Zofia Kossak-Szczucka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zofia KOSSAK-SZCZUCKA (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1889 en Kośmin, Distrikto Puławski, mortis la 9-an de aprilo 1968 en Bielsko-Biała) – pola romanistino, partoprenantino de la rezistomovado Żegota.

Ŝi estis filino de Tadeusz Kossak (ĝemela frato de Wojciech Kossak) kaj Anna Kisielnicka. Infanecon kaj junecon pasigis en Lublinio kaj Volinio.

Dum la dua mondmilito restis en Varsovio, kie agadis konspire kaj bonfare. Ŝi gvidis organizaĵon Front Odrodzenia Polski (Fronto de Renaskiĝo de Pollando), sekreta katolika organizaĵo, kiu estis daŭrigo de la antaŭmilita Akcja Katolicka (Katolika Agado). Ankaŭ kunlaboris kun politik-armea subtera organizaĵo Unia (Unio).

Zofia Kossak kunredaktis la unuan subteran revuon "Polska Żyje" (Pollando Vivas). Aŭguste 1942 publikigis sian proteston kontraŭ holokaŭsto. Septembre 1942 kun Wanda Krahelska fondis Provizoran Komitaton por Helpo al Judoj, ŝanĝita baldaŭ al Rada Pomocy Żydom "Żegota" (Konsilantaro por Helpo al Judoj). Postmilite ŝi estis distingita per la medalo "Sprawiedliwy Wśród Narodów Świata" (Justuloj inter la popoloj). En 1943 estis arestita kaj malliberigita en germana koncentrejo Aŭŝvico - rememoroj pri tio priskribis en la libro Z otchłani (De abismo) - traslokigita al la varsovia Pawiak kaj mortkondamnita. Liberigita en 1944, danke al penado de subteraj regopovoj de la rezisto-movado, partoprenis la Ribelon de Varsovio. En la postmilitaj jaroj influis edukadon de juna Władysław Bartoszewski.

En 1945 estis direktita de la Pola Ruĝa Kruco al Londono. Inter pola enmigrantaro ŝi vivis 12 jarojn en Kornvalo mastrumante kun la edzo en bieno kaj daŭrigante sian verkistan laboron. Okcidente ŝia verkado ĝuis ĉiam pligrandiĝantan popularecon, ŝiaj libroj estis furorlibroj, kaj la romano "Bez oręża" (Sen armilo) troviĝis fronte de Book of the Month en Usono. Pli frue, en 1932 la verkistino estis distingita per literatura premio de silezia vojevodio. En 1935 mortis ŝia patro Tadeusz Kossak. En 1936 ŝi ricevis Oran Laŭron Akademian de Pola Akademio de Literaturo, la plej grava institucio de pola kulturo de intermilita periodo, kaj en 1937 estis distingita per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

En Pollando, en 1951 ĉiuj ŝiaj verkoj estis cenzuritaj kaj senprokraste forigataj de bibliotekoj. Post sia reveno al la patrujo en 1957 ŝi denove setliĝis en Górki Wielkie, distrikto Cieszyński.

Kreado

  • Beatum scelus (Beata kulpo), romano
  • Bez oręża – (Sen armilo) historia romano, 1937
  • Bursztyny (Sukcenoj), 1958
  • Chrześcijańskie posłannictwo Polski (Kristanisma mesaĝo de Pollando)
  • Kłopoty Kacperka góreckiego skrzata (Embarasoj de Kacperek, montarana koboldo) (Porinfana literaturo), 1924
  • Krzyżowcy - romano pri la unua krucmilito, 1935, 4 volumoj
  • Legnickie pole (Kampo de Legnica), 1930; germana traduko, 1931
  • Pątniczym szlakiem. Wrażenia z pielgrzymki (Pilgrima itinero. Impresoj pri pilgrimado), 1933
  • Pożoga. Wspomnienia z Wołynia 1917-1919 (Brulego. Rememoroj de Volinio 1917-1919) – biografia romano, 1922
  • Przymierze (Alianco) – biblia romano pri patriarko Abrahamo, 1952
  • Troja północy (Trojo de la nordo; kune kun Zygmunt Szatkowski) – historia romano pri slavoj transelbaj
  • W Polsce Podziemnej: wybrane pisma dotyczące lat 1939-1944 (En la Subtera Pollando: elektitaj artikoloj pri 1939-1944)

Aŭtora citaĵo

Kiu silentas pri la murdo, tiu fariĝas kunhelpanto de la murdisto. Kiu ne kondamnas, tiu konsentas – skribis Zofia Kossak-Szczucka reage al komenco de la granda ekstermiga agado en la Varsovia geto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj