Unesko
Unesko (Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo, angle United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization) estas organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco, kaj kulturo.
Unesko fondiĝis la 16-an de novembro 1945. Ĝi havas centran oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo.
Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la 4-an de novembro 1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.
Unesko nun havas 188 membrajn ŝtatojn kaj 6 kunrilatajn ŝtatojn.
La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per instigi kunlaboradon inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesco aukaŭ kontribas al daŭrebla disvolviĝo kaj endanĝerigitaj lingvoj.
Ĝeneralaj Direktoroj
Elektoj por la renovigo de la posteno de Ĝenerala Direktoro okazis en Parizo el la 7a al la 23a de Septembro 2009. Ok kandidatoj konkurencis por la posteno, kaj 58 landoj[1] voĉdonis por ili. La Plenuma Konsilio kunvenis el la 7a al la 23a de Septembro, kaj voĉdonis komence de la 17a. Irina Bokova estis elektita nova Ĝenerala Direktoro.
La listo de Ĝeneralaj Direktoroj de UNESCO ekde ties establo en 1946 estas la jena:[2]
- Ŝablono:Flagikono Julian Huxley (1946–1948)
- Ŝablono:Flagikono Jaime Torres Bodet (1948–1952)
- Ŝablono:Flagikono John Wilkinson Taylor (provizore 1952–1953)
- Ŝablono:Flagikono Luther Evans (1953–1958)
- Ŝablono:Flagikono Vittorino Veronese (1958–1961)
- Ŝablono:Flagikono René Maheu (1961–1974; provizore 1961)
- Ŝablono:Flagikono Amadou-Mahtar M'Bow (1974–1987)
- Ŝablono:Flagikono Federico Mayor Zaragoza (1987–1999)
- Ŝablono:Flagikono Koïchiro Matsuura (1999–2009)
- Ŝablono:Flagikono Irina Bokova (2009– )
Ĝenerala Konferenco
Tiu estas la listo de sesioj de la Ĝenerala Konferenco de UNESCO okazintaj ekde 1946:[3]
- 1a sesio (Parizo, 1946) – direktorita de Léon Blum (Francio)
- 2a sesio (Meksikurbo, 1947) – direktorita de Manuel Gual Vidal (Meksiko)
- 3a sesio (Bejruto, 1948) – direktorita de Hamid Bey Frangie (Libano)
- 1a eksterordinara sesio (Parizo, 1948)
- 4a sesio (Parizo, 1949) – direktorita de Ronald Walker (Aŭstralio)
- 5a sesio (Florenco, 1950) – direktorita de Grafo Stefano Jacini (Italio)
- 6a sesio (Parizo, 1951) – direktorita de Howland Sargeant (Usono)
- 7a sesio (Parizo, 1952) – direktorita de Sarvepalli Radhakrishnan (Barato)
- 2a eksterordinara sesio (Parizo, 1953)
- 8a sesio (Montevideo, 1954) – direktorita de Justino Zavala Muñiz (Urugvajo)
- 9a sesio (Nov-Delhio, 1956) – direktorita de Maulana Abul Kalam Azad (Barato)
- 10a sesio (Parizo, 1958) – direktorita de Jean Berthoin (Francio)
- 11a sesio (Parizo, 1960) – direktorita de Akale-Work Abte-Wold (Etiopio)
- 12a sesio (Parizo, 1962) – direktorita de Paulo de Berrêdo Carneiro (Brazilo)
- 13a sesio (Parizo, 1964) – direktorita de Norair Sissakian (Sovetunio)
- 14a sesio (Parizo, 1966) – direktorita de Bedrettin Tuncel (Turkio)
- 15a sesio (Parizo, 1968) – direktorita de Willian Eteki-Mboumoua (Kameruno)
- 16a sesio (Parizo, 1970) – direktorita de Atilio Dell'Oro Maini (Argentino)
- 17a sesio (Parizo, 1972) – direktorita de Toru Haguiwara (Japanio)
- 3a eksterordinara sesio (Parizo, 1973)
- 18a sesio (Parizo, 1974) – direktorita de Magda Jóború (Hungario)
- 19a sesio (Nairobi, 1976) – direktorita de Taaita Toweett (Kenjo)
- 20a sesio (Parizo, 1978) – direktorita de Napoléon LeBlanc (Kanado)
- 21a sesio (Belgrado, 1980) – direktorita de Ivo Margan (Jugoslavio)
- 4a eksterordinara sesio (Paris, 1982)
- 22a sesio (Parizo, 1983) – direktorita de Saïd Tell (Jordanio)
- 23a sesio (Sofia, 1985) - direktorita de Nikolaï Todorov (Bulgario)
- 24a sesio (Parizo, 1987) – direktorita de Guillermo Putzeys Alvarez (Gvatemalo)
- 25a sesio (Parizo, 1989) – direktorita de Anwar Ibrahim (Malajzio)
- 26a sesio (Parizo, 1991) – direktorita de Bethwell Allan Ogot (Kenjo)
- 27a sesio (Parizo, 1993) – direktorita de Ahmed Saleh Sayyad (Jemeno)
- 28a sesio (Parizo, 1995) – direktorita de Torben Krogh (Danio)
- 29a sesio (Parizo, 1997) – direktorita de Eduardo Portella (Brazilo)
- 30a sesio (Parizo, 1999) – direktorita de Jaroslava Moserova (Ĉehio)
- 31a sesio (Parizo, 2001) – direktorita de Ahmad Jalali (Irano)
- 32a sesio (Parizo, 2003) – direktorita de Michael Omolewa (Niĝerio)
- 33a sesio (Parizo, 2005) – direktorita de Musa bin Jaafar bin Hassan (Omano)
- 34a sesio (Parizo, 2007) – direktorita de George N. Anastassopoulos (Grekio)
- 35a sesio (Parizo, 2009) – direktorita de Davidson Hepburn (Bahamoj)
- 36a sesio (Parizo, 2011) – direktorita de Katalin Bogyay (Hungario)
- 37a sesio (Parizo, 2013) - direktorita de Hao Ping (Ĉinio)
Esperanto
Universala Esperanto-Asocio estas la sola Esperanto-organizo en konsulta partnereco kun Unesko[4]. Parto de tiu kunlaboro rilatas al tradukado de dokumentoj al Esperanto por pli vasta diskonigo.
Rezolucioj
Unesko faris plurajn rezoluciojn rilate al Esperanto - interalie en 1954 en Montevideo kaj en 1985 en Sofio[5], ambaŭ laŭ klopodoj de UEA. La rezolucion de 1993 survojigis la Radikala Partio.
La signifon de la rezolucioj oni taksas malsame. István Ertl opinias, ke "se ni volus revui ĉiujn konkretajn atingojn kiujn ni povas danki al la rezolucioj de Montovideo kaj Sofio - de libroeldonoj ĝis konferencoj kaj subvencioj -, ni povus plenigi paĝojn."[6] Ankaŭ Kalle Kniivilä esprimas sin pozitive: "Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun." Tion komentas Sten Johansson per: "Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo!"[7]
Rezolucio de 1954 (Montevideo)
La rezolucio akceptita de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954, sekve de kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano Ivo Lapenna.
|
Rezolucio de 1985 (Sofio)
La rezolucio XI.4.4.218 akceptita en la 23-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 8-an de novembro 1985 okaze de la 36-a plena seanco[8].
|
Rezolucio de 1993 (malsukcesa nova provo)
27 C/DR.373 de 15.11.1993[9]
Ĉar la enhavo ne alportis ion novan kompare kun la du antaŭaj rezolucioj,tiu tria rezolucio ne atingis la tagordon de la Ĝenerala Konferenco.
|
Notoj kaj fontoj
- ↑ List of the voting countries ne ekzistanta ligiloj jam en Junio de 2012}}
- ↑ UNESCO, oficiala retejo: Directors-General
- ↑ UNESCO oficiala retejo: Previous Sessions of the General Conference
- ↑ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 445: UEA en konsulta partnereco kun Unesko.
- ↑ Tekstoj laŭ euroscola , kiu referencas al la jarlibro 1999 de UEA, p. 9-10. Ankaŭ en postaj jarlibroj, ekzemple 2005, p. 9-10.
- ↑ Eventoj 46 (kie cetere troveblas ankaŭ la akompana noto de la ĝenerala direktoro de Unesko, Mayor) kaj revuo Esperanto, dec. 1993
- ↑ Ambaŭ citaĵoj el Libera Folio, 2005-02-01.
- ↑ Versioj en la angla, franca, hispana kaj Esperanto sur lingvo.org. Unu el la kernaj frazoj tekstas originale: "Invites the Member States (...) to promote the introduction of a study programme on the language problem and Esperanto in their schools and higher educational institutions"
- ↑ Laŭ Eventoj 47. Kp. komenton en Eventoj 46 (mallongigo el "Esperanto", dec. 1993)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- La TTT-ejo de Unesko (angle, france, hispane, ruse, arabe, kaj ĉine)
- Monda heredaĵo
- ESPERANTO KAJ INTERNACIAJ ORGANIZAĴOJ Rezolucioj kaj proponoj, ĉefe ĉe Ligo de Nacioj, Unesko kaj UN.