Sulfurflava emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulfurflava emberizo
Sulfurflava emberizo
Sulfurflava emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. sulphurata
Emberiza sulphurata
(Temminck & Schlegel, 1848)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emberiza sulphurata MHNT

La Sulfurflava emberizoJapana sulfurflava emberizo (Emberiza sulphurata) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi estas 14 cm longa kaj havas konusforman, grizan bekon (pli helan en suba makzelo), rozecbrunajn piedojn kaj brunajn okulojn. La masklo estas grizverdaj supre kun nigra strieco en dorso. La subaj partoj estas flavverdaj (pli brilaj en gorĝo kaj ventro) kun strieco en flankoj; tiu ĝenerala koloro nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. Ĝi havas nigrajn bridojn, mallarĝan nigran mentonon, palan okulringon kaj blankajn eksterajn vostoplumojn. Estas du flugilstrioj, formataj de palaj pintoj de mezaj kaj grandaj flugilkovriloj. La ino estas simila al masklo sed pli pala sen nigro en brido aŭ mentono. La specio havas trilecan kanton kaj mildan alvokon 'cip'.

La reprodukta sezono daŭras el meza majo al komenco de julio. La nesto estas konstruata malalte en arbusto kaj la ino demetas 3 al 5 ovojn.

La Sulfurflava emberizo reproduktiĝas nur en Japanio kie ĝi estas nekomuna. Ĝi troviĝas ĉefe en la plej granda insulo Honshū sed povas reproduktiĝi ankaŭ en Kyūshū kaj eble reproduktiĝis en Hokkaidō pasintece. Ili loĝas en arbaroj inter 600 kaj 1500 metroj super marnivelo, ĉefe en centraj kaj nordaj partoj de Honshū. Kelkaj birdoj vintrumas en pli varmaj regionoj de Japanio sed plej parto migras pli suden. Ĝi estis vidata el Filipinoj, Tajvano, kaj sudorienta Ĉinio tiusezone sed ĝi estas malabunda ie ajn pli. Ili loĝas en arbaroj, arbustaroj, herbejoj kaj farmoj dum vintro. Malgrandaj nombroj pasas al Koreio en printempa kaj aŭtuna migrado.

La totala populacio de la Sulfurflava emberizo estas malgranda kaj malpliiĝas kaj la specio estis klasita kiel Vundebla fare de la IUCN. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, uzado de pesticidoj kaj kaptado por kaĝobirda komerco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2007) Species factsheet: Emberiza sulphurata Arkivigite je 2010-07-06 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 20/6/2007
  • Brazil, Mark A. (1991) The Birds of Japan, Christopher Helm, London
  • Kennedey, Robert S.; Gonzales, Pedro C,; Dickinson, Edward C.; Miranda, Hector C. & Fisher, Timothy H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford
  • Lee, Woo-Shin, Koo, Tae-Hoe & Park, Jin-Young (2000) A Field Guide to the Birds of Korea, LG Evergreen Foundation, Seoul
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]