La malsuprasoraba lingvo (malsuprasorabe dolnoserbšćina, germ. Niedersorbisch, pol. dolnołużycki, ĉeĥ. dolní lužická srbština) estas okcidentslava lingvo, kiu estas parolata en Malsupra Luzacio, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Chóśebuz (germaneCottbus).
*ę > ě (sub akcento, ekz.: měso, rěd, pěś) resp. 'e (ekster akcento, ekz. śele)
'e > 'a (wjas, njamaš)
*tṛt > t'art (kjarcma, gjarnc)
o (post labialoj kaj velaroj, kiuj ne staras antaŭ labialoj resp. velaroj, ĉiam sub akcento, kelkfoje ankaŭ ekster akcento) > ó (en dialektoj malsame prononcata kiel e, y aŭ ó, ekz. *gora > góra [gera, gyra, góra].
La plej malnova granda lingva monumento de la malsuprasoraba lingvo estas manskriba traduko de la Nova Testamento fare de Mikławš Jakubica el la jaro 1548. La unua presita malsuprasoraba libro estas malsuprasorabaj kantaro kaj kateĥismo de Albin Moller el la jaro 1574. Pliaj gravaj lingvaj monumentoj estas "Enchirideon Vandalicum" de Handrij Tara (1610) kaj manskriba gramatiko de Jan Chojnan (1650).