Tioacetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tioacetata acido
Tioacetata s-acido
Plata kemia strukturo de la Tioacetata acido
Tioacetata s-acido
Tridimensia strukturo de la Tioacetata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Etanotioata acido
  • Acetil-merkaptano
Kemia formulo
C2H3OSH
CAS-numero-kodo 507-09-5
ChemSpider kodo 10052
PubChem-kodo 10484
Merck Index 15,9473
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora ĝis flaveca koloro
kun akra malagrabla odoro.
Molmaso 76.11756 g·mol−1
Denseco 1.075 g cm−3
Fandpunkto −17 °C
Bolpunkto 97 °C
Refrakta indico  1,4648
Ekflama temperaturo 18 °C
Memsparka temperaturo forte hidrolizas ĉe alta temperaturo
Solvebleco Akvo:
  • 27 g/L (15 °C )
Mortiga dozo (LD50) 75 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R11 R22 R34 R43
Sekureco S9 S16 S26 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H302, H314, H317, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P272, P280, P301+310, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P330, P333+313, P363, P370+378, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tioacetata acido estas organosulfura komponaĵo, flaveca likvaĵo kun forte malagrabla odoro, ĝenerale uzata en organikaj sintezoj por enkonduko de la tiolaj grupoj en molekuloj. Saloj de la tioacetata acido uzatas por generado de tioacetataj esteroj.

Tioacetata acido uzatas en sintezoj de organikaj komponaĵoj, malmoliga agento por rezinoj, retigagentoj, metalurgio, pesticidoj, farmaciaĵoj kaj kiel larmigiloj. Tioloj estas pli fortaj acidoj ol alkoholoj kaj fenoloj. Tioloj kun hidrogena peroksido produktas sulfoksidojn[2] kaj sulfonojn.

Bonvolu ne konfuzi...
Tioacetata acido
Tioglikolata acido
CAS-numero 507-09-5
CAS-numero 68-11-1
Ambaŭ estas izomeroj kaj ambaŭ estas organikaj acidoj, sed la unua enhavas tiometanatan grupon ligitan al metila radikalo
kaj la dua prezentas metanatan kaj merkaptanan grupojn ambaŭ ligitajn al metilena grupo.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

  • August Kekulé sintezis la tioacetatan acidon per varma interagado de la acetata acido kun la fosfora kvinsulfido.[3]

10 CH3COOH + 2 P2S5 → 10 CH3COSH + 2 P2O5

  • Alternative, tioacetata acido povas esti preparata per traktado de la acetata anhidrido kaj la sulfida acido[3]:

C4H6O3 + H2S → C2H4OS + C2H4O2

  • Tioacetatan acidon estigas etil-tioacetato per agado sur etileno:

C2H2 + C2H4OS → C2H4OS + C2H4O2

  • Laŭ la metodo de Edward kaj Wong, hidratigo de la tioacetanilido estigas anilinon kaj tioacetata acido.[4]
Sintezo de Tioacetata acido ekde tioacetanilido.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PubChem
  2. Sulfoksido estas kemia komponaĵo enhanvanta iun sulfinilan (SO) funkcian grupon ligita al du karbonatomoj.
  3. 3,0 3,1 The Development of Modern Chemistry, Aaron J. Ihde
  4. Organic Chemistry, Part 1 of 3, Richard Daley