Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj
La sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de suda Barato. Ĝi kovras la sudan parton de Okcidentaj Ghatoj kaj Nilgiri-Montetoj je altitudoj inter 250 kaj 1 000 metroj en la subŝtatoj de Keralao, Karnatako kaj Tamilnado. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sudokcident-ghataj humidaj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko".
Priskribo
La ekoregiono kovras areon de 23 800 kvadratajn kilometrojn. Ĝi ampleksas la sudajn montetoĉenojn de Okcidentaj Ghatoj, inkluzive Agastjamalajon kaj Anamalajon, kaj la orientajn partojn de Nilgiri-Montetoj kaj Palani-Montetoj. La arbaroj de Ŭajanado en norda Keralao indikas transiron al Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj en la nordo. Okcidente la ekoregiono de la malabar-marbordaj humidaj arbaroj troviĝas en la marborda strio inter la perimetro kiu altas 250-metrojn kaj la Malabara Marbordo. Oriente, la ekoregiono transiras al ekoregiono de sud-dekkan-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj en la pli seka pluvombro de Okcidentaj Ghatoj. Ĝi ĉirkaŭas la ekoregionon de la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, kiu troviĝas super altitudo de 1000 metroj.
Vidu ankaŭ
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Malabaro
- Nilgiria Biosfera Rezervejo
Eksteraj ligiloj
- angle Ekoregiono IM0150 : Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj (WWF)
- angle Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu South Western Ghats moist deciduous forests
- angle Okcidentaj Ghatoj (WWF)
- angle Tutmondaj 200; numero 20 : Sudokcident-ghataj humidaj arbaroj (WWF)
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko (Naturprotekto Internacie)