Karl Marx: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 87: Linio 87:


[[Kategorio:Filozofoj|MARKSO, Karlo]]
[[Kategorio:Filozofoj|MARKSO, Karlo]]
[[Kategorio:Germanaj filozofoj|MARKSO, Karlo]]
[[Kategorio:Komunistoj|MARKSO, Karlo]]
[[Kategorio:Komunistoj|MARKSO, Karlo]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1883|MARKSO, Karlo]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1883|MARKSO, Karlo]]

Kiel registrite je 20:45, 24 nov. 2006

Dosiero:Marx.png

Karlo MARKSO, germane: Karl Heinrich Marx [karl HAJNriĥ marks) (naskiĝis la 5-an de majo, 1818, mortis la 14-an de marto, 1883) estis filozofo el Germanio.

Li fondis la skolon de marksismo per sia hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo. Markso diris ke kapitalismo fariĝos, post lukto inter la burĝaro kaj proletaro, komunismo. Marksismo aplikita paceme al demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio, precipe en Rusio, Ĉinio, Vjet-Namo, Kubo, Etiopio, Svedio, Kamboĝo, Britio, kaj (efemere) Ĉilio.

Klare, Markso grave influis la jarcenton 20.

Markso estis juda laŭ etno, luterano laŭ religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorinte kaj verkinte en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Friedrich Engels, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura Marx edziniĝis al lia disĉiplo Paul Lafargue.

Markso vidis historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas materialisma, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiel finiĝas post tempo en nova, plibona sintezo (tial, Markso kredis al la ideo de progreso). Ekzemple, kapitalismo venas el la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro.

Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos kapitalismon por starigi komunismon, sub kiu la proletaro regos. Privata posedaĵo

fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.

En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta: la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn -- krudajn materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp -- por fari eligaĵon -- la produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili gajnis por la kompanio. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la poŝo de siaj laborantoj.

Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo similas al tiu de la profetoj de la Biblio, kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por la malriĉularo.

Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en Germanio, sed fakte ĝi ekis en Rusio (1917) kaj poste en Ĉinio, Vjet-Namo, Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj, zenitinte ĉirkaŭ 1980. Plejparte ne la proletaro sed la kamparano ribelis kontraŭ beba kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Komunismo fine venis al orienta Germanio, sed nur sub la rusa glavo. Inter 1989-91, kiam la politika kaj ekonomia potenco de Rusio disfalis, komunismo en orienta Eŭropo ankaŭ disfalis.

Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo precipe kiel socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa meblaro de la intelektularo. Sed depost 1989, marksismo perdis multe de kredo pro la disfalo de Eŭropa komunismo.

La ideo de historio kiel materialisma, progresema kaj la rezulto de lukto kaj etapoj estas tiel vulgara en la Okcidento ke multaj ne rekonas ĝin kiel marksisma. Eble ĉar Darvino pensis simile laŭ vulgara kredo (sed ne laŭ fakto).

En Esperanto aperis

Vidu ankaŭ jenon: