Ŝolom Alejĥem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝolom Alejĥem

Ŝolom AlejĥemŜalom Alejĥem (jide שלום-עליכם, vera nomo Ŝolom Naĥumoviĉ Rabinoviĉ; naskiĝis je 1859 en Perejaslav-Ĥmelnickij, Rusia Imperio, mortis je 1916 en Novjorko, Usono) estis juda verkisto, dramaturgo kaj kleristo, unu el la fondintoj de la literaturo en la jida lingvo. Liaj verkoj estas popularaj tutmonde kaj tradukitaj en multajn lingvojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Siajn fruajn jarojn Ŝolom Alejĥem priskribis en nefinita aŭtobiografia romano Reen de la foiro (Funem yarid). Li naskiĝis la 2-an de marto 1859 el neriĉa ortodoksa juda familio en la urbeto Perejaslav (nune Perejaslav-Ĥmelnickij) apud Kievo. Kiam li aĝis 13, lia patrino mortis. En la aĝo de 15 jaroj li legis libron pri Robinsono Kruso kaj estis tiom inspirita ke li kreis propran, judan version de la libro kaj ekvolis mem iĝi verkisto. Ĝuste tiam li elektis la pseŭdonomon Ŝolom Alejĥem, kiu estas tradicia juda salutvorto (Pacon al vi).

En 1876 li finis la studojn en la lernejo kaj eklaboris kiel privata instruisto. Unu el liaj studentoj estis Golde Loeva, filino de riĉa juda entreprenisto. Li instruis ŝin dum tri jaroj kaj eventuale ili enamiĝis unu en la alia. Kvankam la patro de Golde ne volis ke ŝi edziniĝu al malriĉa instruisto, ili fuĝis kaj geedziĝis en 1883. Poste Ŝolom Alejĥem priskribis similan epizodon en sia romano Tevje la laktovendisto. La paro vivis kune ĝis la morto de Ŝolom Alejĥem kaj havis ses infanojn.


monumento de Ŝolem Alejĥem en Moskvo

Ekde 1883 Ŝolom Alejĥem venis al la konkludo ke la judoj devas havi propran literaturon en komuna lingvo. Kiel tiun lingvon li elektis la jidan, ĉar la hebrea estis tiutempe ne tre populara kaj konata plejparte inter klerularo, sed ne inter simplaj judoj. Ekde tiu tempo li verkis precipe en la jida, krom kelkajn malgrandajn eseojn kaj artikoletojn en la rusa kaj la hebrea. Post la morto de sia bopatro li ricevis grandan heredaĵon, kiun preskaŭ tute malŝparis por eldono de jidlingva literatura almanako Di Yidishe Folksbibliotek (די יידישע פֿאָלקסבאיבלאיאָטעק, La jida popola biblioteko) kaj al subteno de junaj jidaj verkistoj.

Kritikoj nomis Ŝolom Alejĥem "juda Mark Twain" pro la stila simileco kaj emo verki por infanoj. Poste Mark Twain agnoskis, ke por li estas honoro rigardi sin kiel "Usona Ŝolom Alejĥem".

Post 1891 Ŝolom Alejĥem loĝis en Odeso, sed post la pogromoj de 1905 li fuĝis eksterlanden. Tie li loĝis en Svisio, poste en Germanio. En 1914, pro la komenco de la Unua mondmilito kaj ĉar li estis civitano de Rusio, li estis elpelita el Germanio kaj veturis al Usono. La lastajn jarojn li loĝis en Novjorko, kie li mortis en 1916. Ŝolom Alejĥem estas enteregita en tombejo en Queens.

En 1964 aperis la novjorka muzikalo Fiddler on the roof (Violonisto sur la tegmento), bazita sur la libro Tevje la laktovendisto, kiu estas la unua komerce sukcesa anglalingva prezento pri la vivo de Orient-Eŭropaj judoj. En 1997 oni starigis monumenton por Ŝolom Alejĥem en Kievo kaj en 2001 ankaŭ en Moskvo. Krome, lian nomon havas kratero sur Merkuro.

La nune konata usona verkistino kaj pedagogino Bel Kaufman estas nepino de Ŝolom Alejĥem.

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

la novelo La Gimnazio en traduko de LLZ de 1909 estas klasikaĵo de la esperantlingva literaturo
  • Tevje la laktovendisto (טבֿיה דער מילכיקער), romano; 1894; tradukita en la angla kiel "Tevye and his daughters" (Tevje kaj liaj filinoj)
  • Disigitaj kaj pelitaj (צעזאײט און צעשפּראײט), dramo, tragikomedio; 1903;
  • La diluvo (דער מאַבל), romano;
  • La sanga ŝerco (דער בלאוטאיגער שפּאַס), romano;
  • Malfacilas esti jido (שװער צו זאײַן אַ ייִד), dramo; 1914;
  • Granda gajno (דאָס גאױסע געװאינס), dramo; 1915;
  • Vagantaj steloj (בלאָנדזנדע שטערן), romano;
  • Motl, filo de kantoro Pejdi (מוטל פּײסי דעם חַזָּנס); nefinita romano, publikita en 1916
  • Marienbad (מאַריענבאַד), nepublikita manuskripto trovita en 1917 de lia edzino, post la morto de Ŝolom Alejĥem.
  • Reen de la foiro (פֿונעם יאַריד), nefinita aŭtobiografio verkita inter 1912 kaj 1916.

Portretoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]