Viktoro Emanuelo la 3-a (Italio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoro-Emanuelo la 3-a reĝo de Italio

Viktoro Emanuelo la 3-a naskiĝis la 11-an de novembro 1869 en Napolo kaj mortis la 28-an de decembro 1947 en Aleksandrio en Egiptio. Li estis reĝo de Italio de 1900 ĝis la 9-a de majo 1946 kaj lia kompleta nomo en la itala lingvo estas Vittorio Emanuele III Ferdinando Maria Gennaro.

Li edziĝis en Romo je la 24-a de oktobro 1896 kun Heleno de Montenegro (1873-1952), kaj ili havis kvin gefilojn:

Li reĝiĝis la 29-an de julio 1900, kiam lia patro estis murdita. Li aktivigis la koloniigajn planojn de Italio kaj konkeris Libion. En la Unua mondmilito li nuligis la Triopan Aliancon kun Germanio kaj Aŭstrio-Hungario por akiri la aŭstriajn teritoriojn Triesto, Istrio, Trento kaj Bolzano.

Post la Marŝo al Romo de la faŝistoj en 1922 li petis de Benito Mussolini, ke li kreu registaron.

Post 1930 Italio pligrandigis sian koloniaron kaj konkeris Etiopion, kies efemera imperiestro li fariĝis de 1936 ĝis 1943.

Je la 10-a de junio 1940 Italio ekpartoprenis la Duan Mondmiliton aliance kun Germanio. Post malvenko en Grekio kaj Afriko la Granda Faŝista Konsilio je la 25-a de julio 1943 eksigis Mussolini. La reĝo igis aresti Mussolini-on, nomumis Pietro-n Badoglio kiel novan ŝtatestron kaj transprenis la ordonon pri la armeo. Post interkonsento pri armistico (fakte kapitulaco) kun la aliancanoj je la 3-a de oktobro 1943 Bardoglio kaj la reĝo devis foriri de Romo, kies regadon transprenis germanaj trupoj.

Ili regis dum kelkaj monatoj de Brindisi la sudan parton de Italio, dum Mussolini, liberigita de germanaj trupoj, regis la Socialan Respublikon Italan en la nordo. La interna milito inter tiuj du regionoj finiĝis je la 25-a de aprilo 1945.

Je la 9-a de majo 1946 Viktoro-Emanuelo abdikis favore al sia filo Umberto la 2-a. Tri semajnojn poste, la 2-an de junio, referendumo deklaris Italion respubliko kaj finis la monarkion. Viktoro-Emanuelo ekzile foriris al Egiptio.

Estas indikoj, ke Usono, kiu organizis la referendumon, ne prenis iujn riskojn pri ties rezulto, ĉar ĝi timis, ke plu ekzistanta monarkio subtenos faŝismajn tendencojn.

Viktoro Emanuelo la 3-a (Italio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

 

Flago de Italio 1861-1946
Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Umberto la 1-a1900 - 1947Umberto la 2-a
Antaŭe:Reĝo de ItalioPoste:
Umberto la 1-a1900 - 1947Umberto la 2-a