Sanatorno (Jalta municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Sanatorno
ruse Санаторное
ukraine Санаторне
krime-tatare Melas
Apartenas al: Jalta municipo, Forosa komunumo
Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 49′ O (mapo)44.39833333333333.809166666667Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 49′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~50 m
Loĝantaro: 531 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98692
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Melas

Oficiala paĝaro nekonata

Sanatorno (Krimeo)
Sanatorno (Krimeo)
DMS
Sanatorno
Sanatorno
Sanatorno
Situo de Sanatorno sur la mapo de Krimeo
Sanatorno (Jalto)
Sanatorno (Jalto)
DMS
Sanatorno
Sanatorno
Sanatorno
Situo de Sanatorno sur la mapo de la Jalta municipo (la Forosa komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Sanatorno (antaŭe Melas, ruse Санаторное, ukraine Санаторне, krime-tatare Melas) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, apartenas al la Forosa komunumo. La loĝloko situas 3 kilometrojn oriente de Foroso, 39 kilometrojn okcidente de Jalto kaj estas grava ripoz- kaj kurac-loko.

Post la anekso de Krimeo fare de Rusia Imperio la tero, kiun nun okupas la loĝloko, apartenis al L. A. Perovskij (rusuja politikisto); post lia morto la tero transiris al fama rusa verkisto A. K. Tolstoj.

Dum sovetia tempo la loĝloko evoluis kiel ripoz- kaj kurac-loko. Ĉi tie estas 3 sanatorioj (unu el ili - porinfana). Vidindas la palaco de Perovskij (arkitektura monumento; ĝin nun okupas unu el la domoj de la sanatorio "Melas") kaj la parko.

Apud la loĝloko troviĝas bela natur-monumento - la monto "Drako", kiu havas tre bizaran aspekton. La aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio trairas la monton helpe de 150-metra tunelo.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje