Taggeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
taggeko aŭ felsumo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Lepidosauria
Subordo: Sauropsida
Familio: Gekoj Gekkonidae
Subfamilio: Gekkota
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La taggekojfelsumoj (Phelsuma) estas genro de malgrandaj lacertuloj el la familio de la gekoj (Geckonidae). Ĝia plej vaste disvastigita specio estas la palma taggeko (Phelsuma dubia). Male al la plimulto de la aliaj gekoj, la felsumoj estas escepte de Phelsuma guentheri tagaktivaj, aliaj tagaktivaj gekoj apartenas al la genroj Lygodactylus, Sphaerodactylus, Quedenfeldtia kaj Gonatodes. Phelsuma estas la sola geko-genro kiu estas apud la genro Uroplatus komplete indikita en la apendico 2 de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio (escepto: Phelsuma guentheri ĝi estas menciita an apendico 1).

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La koloro de la taggeko estas simpla verdo kun koloraj makuloj ĝis verda-blua kovraĵo. La longeco estas de ĉ. 85 mm ĝis pli ol 300 mm. La plej multaj specioj longas apenaŭ 200 mm. Ili havas rondajn pupilojn kaj neniun palpebron. La origine ekzistantaj supraj palpebroj kunkreskis dum la evolucio kaj fariĝis travidebla membrano.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Taggekoj ĉefe vivas sur kelkaj insuloj de la Hinda oceano. La ĉefa vivejo estas Madagaskaro. De ĉi- tie ili disvastiĝis al aliaj insuloj de la Hinda oceano kiel la Komoroj, Sejŝeloj, Andamanoj, Maskarenoj kaj sue la sudorientafrika kontinento. Sur multaj insuloj vivas endemiaj specioj. Ekzemploj estas sur la insulo Majoto la endemiaj specioj Phelsuma pasteuri kaj Phelsuma nigristriata, kiuj ne vivas sur la aliaj insuloj de la Komoroj.

De homoj enkondukitaj populacioj ekzistas en Florido kaj Havajo.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Felsumoj nutras sin de diversaj insektoj aŭ aliaj senvertebruloj. Ili ankaŭ manĝas nektaron, polenojn kaj verŝajne ankaŭ maturajn fruktojn ekzemple bananoj.

Specioj kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Verŝajne la unuaj priskriboj de la felsumoj estis de François Leguat (1708). Li raportis pri malhelkolora hodiaŭ ne plu vivanta specio sur la insulo Rodrigues, kiu temas pri la intertempe formortinta specio Phelsuma gigas. La genro Phelsuma estas laŭ tiu nomo unuafoje uzata en 1825 fare de la brita zoologo John Edward Gray. Li nomis tiun genron laŭ la nederlanda kuracisto Murk van Phelsum. Ĝis hodiaŭ ĉirkaŭ 70 specioj estas priskribitaj. Du specioj de felsumoj, (Phelsuma gigas kaj Phelsuma edwardnewtoni) estas formortintaj. Tiu formorto verŝajne estis kaŭzata pro la detruado de ĝiaj biotopoj kaj pro invadaj dombestoj. Nuntempe etas agnoskitaj 51 specioj. En la teptilia darumbenko estas P. parva kaj P. dorsivittata, la du specioj kiuj ĝis 2010 estis restarigitaj,[1]:[2]

Phelsuma borbonica
Phelsuma dubia
Phelsuma laticauda enn Kona, Havajo
Phelsuma lineata
Phelsuma quadriocellata
Phelsuma standingi
Phelsuma v-nigra v-nigra

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Oliver Drewes: Kompaktwissen Taggeckos. Die Gattung Phelsuma. Porträts der beliebtesten Arten. VIVARIA Verlag, Meckenheim 2006, ISBN 3-9810412-1-6.
  • Hans-Peter Berghof: Taggeckos. Die Gattung Phelsuma. Pflege und Vermehrung. Natur-und-Tier-Verlag, Münster 2005, ISBN 3-937285-45-8.
  • Heiko Werning, Thomas Wilms (Red.): Taggeckos (= Draco. Jg. 3, Nr. 11, ISSN 1439-8168), Natur-und-Tier-Verlag, Münster 2002.
  • Gerhard Hallmann, Jens Krüger, Gerd Trautmann: Faszinierende Taggeckos. Die Gattung Phelsuma. Natur-und-Tier-Verlag Schmidt, Münster 1997, ISBN 3-931587-10-X.
  • Friedrich-Wilhelm Henkel, Wolfgang Schmidt (Hrsg.): Amphibien und Reptilien Madagaskars, der Maskarenen, Seychellen und Komoren. Ulmer, Stuttgart 1995, ISBN 3-8001-7323-9.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Sara Rocha, Herbert Rösler, Philip-Sebastian Gehring, Frank Glaw, David Posada, D. James Harris, Miguel Vences: Phylogenetic systematics of day geckos, genus Phelsuma, based on molecular and morphological data (Squamata: Gekkonidae). In: Zootaxa. 2429, 2010, S. 1–28, Digitalisat (PDF; 1,46 MB).
  2. ReptileDatabase|Phelsuma|dato=24ª novembro 2014
  3. Frank Glaw, Philip-Sebastian Gehring, Jörn Köhler, Michael Franzen, Miguel Vences: A new dwarf species of day gecko, genus Phelsuma, from the Ankarana pinnacle karst in northern Madagascar. In: Salamandra. Band 46, Nr. 2, 2010, ISSN 0036-3375, S. 83–92.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]