Stockton (Kalifornio)
Stockton estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Joaquin. Ĝi estas ankaŭ universitata urbo kaj administra centro de la kantono.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 37° 58′ N 121° 18′ U / 37.967 °N, 121.300 °U (mapo)Koordinatoj: 37° 58′ N 121° 18′ U / 37.967 °N, 121.300 °U (mapo)
- Areo: 168 km²
- Loĝantaro: 291.707 (en 2010)
- Supermara alteco: 4 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 952xx
- Telefonkodo: 209
Geografio
Stockton situas en valo laŭ rivero en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza (iomete norda) parto de la subŝtato.
Historio
La plej frue indianoj profitis tiun areon. Germana oroserĉanto fondis Stockton-on en 1849, kiu tiutempe havis nomojn "Tuleburg", "Fat City", kaj "Mudville", fine Stockton honore de Robert F. Stockton. Stockton estis la unua komunumo en Kalifornio, se temas pri havi nomon ne de hispana aŭ indiana origino. La loĝantoj devenis el la tuta mondo, ja alvenis amaso de oroserĉantoj. Baldaŭe iu inventis specialan traktoron, el kio oni evoluis tankon. Oni konstruis kanalon navigeblan, eĉ la mararmeo havis tie gravan bazon de militŝipoj.
Ekonomio
Historie Stockton estas agrikultura komunumo. Baldaŭe ankaŭ telekomunikadaj kaj diversaj industrioj trovis lokojn en la urbego.
Trafiko
Stockton havas lokan flughavenon. Aŭtoŝoseoj kaj trajnoj kuras al Fresno, Sacramento, Concord (Kalifornio) kaj San Francisko. La urbego havas havenon (120 km).
Klimato
Stockton situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 9-24 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 34 °C (la rekordo estas 46 °C), la malvarmo kulminas en decembro ofte kun 3 °C (la rekordo estas −9 °C). Jare pluvas po 356 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter julio-aŭgusto ne pluvas. Malofte neĝas kaj frostas.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Ŝizuoka (urbo), Japanio
- Ŝablono:Flagikono Iloilourbo, Filipinoj
- Ŝablono:Flagikono Empalme, Meksiko
- Ŝablono:Flagikono Foŝan, Ĉinio
- Ŝablono:Flagikono Parma, Italio
- Ŝablono:Flagikono Battambang, Kamboĝo
- Ŝablono:Flagikono Asaba (Niĝerio), Niĝerio
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio