Ada (Serbio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ada, ankaŭ hungare Ада serbe estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato. La nomo devenas el la turka, signifante insulo. Ankoraŭ 1 urbo kaj 3 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Ada situas en la mapo en la verda munucipo
Katolika preĝejo de Ada

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo Horgoŝ-Novi Sad.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. Fine de la mezepoko la turkoj okupis la tutan regionon. Ŝajnas, serboj fondis la vilaĝon Petrina en 1694, kiu nomiĝis Ostrova (slave = insulo) en 1702, Ada-Hatta en 1723. Ekde la 18-a j.c. la regiono apartenis al Habsburga Imperio. En 1703 la serboj, en 1760 la hungaroj fondis lernejon. Ada urbiĝis en 1836, serba agrikultura faklernejo fondiĝis en 1885, la fervojo atingis la urbon rn 1889. La urbo apartenis al Bács-Bodrog.

En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la regionon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungaroj okupis la urbon. Post 1944 la germanoj estis forpelitaj.

En 2002 loĝis en Ada 9 547 da loĝantoj (hungarojoj 7742, serbojoj 1106, jugoslavianoj 216, ciganoj 117 kaj ceteraj). La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo kaj industrio.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]