Unua Kabineto Imre Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua Kabineto Imre Nagy
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 4-a de julio 1953 - 18-a de aprilo 1955
Antaŭulo Kabineto Rákosi
Sekvanto Kabineto Hegedüs
vdr

Unua Kabineto Imre Nagy (politikisto) [nadj] signifis teorie finon de la hungara stalinisma diktaturo, tamen paŝo post paŝo revenis la stalinistoj, kiuj restis ĝis la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1953 kaj 1955 preskaŭ 2 jarojn. La nova ministera konsilio konsistis nur el 19 ministroj.

Imre Nagy

Historio[redakti | redakti fonton]

Post morto de Stalino Sovetunio ŝanĝis iomete la politikon, ekzemple okazis paco kun Jugoslavio. En tio Hungario havis gravan taskon, tial Mátyás Rákosi estis invitita al Moskvo. Rákosi estis forte kritikita, eĉ li devis transdoni la ĉefministran pozicion al Imre Nagy. En la parlamento Nagy deklaris reformojn, ekzemple ĉesis la gulagoj, deportadoj. Ankaŭ prokrastiĝis investoj al la peza industrio, anstataŭe oni konstruis loĝdomojn. Dume la stalinistoj ne dormis, laŭ voĉdono de la parlamento Nagy devis transdoni sian pozicion al András Hegedüs.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]