Uzanto-Diskuto:UNiesert

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, UNiesert!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Se vi havas demandojn, rigardu:

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon "la perfekta ĝermo de artikolo".

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Helpalvoko por germana vikipedio[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 02:50, 21. Nov 2007 (UTC) Agrablan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 19:19, 6. Nov 2007 (UTC)

Centra Senegalo[redakti fonton]

kion vi celas per enŝtuto de la teksto de Le Sénégal central en vian subpaĝon /provejo ? Mi timas ke tio povus esti konsiderita kiel malrespekto de kopirajto. Arno Lagrange  22:56, 11. Mar 2008 (UTC)

estas nur provizora storado dum prilaboro de dezertoj, mi baldaŭ forviŝos ĝin. UNiesert 23:06, 11. Mar 2008 (UTC)

Dezertoj[redakti fonton]

Dankon por la bela ŝablono pri dezertoj. Petr Tomasovsky@diskkont 09:38, 23. Mar 2008 (UTC)

Dankon pro la laudo. Iom post iom mi "bluigos" la dezertojn. UNiesert 16:11, 25. Mar 2008 (UTC)

Kara Ursula,

ekde pli ol 12 jaroj mi vivas ekster Esperantujo, kaj ne plu havas aliron al movadaj gazetoj, renkontiĝoj kaj pliaj informfontoj, da kiuj antaŭe abundis mia vivo, kiam mi inter alie de 1988 ĝis 1994 estis oficeja gvidanto de GEA. Tial por mi nun estus malfacile per Guglo kolekti la informojn por plenigi la liston pri Germanaj Esperanto-Kongresoj en la koncerna paĝo. Ĉu vi ankoraŭ havas informojn pri la GEK-oj kaj povus kompletigi la liston? Flanke, kiom longe cetere vi oficis kiel oficeja gvidanto de GEA post mi, kaj kiam sekve GEA rezignis pri sia centro en Frajburgo?

Sincere, ThomasPusch 17:47, 5. Apr 2008 (UTC)

Tre eble kiam oni verkis PV ne ekzistis solidigita kokaino... La mondo ŝanĝas kaj la lingvo ankaŭ. Alie, en Vikipedio ni ne agnoskas la aŭtoritaton de PIV aŭ de PV, kiuj estas nur privataj entrepenoj. Roberto 11:11, 5. Aŭg 2008 (UTC)

Mi vidas, ke via nova artikolo multe samenhavas kun la jam ekzistinta Reliefo. Eble oni povas kunfandi ambaŭ eble prenante ĉion de Reliefo kaj enmetante ĝin en Reliefo (arto). Samtempe oni povas konverti la unuan en apartigilo, metante la ligilon al Reliefo (arto) kaj aliaj ebla reliefoj. Eble PIV povas helpi, eĉ se tiuj artikoloj ankoraŭ ne ekzistas. Ĉar vi ĵus faris la novan artikolon, vi povos fari ĝin; tiele mi nenion ŝanĝos kaj vi povos kontroli la procezon. Se ne, mi volonte povas fari ĝin. Diru.--kani 17:44, 17. Okt 2008 (UTC)

Laŭ via akcepto, mi malplenigi la artikolon Reliefo por konverti ĝin en apartigilo kaj enmetis tion en Reliefo (arto). Mi esperas, ke mi ne fuŝis tiun artikolon, sed ĉiukaze bonvolu iomete trarigardi kaj ŝanĝu kion vi konsideros taŭge. Krome mi enmetis la ligon en kelkaj alilingvaj versioj por ke roboto faru reston.--kani 11:17, 18. Okt 2008 (UTC)

Vidindaĵoj[redakti fonton]

Saluton kara Ursula, tre bela via artikolo pri vidindaĵoj. Mi jam forigis du ruĝajn ligilojn kaj enmetis la bazajn informojn pri la tablomonto kaj la Salto Angel.--Esperantst 04:55, 31. Okt 2008 (UTC)

Saluton. Mi estas Kani kaj mi timas, ke mi fuŝis nevolonte ion de viaj planoj. Do, mi klarigos. Mi klopodis alidirekti piedirado al marŝado kiu jam ekzistis. Tamen ŝajne mi faris alidirektilon ekde piediranto, pri kio mi ne atentis. Nun aperas en la Novaj paĝoj la artikolo Piediranto kiel mia verko, kvankam vere estas via verko. Mi entute ne volis rabi vian provizon ;-) Krome mi faris ligon por piedirado en via artikolo Piediranto (sub la enhavtabelo) kaj fakte aperis ruĝe. Mia ideo estas nur fari alidirektilon al marŝado, sed se vi planas fari diferencan artikolon, diru kaj jen la eko.--kani 20:30, 3. Nov 2008 (UTC)

Piediranto kaj piedirado
Saluton, Kani!
Dankon pro via noto! (Do, minimume UNU persono legas vikipedion! ;-)
Miaj planoj: mi volas verki pri promenadologio, pro tio bezonas paĝon "promenado" (verkita) kaj tio bezonas paĝon "piedirado" - kaj NE marŝado.
Piediranto (verkita) - bone - pli celas la rolon en trafiko kaj ne tute povas anstataŭi paĝon "piedirado", kiu laŭ mi enhavu superrigardon pri diversaj celoj kaj manieroj de irado per piedoj, ankaŭ ligilojn al irado de bestoj (pri ĉevaloj estas mirinadaj filmetoj !!!)
Ajnakaze ne zorgu pri la aŭtoreco de iu paĝo "mia"! Mia celo estas havi ampleksan kaj sufiĉe profundan vikipedion, laŭ mia kompreno ĝi estas KOMUNA havaĵo kaj mi kontentas pri la gloro esti kontribuanto al tiu komuna celo.
UNiesert 11:00, 4. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono:Navigado kun bildo[redakti fonton]

Saluton, UNiesert. Mi proponas, ke la ŝablono {{Navigado kun bildo}} en {{Nav administrado Pakistano}} estu anstataŭigata per iu ŝablono listigata en {{Navigilaro}}. (Mi mem preferus la ŝablonon {{Kaŝskatolo}}, sed vi ja povas elekti alian.) Tiam ni povos malgrandigi la nombron de bazaj ŝablonoj por navigiloj. Krome ĉiuj listigataj ŝablonoj havas parametron por bildo, sed ĝi ĉie estas nedeviga. Ĉe {{Navigado kun bildo}} bildo ĉiam devas esti difinata kaj krome ĝi nur unufoje estas uzata por krei devenan ŝablonon. Kore --Tlustulimu 18:30, 25. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Rene, jes vi pravas, estas bone forigi nebezonatajn ŝablonojn kaj duoblaĵojn. Fakte mi ne vere spertas pri ŝablonoj, do ege ĝojus, se vi ordigos tiun aferon. Ĉu vi faros? Dankon, kore Ursula. --UNiesert 20:48, 25. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Ursula. Mi ĵus ŝanĝis la bazan ŝablonon. Nun mi iom atendos, ĝis kiam la vikia kaŝmemoro akceptis la ŝanĝon kaj tiam mi povos forigi la ŝablonon, ĉu bone? Kore --Tlustulimu 11:03, 27. Nov 2008 (UTC)
Perfekte, dankon!!! UNiesert 13:23, 27. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Ursula. Mi ĵus forigis la ne plu uzatan, bazan ŝablonon por navigiloj. Do bonvolu ne miri, ke la supra ligilo ruĝiĝis. Kore --Tlustulimu 09:46, 7. Dec 2008 (UTC)

Bonvenon revizianto[redakti fonton]


Saluton. Iom ŝokas min la elekto de la titolo. Mi komprenas, ke temas pri traduko de black site, sed tiu vorto en Esperanto povas veki diversajn kaj eble tiklajn impresojn rilate al nigruloj ekzemple sed ne nur. Mi komprenas, ke ne temas pri "nigrulejo" sed la vorto tro similas. Ĉu vi povas demandi al aliulo pri tiu elekto aŭ eble ni povas meti tiun demandon en la ĝenerala diskutejo? Ĝis. --kani 00:26, 20. Feb 2009 (UTC)

Bona ideo, mi metis tien. Kore, UNiesert 12:28, 20. Feb 2009 (UTC)


Leĝo de Kirchhoff[redakti fonton]

Kara Ursula,
mi pretigas artikolon pri leĝo de Kirchhoff en mia uzantpaĝo. Bonvole vidu se estas bone. Mi ankaŭ desegnis bildon por aldoni - ĉu vi spertas pri alŝutado? Cetere mi vidis ke vi pretigas belegan artikolon pri Gustav Kirchhoff.
Amike Thomas-sk 22:28, 12. Jul 2009 (UTC)

Proksima ripozumregiono[redakti fonton]

Kara Ulla, mi ĝojas vidi vin en Vikipedio. Pri la artikolo "Proksima ripozumregiono" mi estas malkontenta. Oni ne simple povas traduki iun signifon de la germana al Esperanto, speciale se temas pri signifoj el la kampo "geografio" kaj "urboplanado". Kiu angla aŭ franca Esperantisto serĉus iun signifon, kiun ĝi tute ne konas? Tute ne necesas traduki iun ajn vorton el la germana al Esperanto. Fakte ja temas pri: ĉirkaŭurba pejzaĝo. Mi scias ke tiun diskuton mi ne devus trakti kun vi, sed mi ŝatus aŭdi vian opinion. Vikipediisto:Esperantst, Martin -- 03:16, 15. Sep 2009 (UTC)

Pri informkesto libro[redakti fonton]

La informkesto ne taŭgas, ĉar ĝi aŭtomate aldonas la kategoriojn "romano de XY" kaj "romano el la jaro XY". Temas pri terminaro, ne pri romano. Kiu povas ĝustigi tiun fuŝon? Antaŭdankon Helga Schneider 15:35, 29. Sep 2009 (UTC)

Mi ŝanĝis al "Libroj de XX" / "Libroj el la jaro XY". Ĉu bone? Amike UNiesert 00:10, 30. Sep 2009 (UTC)
Al mi plaĉas viaj ŝanĝoj. Tamen, ĉu faru ankaŭ "Libdroj de eldonejo XX", mi opinias, ke tio estas grave kaj utile. P.Fiŝo 05:06, 30. Sep 2009 (UTC)
Farita UNiesert 14:41, 30. Sep 2009 (UTC)
Kial en kategorio [1] ne aperis libro 20 humuraj versaĵoj (libro) kun via informokesto? P.Fiŝo 05:20, 30. Sep 2009 (UTC)
KAŬZO: la ŝablono ne digestas aŭtorojn enkrampigitaj - do ne uzu la ŝablonon kun "aŭtoro = Romano Grinŝpan" - SED KUN "aŭtoro = Romano Grinŝpan" (do SEN via enkrampigo, ĉar la programo en la ŝablono aŭtomate produktas la enkrampigon.
Krome, mi opinias, ke estus bone, se en la kesto aperus informo pri eldonlando kun kategoriio ekz "Libroj eldonitaj en lando XX" kaj speco de la libro: vortaro, beletro, poezio ktp. --P.Fiŝo 06:00, 30. Sep 2009 (UTC)
Unue oni pli apliku la ŝablonon! Ĝi aperas nur en kelkdeko da libroj, dum la granda plimulto ne uzas ĝin.
Dankon. P.Fiŝo 17:50, 30. Sep 2009 (UTC)
Provu ni pli uzi la ŝablonon P.Fiŝo 05:08, 1. Okt 2009 (UTC)
Saluton Ursula. Kvankam mi bonvenigas vian ŝablonon (kaj vian agadon sur tiu grava kampo), mi opinias, ke la ŝablono ne aŭtomate aldonu iujn ajn kategoriojn. Se mi volas scii, kiujn monografiojn iu aŭtoro verkis, mi rigardas en la artikolo pri tiu aŭtoro. Krome ni kreas multajn preskaŭ malplenajn kategoriojn (kaj ĝenajn ruĝajn ligilojn) por plej multaj aŭtoroj. Ĉu - por ekzemplo - la nova kategorio "libroj de Renato Corsetti" iam dum la venontaj jaroj pleniĝos? Tre malprobable. Corsetti ne skribis tiom da libroj, kiuj meritas propran artikolon. Kaj simile pri multaj aliaj aŭtoroj. Do la kategorio "libro de XY" plej ofte restas nur vana balasto. Same pri la eldonejoj. Se mi volas scii, kiuj libroj estis eldonitaj de Régulo Perez, mi rigardas en la artikolo "Stafeto". La kategorio "libro eldonita de XY" ne aldonas plian informon. Mi do bonvenigus, se vi forigus el la ŝablono la ordonojn, kiuj aŭtomate enmetas iujn kategoriojn. Sincere Helga Schneider 20:34, 30. Sep 2009 (UTC)
Saluton Helga, jes mi pensas, ke vi pravegas. Tamen, aŭtomata ordigo en kategorio:jaro ŝajnas al mi taŭga. Ĝenerale mi pensas, ke havus sencon, pli bone pripensi la ŝablonon - enmeti pli da detaloj (literatura ĝenro, originala lingvo, esperantigo, faklibro pri ...). Por inspiriĝi ni povus konsulti la ŝablonon pri filmoj, aparte la "nuda" tabelo el germana viki plaĉas al mi. - Sed mi ne estas sufiĉe sperta por novkonstrui aŭ profunde restrukturigi ian tian ŝablonon. UNiesert 00:30, 1. Okt 2009 (UTC)
Mi oponias, ke kategorio "Libroj de jaro XX" estas taŭga. Pri aliaj kategoriigoj necesas disputi en pli vasta rondo P.Fiŝo 05:08, 1. Okt 2009 (UTC)
Bona propono, konsentite, --UNiesert 12:52, 1. Okt 2009 (UTC)

Ried fan de Fryske Beweging[redakti fonton]

Hello, I want to ask you a Question. I am an volunteer from a organization what is called de Ried fan de Fryske Beweging (The Council of the Frisian movement) We are a organization who is trying to preserve the Frisian language and culture. Frisian is a minority language in the Netherlands. The question is would you translate this article about our organization in your language Ried fan de Fryske Beweging. A summary is also fantastic. I thank you in forward. (sorry for my bad English) Greetings from Fryslân. Jellefrl 16:28, 18. Okt 2009 (UTC)

Glosaroj[redakti fonton]

Saluton Ursula! Mi vidas ke vi enkategoriigis kelkajn listojn de reĝoj, papoj, sanktuloj, kiel Listo de svedaj reĝoj, al Kategorio:Glosaroj. Ĉu vi povus klarigi kial? Tiuj listoj ja apenaŭ estas iuj glosaroj en iu ajn signifo de la vorto kiun mi konas. Eble vi povas enmeti klarigojn en la paĝo "glosaro" kion laŭ vi signifas tiu vorto? Ankaŭ la enkategoriigo de diversaj terminaroj al Kategorio:Verkoj pri glosaro ŝajnas al mi iom nekomprenebla. Amike, Moldur 19:37, 30. Okt 2009 (UTC)

Saluton Moldur, jes mi povas klarigi: kompreneble en strikta senco tio absolute ne estas glosaro. Sed kio estas glosaro esence, se ne helpilo por trovi la trafan vorton (kaj en mia interpreto ankaŭ la trafan nomon, ĉar en kelkaj kazoj - ekzemple Karolo la granda - la naciaj nomoj tiom varias, ke "simpla esperantigo" ne eblas.
En mia pli vasta kompreno de glosaro, mi taksas ĝin esenca tradukhelpilo. Tial mi enkategorigis kiel glosarojn tiujn listojn, kiuj enhavas esperantigitajn nomojn - sed ne simplajn listojn (esperantistoj de xx-lando, lagoj, akvofaloj de yy, kiuj simple transprenas la nomojn en sia nacia formo. Eĉ se la listoj mem ne havas iun klarigon pri la listigitaj terminoj, sed nur estas
Sed kompreneble eblus malfermi novan kategorion Kategorio:Regantnomoj kiel subkategorion de Kategorio:glosaroj. Do, laŭ mi estas sencohava, disponigi al vikipediistoj kategorion, kie ili facile trovas kunmetitaj listojn, kiuj subtenas ilin en laboro por specifaj fakoj. Amike, UNiesert 00:07, 31. Okt 2009 (UTC)
Ĉu eble vi celas la kategorion Kategorio:Listoj de regantoj laŭ nomo? Moldur 08:01, 31. Okt 2009 (UTC)
Ne vere. Por esti rapida helpilo tio ne sufiĉas. (Krome ĝi estas tre malkompleta, kaj iu - eble roboto - devus postĉasi la mankantajn nomojn.) — Mi verkis koncizan enkondukon por kategorio Kategorio:glosaroj por skizi, kio (laŭ mi) enmetendas kaj kio ne. UNiesert 10:14, 31. Okt 2009 (UTC)

ŝablono pri Meksikaj subŝtatoj[redakti fonton]

Ursula, mi tre dankas pro la kreo de la ŝablono. Mi havas malmultajn komentojn:

  • Mi ĝojus se vi povus aranĝi ankaŭ ke antaŭ la lando aperas la flageto.
  • La parto: plej multnombraj nacioj forfalu. Ĝi ne utilas ĉar fakte en la hispana temas pri la nomo de la loĝantoj.
  • Eble vi povus enmeti la parton "Komunumoj": 81 (en la kazo de Guerrero)
  • Alto super la marnivelo estu: plej alta monto aŭ plej alta punkto.
  • Estus bele se ankaŭ povus aperi la ISO 3166-2

Amike, Martin --Esperantst 04:43, 3. Nov 2009 (UTC)

  • Saluton, bedaŭrinde mi ne sukcesis. Mi provis enmeti la ŝablonon al la paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Baja_California sed la plej multaj informoj kaj speciale la mapoj tute ne aperas. Ĉu vi havas ideon kial kaj ĉu vi eble povus fini vian verkon ĉe unu meksika provinco (do inkluzive de ĉiuj informoj). Amike, --Esperantst 01:44, 13. Nov 2009 (UTC)

pamut= hungara vorto "kotona" Mi korektas. Narvalo 10:37, 13. Nov 2009 (UTC)

  • Dankon pro la ŝanĝoj kaj la helpo. Mi pensas ke nun tute bone funkcias kaj iom post iom mi povas enmeti la ŝablonojn al la koncernaj paĝoj. Vi havis alian ideon, nome meti sub la koncernajn informojn iun ŝablonon kiu ligas al la aliaj paĝoj pri meksikaj subŝtatoj. La saman aferon oni teorie ankaŭ povus fari por ĉiuj subŝtatoj, nome oni povus meti sube ŝablonon kiu montras la ligojn al ĉiuj komunumoj de la subŝtato. Mi vidis ke iu Dr. Blofeld faris tion ekzemple en la angla vikipedio por la meksika subŝtato Hidalgo kaj ĉiu artikolo nun havas pli ol 5000 bitokojn, kvankam ĝi vere enhavas tre malmulte da informa teksto: http://en.wikipedia.org/wiki/Acatl%C3%A1n,_Hidalgo. --Esperantst 05:57, 15. Nov 2009 (UTC)

Testejoj kaj kategorioj[redakti fonton]

Saluton,

ĉu vi konscias, ke via testejo Vikipediisto:UNiesert/sablo aperas en 14 kategorioj? Ial vikipedio metas ankaŭ vikipediistajn paĝojn en kategoriojn, kaj vian testejon ĝi konsideras simple la vikipediista paĝo de iu uzulo nomiĝanta "UNiesert/sablo". La oblikva stango ne havas specialan signifon tiurilate.

Miaopinie estus bone, se vikipedio ne metus vikipediistajn paĝojn en kategoriojn. Sed dum ĝi faras tion, ni eble rezignu pri la uzo de kategorioj en niaj vikipediistaj paĝoj. Ĉu ne?

Umbert' 16:40, 14. Nov 2009 (UTC)

Mi konsciis pri tio, kvankam mi ne intencas ĝin. La simpla rimedo de komento (<! -- ...) ne kontentige funkcias ĉar ĉiu --> finigas la komenton kaj mi abunde uzas komentojn. Do en protekstoj mi ekde nun fuŝos la kategoriojn per intenca spaceto ene de la vorto kate gorio. Ĉu bone? UNiesert 11:24, 15. Nov 2009 (UTC)
Bona ideo! Pretere, mi ne intencis kritiki, sed nur informi; mi ne estis certa, ĉu vi konscias pri la afero. Kiel ajn, estus pli bone, se Vikipedio aŭtomate zorgus pri la problemo. – Umbert' 17:43, 15. Nov 2009 (UTC)
Jes, vi pravas. Se Viki aŭtomate NE registrus la kategoriojn en Vikipediistaj subpaĝoj, mi povus trankvile prepari novajn kontribuojn (eĉ plurajn samtempe), sen fari tiun gimnastikon por preventi aŭtomatan registon de kategorioj por ne jam pretaj estontaj paĝoj. UNiesert 19:37, 15. Nov 2009 (UTC)

Ŝablono:Vivtempo[redakti fonton]

Saluton Ursula, la supre menciita ŝablono ŝajnas al mi utila, sed laŭ mi ne estas necesa skribi en ĝi la familian nomon en majuskloj. Tio povas kaŭzi problemojn en la alfabeta ordigo, kiam en la listo estas ankaŭ homoj sen familiaj nomoj, ekzemple islandanoj. Mi do proponas enmeti en la ŝablonon "Kirf, Sebastian" anstataŭ "KIRF, Sebastian". -- Amike, Robert Weemeyer 12:19, 18. Nov 2009 (UTC)

Saluton Robert, dankon pro via komento. Intertempe mi eksperimentis pri la ŝablono kaj eltrovis, ke jes ja gravas la majuskligo de la familia nomo. Do, se kelkaj redaktoroj aplikas la majuskligon kaj aliaj ne, ni havos kaoson, ĉar la minuskloj estas ĉiam enordigitaj post la majuskloj. Eble helpus la substitua ŝablono subst=subst: (kiu laŭ priskribo devus transformi la nomon en korekte ordigeblan formon), sed mi ne komprenis kiel ĝuste uzi ĝin. Ĉu vi? UNiesert 12:42, 18. Nov 2009 (UTC)

Vi pravas, ekestas problemoj, se foje oni majuskligas en la ŝablono kaj foje ne. Ĝuste tial mi proponas neniam majuskligi, ĉar tiam ne okazas la problemo. (Kompreneble ankaŭ en la artikoloj, kiuj ne enhavas la ŝablonon, la nomo devas estis minuskla, ekzemple [[Kategorio:Germana esperantisto|Kirf, Sebastian]] kaj ne [[Kategorio:Germana esperantisto:KIRF, Sebastian]]. -- Robert Weemeyer 07:46, 19. Nov 2009 (UTC)

Bone, mi cedas. Estonte mi uzos minusklojn. Sed hieraŭ mi permane enmetis la ŝablonon vivtempo por ĉiuj germanaj esperantistoj K-nomaj kun majuskligitaj familiaj nomoj. Eble iu verkas roboton, tiujn ŝanĝojn refari minuskle?! -- UNiesert 09:18, 19. Nov 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[2] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:33, 24. Dec 2009 (UTC)

Legitaj paĝoj[redakti fonton]

Bonvolu ne aldoni ligilojn al neekzistantaj legitaj variantoj de paĝoj. Interalie, ĉu estos ankaŭ maŝinlegitaj paĝoj? Zuazua 16:50, 9. Jan 2010 (UTC)

Kara Ursula,

pluraj fotoj alŝutitaj de vi (ekzemple dosiero:Unterkirnach, Esperanto, inauguro.jpg) estas sen licenco. Plej simple estas se vi mem, la alŝutantino, aldonas la licencan indikon, ekzemple {{GFDL}}. Mi petus vin fari tion, ĉar estus domaĝe se iam estonte vikimedia roboto forĵetus la dosierojn sen ajna senkopirajtiga licenco (se vi volas teni la kopirajton, eblas doni la indikojn {{Justa uzo}}{{Informkesto justa uzo |Priskribo = ...}}) sed tio pli komplikas kaj limigas la fotouzon. Ĉu vi zorgos pri tio? Cetere: mia supre metita peto pri Germanaj Esperanto-Kongresoj daŭre validas - ĉu vi notis ĝin?

Sincere, ThomasPusch 14:26, 11. Jun 2010 (UTC)


Ŝablono pri meksikaj provincoj[redakti fonton]

Kara Ursula, mi rimarkis ke en la lasta tempo okazis iu problemo kun la ŝablono. Ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Baja_California ekzemple aperas iuj strangaj informoj ĉe la blazono. Ĉu vi havas ideon kial?

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min![redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

kara Ursula, mi trovis vin en la listo de kulturaj heredaĵoj de Unesko. Gratulon! Sed eble estas eraro. Ŝajnas, ke en via ŝablono troviĝas mencio de "regiono laŭ Unesko" kaj kauzis tion. --Hans 13:00, 11. Nov 2010 (UTC)


Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:02, 30 Dec. 2013 (UTC)

Libera permesilo por fotoj de vi[redakti fonton]

Vi iam alŝutis la dosierojn Dosiero:Unterkirnach, Esperanto, inauguro.jpg kaj Dosiero:BadSäckingen, Esperantostr, inauguro.jpg sed tiam ne provizis informojn pri la permesilo. Oni nun uzas ilin laŭ justuza permesilo, sed estus pli bone se vi povus aldoni veran liberan permesilon. Ĉu vi ŝatus fari tion, por ke aliaj homoj ankaŭ povu libere uzi ĉi tiujn fotojn? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:34, 3 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Eta korekteto en via provejo[redakti fonton]

Saluton UNiesert mi aldonis la simboleton : ĉe via proveno por ke via artikolo ne aperu en tiuj kategorioj. Provejoj de uzantoj ne devus ligi al veraj kategorioj sed se vi konsideras ke mi eraras bonvolu frigi mian redakton aŭ skribu al mi! Mi feliĉus kunlabori aŭ eĉ plibonigi artikolojn :) JabieroKubo (diskuto) 02:35, 13 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Uzo de bildo "Blanke - vojo al faka literaturo.jpg"[redakti fonton]

Volonte mi uzus la bildon en alilingvaj vikipedioj, sed ekzemple en la germana mi ne povis aldoni ĝin, ĉar ne trovebla. Ĉu nur alŝutata por la Esperanto-versio de Vikipedio?--Alifono (diskuto) 13:23, 19 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi metis rekte tradukon el aŭtomata tradukilo, sen ligi al aliaj lingvoj, sen aldoni la referencojn en ĝusta maniero, sen ligi al ekzistintaj artikoloj, sen respekti spacojn, sen korekti lingvajn erarojn ktp. Bonvolu ne laborigi aliulojn.--kani (diskuto) 12:16, 4 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Jes, pardonon! Mi ne trovis suficxan tempon por fini tiun artikolon, nek por polurado nek por minimume deca burgxono/stumpo. Certe mi ne intencis laborigi aliulojn. UNiesert (diskuto) 00:13, 5 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Forigo
Saluton UNiesert, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jenaj paĝoj verkitaj de vi estu forigitaj: "Historio de Karaĉio" kaj "[[:ThomasPusch (diskuto) 00:00, 25 jan. 2023 (UTC)]]".[Respondi]
La komentoj pri la forigoj troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Saluton Ursula. Vi mem notis la kritikan ŝablonon "polurinda", post kiam vi ĉi tie metis aŭtomatan tradukaĵon. Sendube vi poste ne havis tempon vere poluri la tekston, nek iu alia kuraĝis pri tio. Kaj permana fintraduko de fuŝa aŭtomata tradukaĵo, almenaŭ se oni ne vidas la originan tekston, povas vere esti pli malfacila ol tute denove komenci tekston. Tial nun, kiam ekzistas promesplena volontulo kiu pretas fari denule novan tekston eventuale estas tute sence vere finforigi la malnovan tekston kaj ekfari novan. Tamen vi kompreneble invitiĝas partopreni la diskuton kaj ankaŭ invitiĝas ankoraŭ savi la paĝon - se vi emas kaj nun havas iom da tempo. Sincere ThomasPusch (diskuto) 00:07, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara Thomas, vi pravas, unu el la multaj "paĝoj de bona volo sed mankantaj fortoj" - des pli bone, se iu vere okupiĝas pri ĝi. Sukceson! Amike Ursula - / UNiesert (diskuto) 16:47, 28 jan. 2023 (UTC) /[Respondi]