Saltu al enhavo

Verdakrona eremomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdakrona eremomelo
Verdakrona eremomelo
Verdakrona eremomelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Eremomela
Specio: 'E. scotops'
Eremomela scotops
(Sundevall, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verdakrona eremomelo (Eremomela scotops) estas specio de la familio de Cistikoledoj (iam lokita en Silviedoj) kaj genro de Eremomeloj, kiu enhavas speciojn de Afriko kun grizaj supraj partoj kaj aliaj verdecaj aŭ flavecaj partoj kiel klaraj markoj, krom aliaj markoj, kiuj facile distingas ilin inter si kaj el aliaj cistikoledoj.

Ĝi estas specio griza supre kaj tre helgriza al blankeca sube, sed la plej karakteraj ecoj estas olivverdeca kapo kio nomigas la specion kaj tre flava brusto (sub blankeca mentono) kiu nuanciĝas al la preskaŭ blankeca ventro. La iriso estas tre helflava. En flugiloj krom olivverdeca nuanco estas iom da malhela striado. La kruroj estas ruĝecaj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio troviĝas en suda Afriko sude de la Golfo de Gvineo kaj ĉefe el suda duono de la Demokratia Respubliko Kongo, tra Angolo, norda Bocvano kaj Tanzanio al Sudafriko, sed ankaŭ iom en Burundo, Respubliko Kongo, Gabono, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj seka savano.

Verdakrona eremomelo preferas larĝfoliojn arbarojn, kiel Mjombo (Brachystegia), Burkeo (Burkea africana) kaj Zambia bajkiajo (Baikiaea plurijuga), foje en ĝardenoj en sudokcidenta Zimbabvo.

Ĝi preferas manĝi en grupoj en la arbara kanopeo, ĉu kun aliaj samspecianoj ĉu kun aliaj specioj. Ties dieto ne estas bone konata, sed ĝi manĝas malgrandajn insektojn.

Tiu specio estas de kooperativaj reproduktantoj, kie la reprodukta paro estas helpata de 1-5 helpantoj. Ĉiuj membroj partoprenas en la konstruado de la nesto, kiu estas malgranda taso farita el planta materialo de Miombo (Brachystegia), sekurita per araneretoj. La nestosezono estas en Zimbabvo el aŭgusto al februaro, kaj ĉefe el septembro al novembro. La ino demetas 2-5 ovojn, kiuj estas kovataj de ĉiuj el la grupomembroj.

Taksonomio kaj subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Eremomela scotops estis unuafoje priskrinita de Sundevall en 1850, per ekzemplero de Mohapoani, ĉe la Montoj Witfontein, en okcidento de la Norda Provinco de Sudafriko. Ĝi formas superspecion kun la samgenraj E. pusilla, E. canescens kaj E. gregalis.

Oni agnoskas krom la nomiga subspecio ĉefe almenaŭ aliajn tri subspeciojn nome congensis (Reichenow, 1905) – en sudorienta Gabono (Lekoni) suden al norda Angolo, orienten al sudokcidenta DRKongo (Kasai), pulchra (Bocage, 1878) – en Angolo, sudorienta kaj orienta DRKongo (Maniema kaj norda fino de la Lago Tanganiko suden al Katango), Zambio, okcidenta Malavio, nordorienta Namibio, kaj norda Bocvano kaj citriniceps (Reichenow, 1882) – sudokcidenta Ugando, okcidenta Kenjo, okcidenta Tanzanio, Ruando kaj Burundo. La raso congensis interreproduktiĝas kun pulchra en norda Angolo; birdoj el tiu regiono foje agnoskataj kiel raso angolensis. Proponitaj rasoj occipitalis (priskribita el R Pangani, en nordorienta Tanzanio) kaj chlorochlamys (el limo inter Zimbabvo kaj Mozambiko) sinonimas kun la nomiga.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]