Tekvondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tekvondo

Tekvondo (koree 태권도 aŭ 跆拳道; latinige taegwondo) estas Korea nacia sporto kaj unu el la plej popularaj luktosportoj en la mondo. En la korea lingvo, Tae (跆) signifas "piedbati", Gwon (拳) signifas "bati per la mano", kaj Do (道) signifas "vojo aŭ arto". Do tekvondo estas "la arto de la mano kaj piedo".

Tekvondo estas populara tra la tuta mondo kaj ĝi estas Olimpia sporto.

Historio

Antaŭ plimalpli 2 miljaroj, Koreio havis Tri Antikvajn Regnojn; Kogurjo, Silla kaj Baekje. Plimalpli en 60 a.k, la Kogurjanoj konstatis ke la lukta stilo uzita por defendi Silla efektive funkciis, tial decidis krei pli bonan kaj pli efektivan luktsporton. Ili plibonigis la tiamajn antikvajn teĥnikojn kaj kreis Tekvondon, tiel oni konkeris kaj Silla kaj Baekje kaj unuigis Koreion.

Lerteco

Nuntempe, la plejofta maniero por indiki nivelon de lerteco estas per koloraj zonoj. Ĉia strio havas sian signifon, sed la populareco de Tekvondo kaj sia disvastigado rezultis je malsimilaj koloroj tra la mondo. Laŭ la Internacia Federacio de tekvondo (WTF, angle), la oficialaj koloraj zononoj uzataj en Tekvondo por indiki nivelon de lerteco estas:

  • blanka (blanka koloro montras la purecon de la komencanto)
  • blanka kun flava strio
  • flava (la komencanto ekricevis lumon por plibone vidi sian vojon)
  • flava kun verda strio
  • verda (tiel kiel planto, la lukttisto devas akiri bonajn radikojn por forte elteni la kreskadon)
  • verda kun blua strio
  • blua (la limon kiun havas la lukttisto estas la ĉielo)
  • blua kun ruĝa strio
  • ruĝa (luktisto atingas la sunon kaj ekkapablas rigardi la aferojn el supre, sekve plibone)
  • ruĝa kun nigra strio
  • nigra (luktisto havas la universon kiel limon, ekzistas ĝis la 10-a grado de nigra zono)

(Sed iuj lernejoj uzas aliajn variaĵojn aŭ aldonas aliajn kolorajn nivelojn.)