Suluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Sulu(o) en la Filipinoj. Aparte de tio ekzistas artikolo pri Hikaru Sulu, rolo en la fikcia universo Star Trek.

Suluo (skribita Sulu en la filipina lingvo) estas insula provinco en la Aŭtonoma Regiono de Islama Mindanao en la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Jolo.

Suluo
Suluo

Ĝi estas arkipelago formita de insuletoj koralaj, etendiĝanta dum 300 kilometroj en la Sulavesa Maro. La surfaco de la provinco estas ĉ. 1600 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝantaro ĉ. 850.000 en 2007.

Popolanaro

La ĉefa popolo de la insularo estas la tausugoj, el kiu parto estas islamana, kaj alia kristana. Inter ili troviĝis la unuaj muzulmanoj de la Filipinoj. La tradicia strukturo estas la sultanejo. La sultano estas la ĉefa aŭtoritato, elektita de konsilantaro.

Ekonomio

La agrikulturo kaj la fiŝkaptado estas la ĉefaj ekonomiaj fontoj de riĉeco. Ekzistas ankaŭ industrio de perloj.

Lingvoj

La sulua lingvo estas la ĉefa de la provinco.

Historio

De 1450 ĝis 1917 la provinco estis la centro de la Sultanejo de Suluo (arabe: سلطنة سولو; malaje/indonezie: Kesultanan Sulu).

Eksteraj ligiloj