekzemple Marcabrun, Bernat de Ventadorn au Pèire VIDAL.
De la 11-a ĝis la 13-a jarcento ili produktis en Eŭropo tute novstilan poezion - la amkanton. Tiun arton ili portis ĝis alta nivelo, tiel ke ĝi disradiis tra Eŭropo. Tia literaturo estis multfaceta, havis diversajn poeziajn formojn, filozofion kaj pensadon pri la lingvo mem. Tiuj trobadoroj laboris por aŭ parte mem estis princoj.
Malgraviĝado
Pro interveno de la nordfrancaj reĝoj kontraŭ la katara religio en regiono, la literaturo malpliiĝis ĝis sia ĉeso en la 16-a jarcento.
Post tio, mirinde la homoj tute forgesis pri la trobadoroj, ĝis kiam jarcentfine kelke da homoj, kiel Loís Belaud de la Belaudièra el Ais de Provença o Pèire Godolin el Tolosa (Tuluzo), rekomencis verki okcitane. Oficiale la lingvoneniiga politiko komencis en 1539 kun la edikto de Villers-Cotterêts kiu postulis ke ĉiu skribita dokumento estu en la franca lingvo (ĝis tiam en norda Francio oni ankoraŭ uzis la latinan). Tamen en la malfacile alireblaj Pireneoj oni primokis tion, plu skribante okcitane ĝis 1660.
En 19-a jarcento, renaskiĝis la literaturo interalie kun Frédéric Mistral kiu kun aliaj aŭtoroj fondis en 1854 tutokcitanan movadon "Felibritge", kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, "Lou Tresor dou Felibrige". En 1904 li ricevis Nobel-Premion por sia verkaro inkluzivanta poezion "Mirelha".
20-a jarcento
Samjare la "ruĝa" (maldekstrema) regiono Langvedoko ekbolis kontraŭ la subpremo de la franca ŝtato regata el la ĉefurbo Parizo, kion multaj sentis kiel koloniismo. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kamaradoj en la mondmilitaj tranĉeoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje.
Tuj post la milito la Langvedokanoj Perbòsc kaj Estieu renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn poste. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple o [u] disde ò [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan -a laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. Alibèrt al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en 1935. En 1945 fondiĝis Institut d'Estudis Occitans en Tuluzo kiel noviga kontraŭpoluso al la konservema Felibritge. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en Parizo.
Vigle ĝi subtenas diversajn agadojn kaj eldonas multajn librojn. Tiujn oni tamen malfacile trovas, ĉar multaj homoj supozas sin nekapablaj legi la lingvon, kiun ili neniam lerneje studrajtis. Certan plibonigon, kontraste al la lastjarcenta alvoko instruisten, elradikigi ĉiun lingvon krom unu, oni konstatas.
La lingvon jarcentkomence ekskluzive uzitan, oni hodiaŭ apenaŭ plu aŭdas, kvankam duono de la loĝantaro komprenas kaj triono kapablas paroli ĝin. Ofte ĝi jam estis mortdirita vane, tamen la situacio ankoraŭ malfaciliĝas. Ankaŭ kadre de tutmonda vekiĝo pri tiaj problemoj, homoj ekkonsentas pri sia riĉa heredaĵo.
Dialektoj
- Aŭverna lingvo
- La gaskona lingvo estas taksata de kelkaj aŭtoroj kiel lingvo mem pro siaj apartaj trajtoj. Ties dialekto estas kunoficiala kun la kataluna kaj hispana lingvoj en Katalunio pro ties uzado en valo Arano (val d'Aran).
- Langvedoka lingvo
- Limoĝa lingvo
- Provenca lingvo
- Shuadit aŭ judprovenca lingvo. Ne uzata de 1977.
Stato
Malgraŭ la neoficialeco (ekster valo Arano), okcitanistoj kreis infanajn lernejojn calandretas, kie oni instruas per la lingvo.
Okcitandevenaj Esperantaj vortoj
mistralo el mistrao ("reganta vento"), trobadoro el trobador ("trovanto"),
Vidu ankaŭ
- Lingvistiko
- Listo de lingvoj
- Lingva familio
- Kataluna lingvo
- Listo de lingvoj laŭ parolantaro
- Albigensismo
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL Occitanica : okcitana cifereca biblioteko
Ŝablono:EL Okcitana lingvo en esperanto.net
Ŝablono:EL La lingvo okcitana
Ŝablono:EL Ŝablono:Pejnejo de Daniel Pfeiffer
Ŝablono:EL EsperantÒC: Esperanta kaj okcitana informilo (el Retarkivo 2008) Malaperinta retejo vizitebla en arĥivoj: 5 bultenoj redaktitaj de Daniel Pfeiffer de 1996 ĝis 2005.
Ŝablono:EL Okcitanlingva fako de DMoz
Ŝablono:EL Hektor Alos i Font. "La kaŭzoj de lingvo-malapero: La ekzemplo de la okcitana". Monato, novembro 1992, p. 20-22.
Ŝablono:EL DICCIONARI GENERAL OCCITAN DE CANTALAUSA
Ŝablono:EL Òc per l'occitan Annuari de las entrepresas e organismes amb lo certificat "òc per l'occitan"