The endless river

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
The endless river
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 7-a de novembro de 2014
Daŭro 53'02
Ĝenro Progresiva roko
Firmao Parlophone, Columbia
Produktanto David Gilmour, Bob Ezrin; Youth, Phil Manzanera, Andy Jackson
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Is there anybody out there? The Wall live 1980-81
(2000)
Sekva muzikalbumo
v  d  r
Information icon.svg

The endless river estas la dek-sepa albumo de la rokgrupo Pink Floyd, publikigita la 7-an de novembro 2014. Ĝi estas sekvo da muzikaĵoj surbendigitaj dum la Division Bell-a tempo, intrumentaj kaj ambientaj, kun pli freŝaj aldonaj muzikaĵoj surbendigitaj en 2013 kaj 2014 en la Astoria, la barĝo de David Gilmour, kaj en Medina Studioj en Hove, en Anglio. Ĝi enhavas nur unu kantatan muzikaĵon, "Louder than words", kaj estas dediĉata al Richard Wright, la klavaristo de la grupo, mortinta en 2008.

Artaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Titolo[redakti | redakti fonton]

La titolo The endless river (eo: "La senfina rivero") estas eltirata el strofo de la kanto "High hopes" en la albumo The division bell[1].

Kovrilo[redakti | redakti fonton]

La kovrilo bildigas junan viron boatanta al suno sur nuba maro[2]. Post la mortiĝo de la malnova kunlaboranto de Pink Floyd Storm Thorgerson en 2013, Pink Floyd kunlaboris kun Aubrey Powell, kiu estis kunfondinta Hipgnosis kun Thorgerson en 1968. Powell malkovris 18-jaraĝan egiptian artiston Ahmed Emad Eldin kaj petis al li la permeson uzi la koncepton de lia artaĵo "Beyond the sky" por The endless reiver[3]. Eldin, kiu estis Pink Floyd-a fanatikulo, entuziasme akceptis[4]. Powell sentis ke la koncepto de Eldin havis "tujpretan Floyd-an resonancon" kaj priskribis ĝin "enigman kaj multmaniere interpreteblan"[5]. La fina kovrilo estas reverko de la artaĵo de Eldin fare de la londona fasonada firmao Stylorouge[6].

Muziko[redakti | redakti fonton]

The endless river konsistas el kvar muzikaj pecoj kiuj formas kontinuan fluon de plejparte ambienta kaj instrumenta muziko[7].David Gilmour diris al Mojo: "Senrimorse, ĉi tio estas por la generacio, kiu volas surmeti siajn aŭdilojn, kuŝi en pufo, aŭ en io ajn, kaj foriri per muzikaĵo dum longa tempo. Vi povus diri, ke ne estas por la iTunes-a, elŝutanta unuopajn kantojn, generacio"[8]. Nick Mason priskribis la albumon kiel tributon al Richard Wright: "Mi opinias, ke ĉi-tiu albumo estas bona maniero agnoski la multon, kion li faris kaj kiel lia ludado estis en la kerno de la Pink Floyd-a sono. Reaŭskultante la seancojn, tio vere komprenigis al mi kia nura muzikisto li estis."[9]
"Louder than words" estas la nura trako kun kantado. Polly Samson verkis la kantotekston post observado de la interagado de la grupo dum la provludoj por ilia 2005-a Live 8-renkontiĝo, ilia unua koncerto kun Roger Waters post pli ol 24 jaroj. Ŝi diris: "Tio, kio ŝokis min, estas ke ili neniam parolis ... Ne estas malamike, sed ili simple ne parolas. Kaj poste ili iras al scenejo kaj muzike tiu komunikado estas eksterordinara"[10].

Surbendigo[redakti | redakti fonton]

La komponaĵoj de The endless river estas eltiritaj de seancoj de la surbendigo de The division bell en 1994, kiuj estis kunigitaj de Andrew Jackson al longan pecon da ambient muziko titolata "The big spliff" ("La granda herbingo"). En 2012, David Gilmour kaj Nick Mason decidis uzi la neuzitajn muzikajn pecojn de The division bell por krei novan albumon.
David Gilmour: Ni aldonis novajn partojn, resurbendigis aliajn, kaj jungis al ili studiajn teknologiojn por krei 21-a-jarcentan Floydan albumon. Rick mortinta, havantaj la ŝancon refari tion, tio ŝajnis normala ke tiuj reverkitaj kaj relaboritaj komponaĵoj estu havigeblaj en nia albumaro"[11]

Posteco[redakti | redakti fonton]

Komerca sukceso[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Kantaro[redakti | redakti fonton]

Laborantaro[redakti | redakti fonton]

Pink Floyd[redakti | redakti fonton]

Aldonaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Teknika taĉmento[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pink Floyd: le batteur Nick Mason ne dit pas non à des retrouvailles arkivo Artikolo publikigita la 13-an de novembro 2014 sur le retejo Huffington Post Québec.
  2. "Pink Floyd unveil cover of new album Endless River - BBC News". BBC News. Arkivo 17-an de Novembro 2016.
  3. Lopez-Reyes, Ed (17-a de Novembro 2014). "Ahmed Emad Eldin interview: designer of The Endless River cover". Brain Damage - Pink Floyd News Resource. Matt Johns. Arkivo 22-a de Novembro 2014.
  4. CCN staff (24a de Septembro 2014). "Teenager designs the cover for Pink Floyd's new album, 'The Endless River'". CNN. Turner Broadcasting System (Time Warner Inc.). Arkivo de la 6-a de oktobro 2014.
  5. Varga, George (22 September 2014). "Pink Floyd: Hear preview of its new album". U-T San Diego. MLIM Holdings. Arkivo la 6-an de oktobro 2014.
  6. Khairat, Mohamed (23 September 2014). "Egyptian teenager designs Pink Floyd's new album cover". Egyptian Streets. ES Media Inc. Arkivola 25-an de Septembro 2014.
  7. NME staff (8 July 2014). "Pink Floyd reveal details of 'mainly ambient' new album". NME. IPC Media. Arkivo de la 24-a de Septembro 2014.
  8. "20 years on, Pink Floyd are top of the charts again: Band's latest release becomes most pre-ordered album ever on Amazon". Arkivo de la 4-a de Decembro 2016.
  9. Roberts, Randall (22 September 2014). "Pink Floyd offers release date, cover art for album 'The Endless River'". Los Angeles Times. Tribune Publishing. Arkivo de la 22-a de Septembro 2014.
  10. "Lyricist Polly Samson talks about David Gilmour's new solo album -- and the unchattiness of Pink Floyd". EW.com. 16 September 2015. Arkivo de la 9-a de Novembro 2017.
  11. Roberts, Randall (22 September 2014). "Pink Floyd offers release date, cover art for album 'The Endless River'". Los Angeles Times. Tribune Publishing. Archived from the original on 22 September 2014. Retrieved 22 September 2014.