Stanisław Michalkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Michalkiewicz, 2014

Stanisław Andrzej Michalkiewicz (naskiĝis la 8-an de novembro 1947 en Lublin) – pola juristo, universitata instruisto, eseisto, publicisto kaj aŭtoro de libroj pri soci-politika temaro. Aktivulo de opozicio en Pola Popola Respubliko. Kunfondinto de Unio de Realpolitiko. Lekciisto de Supera Lernejo pri Internaciaj Rilatoj kaj Amerikologio en Varsovio kaj de Supera Lernejo de Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń.

Vivo

En 1969 finis juron en Universitato de Maria Curie-Skłodowska en Lublin, kaj en 1972 – Postdiploman Studumon pri Ĵurnalistiko ĉe Varsovia Universitato.

En la 70-aj jaroj fondis kun Wojciech Ziembiński kaj Andrzej Wojciechowski Ruch Obrony Praw Człowieka i Obywatela (Movado pri Defendo de Homrajtoj kaj Civitano). Post fondiĝo en 1980 de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" kunlaboris kun samizdata eldonejo "Krąg".

Septembre 1981 estis unu el subskribintoj de fonda deklaro de la Kluboj de Servo al Sendependeco. En majo 1982 estis internigita en varsovia kvartalo Białołęka, kie amikiĝis kun Janusz Korwin-Mikke. Post maldungo eklaboris kiel agrikulturisto apud Grójec, kaj poste kiel laboristo en firmao "Thomex". Dum tiu ĉi periodo, profitante kontaktojn kun presistoj okupiĝis pri presado de flugfolioj por bezonoj de subtera "Solidareco".

En 2011 iĝis honora membro de Asocio KoLiber.

Publicista agado

Stanisław Michalkiewicz publikigas en pluraj revuoj: „Opcja na prawo”, „Najwyższy Czas!”, „Powściągliwośc i Praca”, „Nasza Polska”, „Nasz Dziennik”, „Gazeta Polska”, „Dziennik Polski”, „Niezależna Gazeta Polska”, „Moja Rodzina” kaj multaj aliaj. Liajn felietonojn disaŭdigas Pola Radio Programo I (de septembro 2006), Radio Maryja kaj Televido Trwam.

Blogo de Michalkiewicz gajnis ĉefan premion en konkurso Blogo de Jaro 2008, organizitan de onet.pl.

Marte 2006 en Radio Maryja prezentis felietonon, post kiu Konsilio pri Etiko de Amaskomunikiloj kaj Marek Edelman malprave agnoskis kontraŭjudisma. Asocio je la nomo de Jan Karski en Kielce same malprave vidis en ĝi enhavon pri propagando de mensogo rilate al germana koncentrejo Aŭŝvico. Prokuroro en Toruń malkonsentis kun tiuj ĉi riproĉoj kaj arkivigis la aferon. Li mem forĵetas similajn rioproĉojn. Kune kun medioj lin apogantaj emfazas, ke li kritikas nur tiujn judajn organizaĵojn kiuj senprave postulas de Pollando rekompencojn pro la dua mondmilito kaj ne la tutan judan socion.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj