Verdeca kamaroptero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdeca kamaroptero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Camaroptera
Specio: 'C. chloronota'
Camaroptera chloronota
(Reichenow, 1895)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verdeca kamaroptero (Camaroptera chloronota) estas malgranda birdo de la genro de Kamaropteroj kiu enhavas 3 aŭ 4 afrikajn speciojn de la familio de Cistikoledoj, kiuj kombinas en sia plumaro grizan ĝeneralan kolorn kun olivecajn dorsojn. Tiuj birdoj estas loĝantaj reproduktuloj en subsahara Afriko.

Kiel la samgenraj specioj, ankaŭ tiu estas helgriza sube kaj verdoliveca supre, de kio devenas la nomo de la specio kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie chloronota estas vorto kie la radiko el la antikva greka “ĥloro” aludas al la verda koloro.

Ĝi troviĝas en Benino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Kenjo, Liberio, Malio, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, montararbaroj kaj arbustaroj.

Oni agnoskis kvin subspeciojn, inter kiuj estas la jenaj: kelsalli, W. L. Sclater, 1927 – en okcidento de Golfo de Gvineo nome el Senegalio orienten al Ganao, la nomiga chloronota Reichenow, 1895 – en oriento kaj sude de Golfo de Gvineo nome el Togo orienten al Kameruno, Gabono kaj RKongo kaj granti Alexander, 1903 – en Bioko (iama Fernando Poo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]