Talal (Jordanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Talal de Jordanio)
Talal
Persona informo
طلال بن عبد الله
Naskiĝo 26-an de februaro 1909 (1909-02-26)
en Mekko
Morto 7-an de julio 1972 (1972-07-07) (63-jaraĝa)
en Istanbulo
Tombo Raghadan Palace vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco Otomana ImperioEmirlando TransjordanioJordanio vd
Alma mater Royal Military College, Sandhurst vd
Familio
Dinastio Haŝemidoj vd
Patro Abdullah la 1-a de Jordanio vd
Patrino Musbah bint Nasser vd
Gefratoj Naif bin Abdullah vd
Edz(in)o Zein al-Sharaf Talal vd
Infanoj Husejn de Jordanio • Prince Muhammad bin Talal of Jordan • Prince El Hassan bin Talal of Jordan • Basma bint Talal vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Talal bin Abdullah (arabe تلال بن عبد الله; la 26-an de februaro 1909 - la 7-an de julio 1972) estis reĝo de Jordanio de la 20-an de julio 1951 ĝis li estis devigita abdiki pro mensaj kialoj la 11-an de aŭgusto 1952.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Talal estis naskita en Mekko en 1909 kiel la majoratulo de Abdullah la 1-a kaj Mosbah bint Nasser. Infanaĝe li suferis de koleraj eksplodoj, malofte parolis kaj emis izoli sin. En 1929 li studentiĝis ĉe la Reĝa Militakademio en Sandhurst, Britio.[2] En 1934, li geedziĝis kun Zain A-Sharif filino de Jamil. Lia patro kredis ke li ne estis kvalifikita por heredi sian lokon kaj preferis sian pli junan fraton Naif aŭ la filon de Talal, Hussein, kiel sian posteulon. Talal oficiale tenis la titolon de kronprinco.

En 1951, Talal suferis de nerva kolapso kaj de ĝenerala malforto. Post ekzamenado de tri kuracistoj, kiuj rekomendis kuracadon en sanatorio, lia patro sendis lin al Anglio. Post la atenco kaj murdo de lia patro en Jerusalemo la 20-an de julio 1951,[3] Talal estis ekster Jordanio kaj volis reveni kaj transpreni la regadon, sed li renkontis la opozicion de la ĉefministro de Jordanio. Post esti ekzamenita fare de liaj kuracistoj kaj trovita esti "en kontentiga fizika kaj mensa kondiĉo" li estis permesita reveni al Jordanio.[4] Talal estis ĵurkonfirmita kiel Reĝo de Jordanio la 6-an de septembro 1951.

Dum lia mallonga regado, li respondecis pri kreado de la liberala konstitucio de la Regno, laŭ kiu la registaro, kaj ĉiu ministro propre, estas respondecaj al la parlamento. La konstitucio estis ratifita la 1-an de januaro 1952.[5] Reĝo Talal ankaŭ helpis plibonigi la streĉitajn rilatojn inter Jordanio kaj Egiptio kaj Saud-Arabio.

En majo 1952, sekvante la rekomendon de liaj kuracistoj, Talal iris al subita ferio en Francio, sed li timis puĉon fare de sia frato Naif. La 4-an de junio, la jordania registaro forigis Talal el la trono dum ĝi deklaris lin freneza kaj suferanta de skizofrenio. Lia 17-jaraĝa filo Hussein sukcedis lin kaj Talal estis hospitaligita en sanatorio en Turkio.[6]

Talal mortis en Istanbulo en 1972 kaj estis entombigita en la Reĝa Maŭzoleo en Amano.[7] Li postlasis tri filojn kaj filinon.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Corboz, Elvire. (2015) Guardians of Shi'ism: Sacred Authority and Transnational Family Networks (angle). Edinburgh University Press. ISBN 978-0-7486-9144-9.
  2. Jordan remembers King Talal, The Jordan Times online, la 7an de julio 2015.
  3. Elliot House, Karen, "The Art of Middle East Survival", 6 September 2008.
  4. Schizophrenia - TIME (5-a de september 2007). Arkivita el la originalo je 5-a de septembro 2007. Arkivigite je 2013-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Jordan remembers King Talal (6 July 2014).
  6. "Ex‐King Talal of Jordan Dies; Abdicated in '52 in Favor of Son", The New York Times, 9 July 1972, paĝo 51.
  7. 45th Anniversary of King Talal Abdullah's death.
  8. The Hashemite Royal Family. The Office of King Hussein. Arkivita el la originalo je 6-a de aprilo 2019. Alirita 4-a de septembro 2010.

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]