Sovetsk (Kaliningrada provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tilžė)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sovetsk
Sovetsk / Tilsit / Tilžė
city of oblast significance • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 238750–238769
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 486  (2017) [+]
Loĝdenso 912 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 5′ N, 21° 53′ O (mapo)55.08083333333321.886388888889Koordinatoj: 55° 5′ N, 21° 53′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 44,4 km² (4 440 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Sovetsk / Tilsit / Tilžė (Kaliningrada provinco)
Sovetsk / Tilsit / Tilžė (Kaliningrada provinco)
DEC
Sovetsk / Tilsit / Tilžė
Sovetsk / Tilsit / Tilžė
Situo de Sovetsk / Tilsit / Tilžė
Sovetsk / Tilsit / Tilžė (Rusio)
Sovetsk / Tilsit / Tilžė (Rusio)
DEC
Sovetsk / Tilsit / Tilžė
Sovetsk / Tilsit / Tilžė
Situo de Sovetsk / Tilsit / Tilžė

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sovetsk [+]
vdr
Ponto en Sovetsk

Sovetsk (ruse cirile Советск, germane Tilsit, litove Tilžė) estas urbo en la Kaliningrada provinco en Rusio, borde de la rivero Nemunas (Неман), kiu konsistigas la limon al Litovio. Ene de la urba teritorio, la pli eta rivero Tilĵe (Тильже) enfluas la riveron Nemunas.

La urbo estis fondita dum la jaro 1288, kaj de tiam ĝis la jaro 1946 portis sian germanan nomon Tilsit. Ĉiam dum tiuj sep germanlingvaj jarcentoj ankaŭ signifa kvanto da litovoj loĝis en la urbo, kaj rigardis ĝin parto de la lingva regiono Eta Litovio. Aparte grava por la kulturo de Litovio la urbo iĝis post la jaro 1795, kiam Litovio ekestis okupata fare de la Rusia Imperio kaj pli post 1863, kiam en la okupata Litovio malpermesiĝis ĉiuj presaĵoj en la litova lingvo: multaj litovlingvaj presaĵoj tiam publikiĝis en la germanlingva urbo Tilsit kaj kontrabande transportiĝis de tie al Litovio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 27430.

La interurba telefona kodo estas 01161, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas -1 horo (en jaro 2005).

En la urbo estas fervoja stacio.

fromaĝo "Tilsiter"

En Tilsit dum la jaro 1807 estis subskribita paca traktato inter la Rusia Imperio, Francio kaj Prusio. Dum la jaro 1959 la urbo havis 31,9 mil loĝantojn, dum la jaro 2002 estis 43,2 mil.

La germana urbonomo interalie pluvivas per la fromaĝo "Tilsiter", kiu estas konata kaj nun produktata en tuta Germanlingvio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]