5-hiperkubo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
5-hiperkubo
Bildo
Grafeo de verticoj kaj lateroj
Speco Regula 5-hiperpluredro
Hiperkubo
Vertica figuro Kvinĉelo
Simbolo de Schläfli {4,3,3,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)4oImage:CDW_3b.pngoImage:CDW_3b.pngoImage:CDW_3b.pngo
Verticoj 32
Lateroj 80
Edroj 80 kvadratoj
Ĉeloj 40 kuboj
4-hiperĉeloj 10 4-hiperkuboj
Geometria simetria grupo B5, [3,3,3,4]
Propraĵoj konveksa
Duala 5-kruco-hiperpluredro
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

En geometrio, 5-hiperkubo estas regula 5-hiperpluredro, kvin-dimensia hiperkubo kun 32 verticoj, 80 lateroj, 80 kvadrataj edroj, 40 kubaj ĉeloj, kaj 10 4-hiperkubaj 4-hiperĉeloj.

Ĝi povas ankaŭ nomiĝi kiel regula 10-5-hiperpluredro, ĉar ĝi estas regula, 5-dimensia kaj konsistas el 10 facetoj.

Ĝi estas parto de malfinia hiperpluredra familio de hiperkuboj. La duala hiperpluredro de 5-hiperkubo estas 5-kruco-hiperpluredro, kiu estas ero de la alia malfinia hiperpluredra familio de kruco-hiperpluredroj.

Se apliki alternadan operacion al 5-hiperkubo, do forviŝi alternajn verticojn de la 5-hiperkubo, rezultiĝas uniforma hiperpluredro, e5 hiperpluredro, kiu estas ero de malfinia hiperpluredra familio de la duonverticaj hiperkuboj.

Enhavo

[redakti] Karteziaj koordinatoj

Karteziaj koordinatoj de verticoj de 5-hiperkubo centrita je la fonto kun latera longo 2 estas

(±1,±1,±1,±1,±1)

kaj la eno de ĝi konsistas el ĉiuj punktoj (x0, x1, x2, x3, x4) tiaj ke -1 < xi < 1.

[redakti] Bildoj

2d of 5d 3.svg
Dratoframa
(orta projekcio)
Penteract projected.png
Perspektiva projekcio 3D al 2D de rektlinia sfera projekcio 4D al 3D de figuro de Schlegel 5D al 4D.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  • H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8, p.296, Tabelo I (iii): Regulaj hiperpluredroj, tri regulaj hiperpluredroj en n dimensioj (n>=5)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Eric W. Weisstein, Hiperkubo en MathWorld.
Ekstera ligilo  George Olshevsky, Mezura hiperpluredro en Glossary for Hyperspace.
Ekstera ligilo  Multdimensia glosaro: hiperkubo de Garrett Jones
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj