Saltu al enhavo

Verda Nova Interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Deputito Alexandria Ocasio-Cortez paroladoj pri la Verda Nova Interkonsento en februaro 2019.

Verda Nova Interkonsento (jen angle, IFA: [ˈɡɹiːn ˈnuː ˈdiːl]) [noto 1], estas aro da rimedoj, en kiuj vivmediaj iniciatoj estas ekonomie stimulataj. Diversaj programoj estis proponitaj dum la ekonomia krizo en 2008 sub la nomo Green New Deal (mallonge GND). Ekde la 2010-aj jaroj, la anglalingva termino estis ĉefe uzata por iniciatoj kontraŭbatali la tutmondan plivarmiĝon.

Origine ĝi estis proponita kiel pako de usonaj leĝoj celantaj solvi la problemon de klimata ŝanĝo kaj ekonomia malegaleco. La nomo rilatas al la New Deal (en traduko "nova interkonsento"), serio de ekonomiaj kaj sociaj reformoj entreprenitaj de prezidanto Franklin D. Roosevelt dum la jaroj inter 1933 kaj 1936.[2]

Organizaĵoj kiel Sierraclub.org, Greenpeace kaj Friends of the Earth (Teramikoj Internacia) subtenas la proponon pri Verda Nova Interkonsento[3].

Pluraj gravaj tutmondaj ekonomioj kiel Barato, Ĉinio, Eŭropa Unio kaj Usono komencis implementi iujn politikojn celantajn la Novan Verdan Interkonsenton[4].

Iniciatoj

[redakti | redakti fonton]

Unuiĝintaj Nacioj

[redakti | redakti fonton]

La 22-an de oktobro 2008 la Naturmedia Programo de Unuiĝintaj Nacioj prezentis la Iniciaton pri Verda Ekonomio, ankaŭ nomatan Tutmonda Verda Nova Interkonsento (en anglalingva formo Global Green New DealGGND).

Eŭropa Unio

[redakti | redakti fonton]

La 11-an de decembro 2019, la Eŭropa Komisiono prezentis sian Eŭropan Verdan Interkonsenton kun la ĉefa celo atingi klimate neŭtralan ekonomion antaŭ 2050[5]. Ĝis 2030 la celo estas redukto de 50% en emisioj de karbona dioksido en ekonomio.

Ekologia civilizo (ĉine pinjine shengtai wenming) estis skribita en la konstitucion de Ĉinio kiel la ideologia kadro por la naturmediaj politikoj, leĝoj kaj edukado de la lando. Ĝi ankaŭ estas pli kaj pli prezentata ne nur kiel respondo al media degradiĝo en Ĉinio, sed kiel vizio por nia tutmonda estonteco[6]. Ĉina ŝtatprezidento Xi Jinping deklaris ke Ĉinio plialtigos sian klimatan ambicion strebante al karbona neŭtraleco ĝis 2060[7].

Jill Stein parolis pri la Verda Nova Interkonsento jam en 2012. La koncepto estas oficiale en platformo de la Verda Partio de Usono[8].

La GND estas ankaŭ subtenata de ne malmultaj usonaj politikistoj kiel Rashida Tlaib, Ilhan Omar, John Lewis, ĉiuj de la Demokratia Partio de Usono.

Usona prezidento Donald Trump (Republikana Partio de Usono) estas kontraŭ la ideo de Verda Nova Interkonsento[9]

  1. La eŭropa politika organizaĵo DiEM25 uzas la esperantlingvan variaĵon en sia retejo.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Niaj kampanjoj (esperante). Alirita 26-a de marto 2024.
  2. Jeremy Lovell (July 21, 2008) "Climate report calls for green 'New Deal'", Reuters.
  3. (en) Homan, Timothy R.,"Five things to know about Ocasio-Cortez's 'Green New Deal'", TheHill, la 24-an de novembro 2018. Arĥivita de la originalo, la 26-a de novembro 2018.
  4. (en) Andrew Chatzky, Envisioning a Green New Deal: A Global Comparison, Council on Foreign Relations, la 16-an de januaro 2020.
  5. (plurlingve) Ein europäischer Grüner Deal - Iĝi la unua klimatneŭtrala kontinento, Eŭropa Komisiono (en en germanlingva variaĵo).
  6. (en) Ecological civilization: Interpreting the Chinese past, projecting the global future, Elsevier
  7. (en, zh) 中外对话 - China Dialogue, China’s new carbon neutrality pledge: What next? - 中国承诺“碳中和”对全球气候行动意味着什么, la 23-an de septembro 2020.
  8. (en) Green New Deal – Full Language, Verda Partio de Usono.
  9. (en) Trump, Donald (Februaro 2019). "US Presidential Twitter Feed". Twitter.com. Arĥivita de la originalo, la 9-an de februaro 2019.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]