Telesto (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Telesto. |
Telesto | |
Natura satelito de Saturno (XIII) | |
astronomia simbolo
| |
satelito de Saturno • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno XIII |
Aliaj nomoj | S/1980 S 13 vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Telesto vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Bradford A. Smith, Harold J. Reitsema, Stephen M. Larson, John W. Fountain |
Dato de malkovro | 8-a de aprilo 1980[1] |
Loko de malkovro | Usono |
Unua superflugo | Cassini (11-a de oktobro 2005) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 294 619 km |
Discentreco | 0 |
Klinangulo | 1,19° |
Periodo | 1,888 tago |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 29 × 22 × 20 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
7,2 × 1015 kg 1 × 103 kg/m3 ~0,0033 m/s2 ~9 m/s |
Rotacia periodo | kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | 0 |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo | 0,994 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 18 |
Telesto estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi sekvas la saman orbiton kiel Tetiso.
Malkovris ĝin Bradford A. Smith, Harold J. Reitsema, Stephen M. Larson kaj John W. Fountain de la "Lunar and Planetary Laboratory" de la Universitato de Arizono. Ili maldaŭre nomis ĝin S/1980 S 13. Sekvantajn monatojn, oni faris de ĝi plurajn observojn kun nomoj S/1980 S 24[2], S/1980 S 33[3] kaj S/1981 S 1[4].
Orbito
En 1980, Seidelmann kaj al.[5] montris ke Telesto situas en la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Tetiso - Saturno, tie estas sur la sama orbito, kun antaŭiro de 60° (aŭ 1/6 da orbito). Tia punkto estas foje nomata "Troja punkto", pro tio, Telesto[6] estas dirata troja satelito de Tetiso.
Kalipso, alia "troja satelito" sekvas la saman orbiton kaj situas en la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Tetiso - Saturno.
Ecoj
Ĝia denso, 103 kg/m3, pensigas ke ĝi konsistas el akva glacio.
La superflugo fare de la kosmosondilo Cassini je la 11-a de oktobro 2005 montris surfacon surprize blankan kaj glatan, malriĉan je krateroj.
Nomo
La satelito ricevis sian nomon, aprobitan de IAU[7], laŭ tiu de Telesto, unu el la oceanidinoj, filinoj de Oceano kaj Tetiso.
Notoj kaj referencoj
- ↑ IAUC 3466: Prob. Occn BY 1978 P 1; Sats OF SATURN; STEPANYAN'S STAR (angle): malkovro
- ↑ IAUC 3484: Sats OF SATURN; SN IN MCG -3-34-61; SS 433 (angle)
- ↑ IAUC 3605: 1981 JD; NEPTUNE APPULSE; Sats OF SATURN (angle)
- ↑ IAUC 3593: Sats OF SATURN; PKS 0735+178 AND 3C 371 (angle)
- ↑ Saturn Satellite Observations and Orbits from the 1980 Ring Plane Crossing (Observoj de saturnaj satelitaj orbitoj je trapaso de la ringa ebeno en 1980) (angle)
- ↑ La lagranĵaj satelitoj de Saturno (el "Techno-Science.net") (france)
- ↑ IAUC 3872: GX 1+4; Sats OF JUPITER AND SATURN (angle)
Eksteraj ligiloj
greke La troja luno Telesto (el "View of the Solar System") (angle) greke La luno Telesto (el paĝaro de NASA) (angle) greke Telesto el "Cassini-misio ekvinoksa" (angle) greke Telesto, postkuranta Tetison "The Planetary Society" (angle) greke Telesto, el la paĝaro de Jean-Michel (france) greke La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") (france) greke Telesto, luneto de Saturno (el "Techno-Science.net") (france) greke Tetiso, telesto kaj Kalipso (el "Projekto Luno") (germane)
|