Ĥvojnickij (distrikto)
distrikto de Ĥvojnaja | |||
ruse: Хвойнинский район | |||
distrikto de la Novgoroda provinco | |||
La preĝejo de sankta Johano la militisto, v. Migoloŝi, distrikto de Ĥvojnaja, 1812
| |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Administra centro | setlejo Ĥvojnaja | ||
Areo | 3 186,06 km² (318 606 ha) | ||
Loĝantaro | 13 734 (2020) | ||
Denseco | 4,31 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Tel. prefikso | +7 81667x-xx-xx | ||
OKATO | 49 245 000 000 | ||
La distrikto de Ĥvojnaja sur la mapo de la Novgoroda provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Khvoyninsky District | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | |||
La distrikto de Ĥvojnaja aŭ Ĥvojnickij distrikto (ruse Хвойнинский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Ĥvojnaja.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 13734 homoj.[2]
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto de Ĥvojnaja situas nord-oriente en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 3186,06 km².[3] Oriente ĝi najbaras kun la Vologda provinco, norde – kun la Leningrada provinco, okcidente – kun la distrikto de Lubitino, sude (de la okcidento oriente) – kun la distriktoj de Boroviĉi, de Moŝenskoje kaj de Pestovo.[1]
En la distrikto situas pli ol 150 lagoj kaj multo da malgrandaj riveroj, kiuj apartenas al la baseno de la Kaspia Maro. Arbaroj okupas ĉirkaŭ 65 procentojn de la distrikta areo, marĉoj – ĉirkaŭ 25 procentojn.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]En la aŭgusto de 1927 en la Leningrada provinco estis fondita la distrikto de Minci. La 20-an de septembro 1931 ĝia administra centro translokiĝis el la vilaĝo Minci en la fervojan stacion Ĥvojnaja, kaj la nomo de la distrikto respective ŝanĝiĝis. La 5-an de julio 1944 la Novgoroda provinco estis fondita, kaj la distrikto de Ĥvojnaja iĝis ĝia parto.[1]
Simboloj
[redakti | redakti fonton]La blazono de la distrikto de Ĥvojnaja estis oficiale aprobita la 15-an de majo 2012 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 7746. La blazono estas ora ŝildo, sur kiu malsupre estas verda tero kaj sur tiu kvin verdaj arboj: tri piceoj kaj du pinoj, alterne starantaj; kaj sub ili trans la tero ondumita blanka strio.[4][5]
La flago havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto kaj tre similas al la blazono, sed anstataŭ la tero havas malsupre verdan bendon kun la alto je 3/10 de tiu de la tuta flago.
La vorto "Ĥvojnaja" oni povas traduki el la rusa kiel "pinglarba", pro tio aperis la pinglarboj sur la blazono kaj sur la flago.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Район (La distrikto) (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Ĥvojnickij. Alirita 2021-02-25.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
- ↑ Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
- ↑ Решение Думы Хвойнинского муниципального округа от 18 ноября 2020 г. О гербе муниципального образования Хвойнинский муниципальный округ (ruse) (doc). www.heraldicum.ru. Alirita 2021-02-25.
- ↑ Хвойнинский муниципальный округ (ruse). www.heraldicum.ru. Alirita 2021-02-25.
|