Umbrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Umbrujo)
Umbrio
itale Umbria

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: UMB
Ŝtato: Italio
Areo: 8 456 km²
Ĉefurbo: Perugia
Loĝantaro: 882 015 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 104 loĝ./km²
Provincoj: Perugia, Terni
Komunumoj: listo de 92 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 10
Prezidanto: Donatella Tesei (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Umbrio (itale Umbria [umbrja]) estas regiono de Italio.

Ĝi estas la sola el la italaj regionoj (en la centra kaj suda Italio), kiu havas nek marbordon nek eksterlandan limon, sed estas tute ĉirkaŭata de aliaj italaj regionoj, nome Toskanio (nord-okcidente), Markio (nord-oriente) kaj Latio (sude).

La nomo de la regiono devenas de la antikva popolo de la umbroj, kiuj 1000 jarojn antaŭ nia epoko regis ĝin kaj eĉ pli grandan teritorion, kiu atingis la Adriatikon.

La Festo de la Ceroj en Gubbio estas tiom grava eĉ je regiona nivelo ke ekde 1973 la "Tre Ceri" reprezentas la simbolon de la Regiono Umbrio kaj estis stiligitaj en la oficialaj blazono kaj en la flago.[1]

Fizika geografio[redakti | redakti fonton]

Surfaco de Umbrio per altimetraj zonoj

En la orienta parto de Umbrio estas pluraj montoj, apartenantaj al Apeninoj. La plej alta estas la monto Vettore (2476 m), ĉe la limo kun Markio.[2]

Cetere, Umbrio enhavas montetojn kaj valojn.

Umbrion trafluas la Tibero kaj unu el siaj gravaj alfluantoj, la Nera. Estas ankaŭ granda lago (la plej granda en centra kaj suda Italio), la lago Trasimeno.

Soci-ekonomia geografio[redakti | redakti fonton]

Asizo kaj la ĉirkaŭa kamparo vidita el la monto Subazjo

Umbrio konsistas nur el du provincoj; gravaj urboj estas ties ĉefurboj Peruĝo (Perugia) kaj Terni, krome Asizo kaj Orvieto.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Loĝas en Umbrio (2016) ĉirkaŭ 902000 homoj.

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj (je la fino de 2015).

1 Peruĝo Provinco Peruĝo 166 273 loĝ.
2 Terni Provinco Terni 111 501 loĝ.
3 Foligno Provinco Peruĝo 57 197 loĝ.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Umbroj alvenis en Umbrion kune kun aliaj italikaj etnoj ĉirkaŭ 1000-1200 jarojn a.K. La Etruskoj tamen pelis ilin sur la okcidentajn montojn; Peruĝo estis grava etruska urbo.

En la 3-a jarcento a.K. Umbrio falas sub la romian potencon.

Dum la Mezepoko en okcidenta Umbrio ekestis sendependa ŝtato, la Duklando de Spoleto (571-774), regata de lombardaj dukoj. Peruĝo kaj la orienta parto de Umbrio, laŭ la Tibero, estis sub la Bizanca imperio. En la 8-a jarcento la tuta regiono ekdependis de la Papa Ŝtato. La duklando en 1198 ĝi iĝis oficiale parto de tiu ŝtato; Peruĝo, Asizo kaj aliaj urboj iĝis liberaj komunumoj, kun lokaj regantoj. Peruĝo restis sendependa ĝis 1540.

En 1798 Napoleono kreis en la centra Italio respublikon nomatan "Roma Respubliko", kiu entenis ankaŭ Umbrion. Ĝi daŭris nur malpli ol du jaroj, danke al helpo el la napola Reĝlando de la du Sicilioj. Napoleono reprenis Romon en 1805 kaj ĝis 1814 Umbrio estis parto de la Napoleona Imperio.

En 1860 Umbrio iĝis parto de la ĵus naskiĝinta Itala reĝlando.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stemma gonfalone, Arkivigite je 2020-09-29 per la retarkivo Wayback Machine en consiglio.regione.umbria.it.
  2. Pli ĝuste la plej alta pinto de monto Vettore estas en Markio; en Umbrio ĝi atingas nur 2448 m (Cima del Redentore).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.