Imperiestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imperiestro (itale imperatore, france empereur, angle emperor, portugale imperador) estas plej alta rango de monarĥo, kiu norme kompreneble estras imperion.

Historie, la unuaj estroj, kiuj uzis la titulon de 'imperiestro', estis la estroj de la Romia imperio, kvankam oni tradukas tiel ankaŭ la titolojn de multaj pli fruaj regnestroj. Ekde la imperiestro Diokleciano la Romia imperio povis havi du imperiestrojn. De Diokleciano ĝis Napoléon neniam havis plu ol du imperiestroj en la okcidenta signifo.

En pluraj eŭropaj lingvoj la vorto devenas de la latina vorto imperator ("generalo, kiu havas imperiumon"). Post la fino de la Romia respubliko, la Romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sian armean signifon kaj fariĝis titolo de politika potenco. Aliaj lingvoj uzas formojn el caesar.

Post la falo de Bizanca imperio, la estro de Osmanida imperio ofte estis nomata "imperiestro de Turkio, kvankam neĵuste. Ankaŭ oni tradukas per "imperiestro" titolojn kiaj estas la japanaj tennoo kaj mikado, kiuj dum epoko estis nur religiaj. Kiam hispanoj atingis Japanion en la 16-a jarcento, ili komence komprenis la imperiestron kiel japanan "papon" kaj la ŝogunon kiel la japanan "imperiestron". Oni tradukas per imperiestro ankaŭ tlatoani (la titolon de reganto de Aztekoj) kaj inkao.

Ankaŭ vortoj ne devenaj de “Caesar” aŭ “imperator”, sed kiuj estas la titoloj de kelkaj regantoj, estas tradukataj kiel “imperiestro”: “Huangdi” (regantoj de Ĉina Imperio), “Basileus” (regantoj de la Bizanca Imperio), “Ten-no” (Japanio), “Granda Mogolo” (Mogola Imperio – sed en tiu kazo oni ĝenerale konservas la esprimon aŭ vorton “Granda Mogolo / Grandmogolo”), “Negus Negesti” (kiu signifas “Reĝo de la reĝoj” en Etiopio).

Ekde la jaro 1804 "inflacio" de titolo okazis, ĉar ekde kiam Napoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti "imperiestro", ĉefe post akiri koloniojn. Estis kelkaj imperioj – t.e. fortaj nacioj kiuj superregis aliajn popolojn - kies regantoj ne havis la titolon “imperiestro”; ekzemple la titolo de la reganto de Unuiĝinta Reĝlando, kiu estigis la Britan Imperion, estis “Reĝo/Reĝino”; la sama okazis kun la granda portugala regno de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la kazo de la persa imperio, la regantoj estas nomataj aŭ konsiderataj “Grandaj Reĝoj”. Kurioze estas, ke de 1876 ĝis 1948 la britaj reĝoj kaj reĝinoj portis la titolon “Imperiestro/Imperiestrino de Hindio”.

Imperiestrino[redakti | redakti fonton]

La vorto imperiestrino havas du signifojn:

  • "ina imperiestro",
  • "edzino de imperiestro".

La plej multaj imperiestrinoj iam vivintaj estis "nur" edzinoj de imperiestroj. Inter la tre maloftaj veraj "inaj imperiestroj" estas ekzemple la japana Go-Sakuramachi, kaj la brita reĝino Viktoria kiel "imperiestrino de Hindio".

Historiaj imperiestroj[redakti | redakti fonton]

Historiaj regantoj, nomigitaj imperiestroj post Napoléon[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]