Viktor Pöschl
Viktor Pöschl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1910 en Graz |
Morto | 1-an de februaro 1997 (87-jaraĝa) en Heidelberg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo universitata instruisto |
Viktor PÖSCHL (naskiĝinta la 28-an de januaro 1910 en Graz, mortinta la 1-an de februaro 1997 en Hajdelbergo) estis aŭstra-germana klasika filologo. Lia patro estis profesoro pri ĥemio; en 1946 li nuptis Tatjana Fischer.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post frekvento de la Karlo-Frederiko-gimnazio en Mannheim li studis inter 1928-33 je Hajdelbergo, Grenoble, Kembriĝo, Munkeno kaj Berlino klasikan fillologion kaj romanistikon, i.a. ĉe Ernst Robert Curtius, Werner Jaeger, Karl Meister, Eduard Norden, Otto Regenbogen kaj Karl Voßler. Doktoriĝo sukcesis en 1933 Hajdelberge ĉe Regenbogen. La provan kaj asesoran tempon li pasigis en Mannheim kaj ĉe Germana lernejo de Ateno. En 1939 li habilitiĝis kaj iĝis privata docento en Munkeno. Dum la Dua mondmilito li servis, interrompite de docentado en Prago, ĉe la Regna aviadoministerio. Post nova habilitiĝo en Graz en 1948 li vokitis en 1940 je orda profesoreco Hajdelbergojn. Tie li deĵoris ĝis emeritiĝo en 1976.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Lia plej grava verko Die Dichtkunst Virgils, Bild und Symbol in der Äneis (1950) direktis la vidon je la simbola karaktero kaj la lirika kvalito de poezio de la Aŭgusta epoko; Pöschl intence alprenis impulsojn de la pli moderna franca poezio kaj poezi-kritikado kaj de la Eneado-interpretado kaj -evoluigo inter germanaj verkistoj. Lia disertaĵo pri la cicerona De re publica kaj la habilitiĝ-temo pri Salustio iĝis fundamentaj verkoj por la germanlingvia latinistaro de inter la du mondmilitoj. Laŭ interpreto de li rekomendis Cicerono la plej bonan de ĉiuj konstitucioj, t.e. la monarkian, kiel provizoraĵon por savi ŝtaton kaj restarigi la ekvilibritan miksan konstitucion (teorie) iam funkciintan. La prisalustia verko ellaboras ties tipe malnovromian valorsistemon kaj la konkludojn kiujn Salustio tiris por takso de tiutempa politiko. La muzaj interpretoj de Pöschl (kiuj koncernis krom Vergilio ankaŭ Horacon) ne estis formala-estetika sed orientiĝanta pri praktika vio.
Ĉefe en vergilia esplorado Pöschl furoris internacie, kion kontinuigis Fritz-Heiner Mutschler, Christoff Neumeister, Ernst A. Schmidt kaj Antonie Wlosok
Honoroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- orda membreco ĉe la akademio de Hajdelbergo (1954) kaj de Union Académique Internationale (1962)
- koresponda membreco ĉe la akademio de Vieno (1976) kaj ĉe Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (1985)
- estro de la konferenco de germanaj akademioj (1976–78)
- germana meritkruco Bundesverdienstkreuz (1985, de unua klaso)
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Römischer Staat und griechisches Staatsdenken bei Cicero. Untersuchungen zu Ciceros Schrift De re publica (= Neue deutsche Forschungen. Bd. 104, ZDB-ID 401398-0 = Neue deutsche Forschungen. Abteilung Klassische Philologie. Bd. 5, ZDB-ID 401430-3). Junker & Dünnhaupt, Berlin 1936 (Mehrere unveränderte Nachdrucke; zugleich: Heidelberg, Universität, Dissertation, 1933).
- Grundwerte römischer Staatsgesinnung in den Geschichtswerken des Sallust. de Gruyter, Berlin 1940, (Unveränderter Nachdruck. ebenda 1967; zugleich: Heidelberg, Universität, Habilitations-Schrift, 1939).
- Die Dichtkunst Virgils. Bild und Symbol in der Äneis. Rohrer, Wiesbaden 1950; 3., überarbeitete und erweiterte Auflage: De Gruyter, Berlin u. a. 1977, ISBN 3-11-006885-0.
- Horaz und die Politik (= Sitzungsberichte der Heidelberger Akademie der Wissenschaften. Philosophisch-Historische Klasse. Jg. 1956, Abh. 4, ISSN 0933-6613). Winter, Heidelberg 1956, (2., verbesserte Auflage. ebenda 1963).
- Die Hirtendichtung Virgils. Winter, Heidelberg 1964.
- Horazische Lyrik. Interpretationen Winter, Heidelberg 1970, (2., erweiterte Auflage. (= Bibliothek der klassischen Altertumswissenschaften. 2. Reihe, NF Bd. 85). ebenda 1991, ISBN 3-533-04461-0).
- mit Albert Klinz: Zeitkritik bei Tacitus (= Heidelberger Texte. H. 6). Kerle, Heidelberg 1972.
- Die neuen Menanderpapyri und die Originalität des Plautus (= Sitzungsberichte der Heidelberger Akademie der Wissenschaften. Philosophisch-Historische Klasse. Jg. 1973, Abh. 4). Winter, Heidelberg 1973, ISBN 3-533-02293-5.
- Das Problem der Adelphen des Terenz (= Sitzungsberichte der Heidelberger Akademie der Wissenschaften. Philosophisch-Historische Klasse. Jg. 1975, Abh. 4). Winter, Heidelberg 1975, ISBN 3-533-02426-1.
- Kleine Schriften. Herausgegeben von Wolf-Lüder Liebermann. 3 Bände. Winter, Heidelberg
- Band 1: Kunst und Wirklichkeitserfahrung in der Dichtung. Abhandlungen und Aufsätze zur römischen Poesie (= Bibliothek der klassischen Altertumswissenschaften. 2. Reihe, NF Bd. 66). 1979, ISBN 3-533-02868-2;
- Band 2: Literatur und geschichtliche Wirklichkeit. Abhandlungen und Aufsätze zur römischen Prosa und klassischen Philologie (= Bibliothek der klassischen Altertumswissenschaften. 2. Reihe, NF Bd. 74). 1983, ISBN 3-533-03457-7;
- Band 3: Lebendige Vergangenheit. Abhandlungen und Aufsätze zur römischen Literatur und ihrem Weiterwirken (= Bibliothek der klassischen Altertumswissenschaften. 2. Reihe, NF Bd. 92). 1995, ISBN 3-8253-0281-4.
Sondokumento
[redakti | redakti fonton]- Römische Dichtung. Lateinisch gesprochen von Viktor Pöschl. Mit zweisprachiger Textbeigabe und Einführung. Artemis Verlag, Zürich u. a. 1959, (Schallplatte, 33/min, 30 cm); enthält: P. Vergilius Maro: Aeneis. Aus dem 6. Buch: Die Sibylle. Die Begegnung mit Dido. Aeneas und Anchises. Q. Horatius Flaccus: Sermonum I, 9. Die Schwätzersatire. P. Ovidius Naso: Metamorphosen. Apollo und Daphne. Pygmalion.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Viktor Pöschl en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Uwe Walter: Römische Ideale, ungebrochen. Der Philologe Viktor Pöschl Arkivigite je 2022-09-25 per la retarkivo Wayback Machine. FAZ.net, 28.1.2010
Fonto
[redakti | redakti fonton]Schmidt, Ernst A., "Pöschl, Viktor" ĉe: Neue Deutsche Biographie 20 (2001), p. 574 (tie ĉi interrete)