Aleksandra Placo de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la Aleksandra Placo, vidita de la televida turo de Berlino, 2002

La Aleksandra Placo estas centra loko kaj trafika nodo en Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La placo situas en la urboparto Berlin-Mitte en kvartalo ĝis la epoko de GDR nomita "Königsstadt" ("reĝa urbo"). La berlinanoj kutime nomas la placon mallonge simple Aleks. Sian nomon la placo havas honore al la caro Aleksandro la 1-a de Rusio. Inter la jaroj 1949 kaj 1990 la placo apartenis al Orienta Berlino, la ĉefurbo de la socialisma ŝtato GDR.

Situo[redakti | redakti fonton]

vidaĵo de la televida turo de Berlino al la Aleksandra Placo kun la novkonstruita Kaufhof-vendejego, 2006

La sekvaj stratoj komenciĝas stelforme ĉe la Aleksandra Placo:

  • Alexanderstraße/Brückenstraße/Heinrich-Heine-Straße
  • Dircksenstraße
  • Grunerstraße/Mühlendamm
  • Rathausstraße/Werderscher Markt/Französische Straße
  • Karl-Liebknecht-Straße/Unter den Linden
  • Memhard-/Münz-/Weinmeisterstraße/Rosenthaler Straße/Brunnenstraße
  • Rosa-Luxemburg-Straße/Schönhauser Allee
  • Karl-Liebknecht-Straße/Prenzlauer Allee
  • Otto-Braun-Straße/Greifswalder Straße
  • Karl-Marx-Allee/Frankfurter Allee (inter 1945 kaj 1954 Stalinallee)

Ekde trakonstruo dum la 1960-aj jaroj la tuta placo estas piedira zono kaj nur ekde la mezo de la 1990-aj jaroj denove kruciĝas de trama linio. Ĉiutage vizitas ĝin pli ol 360.000 homoj[1]. Laŭ studo temas plej la plej frekventata loko de Berlino, ankoraŭ antaŭ la eleganta bulvardo Kurfürstendamm[2] kaj konsideriĝas la kvara plej vizitata placo de Eŭropo [1].

Nur post la reunuiĝo de Germanio de la jaro 1990 denove tramoj haltas sur la placo, kaj ĉe la urbotrajna stacidomo Aleksandra Placo denove haltas regionaj trajnoj kaj metrooj de la linioj 2, 5 kaj 8.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ekesto (ĝis 1800)[redakti | redakti fonton]

Dum la 13-a jarcento proksime de la nuna placo staris hospitalo "Sankta Georgo". Laŭ ĝi baptiĝis la Georga Pordego en la urba remparo de Berlino. Antaŭ tiu pordego kolektiĝis la plej gravaj el la nordo venantaj ŝoseoj, ekzemple el Oderberg, Prenzlau kaj Bernau, sed ankaŭ la ŝoseoj el la grandaj Hansaj Urboj ĉe la Balta Maro. La Georga Pordego dum la 16-a jarcento estis la plej grava urbopordego, kaj la plej multaj varoj celitaj al la urbo venis tra ĝi.

Post la Tridekjara Milito la urba remparo estis plifortikigita. Inter la jaroj 1658 kaj 1683 ekestis ringa fortikaĵo ĉirkaŭ la tuta urbo, kaj iuj ĉirkaŭaj pordegoj estis fermitaj, tial ke la Georga Pordego ankoaŭ gajnis je signifo. Antaŭ la pordego ekestis placo, sur kiu ekestis bazaro unuavice por la vendo de (buĉotaj) porkoj kaj bovoj, sed ankaŭ por aliaj agrikulturaj produktoj.

Ĉirkaŭ tiu placo fine de la 17-a jarcento iom post iom ekestis antaŭurbo. Ekde la jaro 1701 la pordego havis la nomon "Reĝa Pordego", kaj la georga antaŭurbo tiam nomatis "Reĝa Urbo". Dum la jaro 1743 ekestis dogana muro, kiu inkluzivis ĉiujn ringoforme ĉirkaŭ la historia urbokerno ekestintajn antaŭurbojn. Tial la malnova pordego perdis sian signifon kaj fine dum la jaro 1746 estis malkonstruita. Fine de la 18-a jarcento la "Reĝa Urbo" havis sian bazan strukturon, kun ringoforme de la placo disirantaj stratoj. En la kvartalo dominis grandaj manufakturoj, ekzemple pri prilaboro de silko kaj lano, kaj krome armeaj instalaĵoj. Ekde la mezo de la 18-a jarcento sur la placo ĉiun junion okazis la germanie plej signifa bazaro pri lano.

Dum la jaro 1771 en la loko de la eksa Reĝa Pordego ekestis nova ŝtona ponto super la fortikaĵa kanalo. Ekestis pluraj fortikaj trietaĝaj domoj ĉirkaŭ la placo, inter alie gastejo, en kiu la poeto Heinrich von Kleist loĝis antaŭ sia morto kaj en kiu ankaŭ dum iom da tempo loĝis la klasicisma arkitekto Karl Friedrich Schinkel.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Per granda armea parado sur la placo dum oktobro 1805 akceptiĝis la caro Aleksandro la 1-a de Rusio. Tiuokaze la prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a ordonis la renomigon de la placo, kiu de tiam nomiĝis Aleksandra Placo. En la sudoriento de la placo ekestis granda teatrejo. La placo iĝis trafika nodopunkto, kaj dum la jaro 1847 ĉiun kvaronhoron ĉevale tiritaj busoj alternis inter la aleksandra kaj la same urbocentra potsdama placoj.

Dum la Revolucio de 1848 en Germanio ankaŭ sur la Aleksandra Placo okazis surstrataj bataloj, kaj revoluciuloj blokis la vojon en la urbon per barikadoj. Ankaŭ la verkisto Theodor Fontane, kiu laboris tutproksime en apoteko, partoprenis en la konstruo de la barikadoj.

Dum la 19-a jarcento la kvartalo plukreskis – komence de la jarcento praktike ĉie en la kvartalo ekzistis trietaĝaj domoj, ĝis la mezo de la jarcento preskaŭ ĉie konstruiĝis kvaretaĝaj, kaj fine de la jarcento la plej multaj konstruaxjoj jam estis kvinetaĝaj. La grandaj manufakturoj kaj armeaj instalaĵoj cedis en pli urborandajn regionojn, kaj lasis la urbocentran lokon al loĝdomoj kaj komercejoj.

Komence de la 1870-aj jaroj oni per ŝtonoj plenigis la eksan fortikaĵan kanalon, kaj sur ĝi ĝis la jaro 1882 konstruis relaron de urba fervojo. Ekestis imponaj hoteloj kaj aliaj reprezentaj konstruaĵoj.

La trafiko koncentriĝis sur la norda duono de la placo, kaj la sudo - kiu antaŭe uziĝis por armeaj paradoj – dum la jaro 1889 iĝis parketo. En la nordokcidento de la placo estis starigita 7,5 metrojn alta kupra statuo de juna virino personiganta la urbon.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

la placo dum 1903
la placa stacidomo 1904
la placo dum 1930

Komence de la 20-a jarcento la placo plej floris. Dum 1901 fondiĝis la unua germania kabaredo. Ekestis la legendaj vendejegoj Tietz (Hertie), Wertheim kaj Hahn.

Dum 1913 kaj 1930 malfermiĝis tri metroaj linioj, multis naciaj, regionaj kaj urbaj trajnoj, aŭtobusoj kaj tramoj, kiuj samkiel la aŭta kaj motorcikla trafiko de la placo stelforme disiris en ĉiujn direktojn. Dum la "oraj" 1920-aj jaroj la aleksandra kaj la potsdama placoj estis la centro de la pulsanta metropolo Berlino. Multaj el la placaj konstruaĵoj kaj fervojaj pontoj havis grandajn lumantajn varbaĵojn, kiuj "tagigis" la noktojn kaj ŝanĝiĝis preskaŭ ĉiutage.

Kiam klariĝis, ke proksimus trafika kolapso de la placo, ekiĝis arkitekta konkurso por ekhavi planon pri kompleta placa rekonstruo, aparte rilate al la nodiĝintaj multaj trafikaj vojoj. Ĝis la komenco de la 1930-aj jaroj konstruiĝis du el la planitaj novaj konstruaĵegoj, por kiu malkonstruiĝis inter alie la eksa teatrejo. Nova trafikcirklo ligis ses stratojn. Sed la monda ekonomia krizo de la jaro 1929 haltigis pliajn investojn, kaj ankaŭ dum la epoko de Nazia Germanio la planoj ne pli realiĝis.

La bataloj de la Dua Mondmilito atingis la Aleksandran Placon dum aprilo 1945. La bombado kaj strataj bataloj de la lastaj militaj tagoj detruis grandan parton de la kvartalo, kaj grandan parton de la placaj konstruaĵoj.

Post la milito, kiam la placo apartenis al la orienta parto de la urbo, okupita de la Ruĝa Armeo de Sovetunio kaj poste parto de la socialisma ŝtato GDR, planiĝis 90 metrojn vasta ŝoseego de la orienta malpli centra parto de la urbo, tra la Aleksandra Placo ĝis la bulvardo Unter den Linden. Dum la jaro 1951 oni ekkonstruis la aleon, kiu komence nomiĝis Stalinallee, poste 1954 Karl-Marx-Allee, sed kiu kontraŭe al la unua plano finiĝis ĉe la Aleksandra Placo. Inter la jaroj 1961 kaj 1964 tutproksime de la placo konstruiĝis la socialisma "Domo de la Instruisto" kun ligita kongresejo.

La ideo de "socialisma placo" (1964 ĝis 1989)[redakti | redakti fonton]

Printempe 1964 komenciĝis konkurso pri "novplanado de la Aleksandra Placo". Rajtis partopreni ses socialismaj arkitektaj kolektivoj. Laŭ la gajninta plano la placo estu tute liberigita de fluanta trafiko kaj la stratoj plene ĉirkaŭu ĝin. Nur du stratoj estu escepto: La Karl-Liebknecht-Straße nordokcidente surtere, kaj la Grunerstraße sudoriente en aŭta tunelo subtere. La kolizion de veturila kaj piedira trafiko oni planis eviti per grandaj piediraj tuneloj sub ĉiuj stratoj. Pro grandkvanta malkonstruo de (parte milite ruiniĝintaj) historiaj konstruaĵoj meze de la urbego ekestis super-dimensia placego. Por la konstruo de la aŭta tunelo inter alie malkonstruiĝis la Georga Preĝejo, monaĥejo kaj parto de la berlina juĝejo.

Dum la jaro 1965 sudokcidente de la urbotrajna stacidomo Aleksandra Palco komenciĝis la konstruo de la televida turo de Berlino, por kiu la restoj de la pleja urbocentro ĉirkaŭ la Maria Preĝejo de Berlino estis malkonstruitaj. Dum 1967 ĉiuj tramaj linioj estis forigitaj de la Aleksandra Placo, kaj ĝis 1969 rande de la nun vastega placo konstruiĝis la grandaj socialismaj vendejego Centrum kaj hotelego Interhotel. Aldoniĝis aliaj konstruaĵegoj en socialisma, betona stilo.

la GDR-epoka "Fontano de Interpopola Amikeco" dum 2005

Centre de la placego ekestis "Fontano de Interpopola Amikeco" kaj "Mondtempa Horloĝo" en socialisma stilo. La placo iĝis simbolo por la germana membroŝtato de la Varsovia Pakto. La placa areo de 80.000 m² pli da kvarfoje grandis ol antaŭ la Dua Mondmilito (18.000 m²).

La planado kaj koncepta realigo sekvis la ekzemplon de Moskvo. Samkiel la Ruĝa Placo, la Aleksandra Placo estis antaŭvidita kiel centra armea paradejo kaj socialisma amaskunvenejo.

Post la fino de la placa rekonstruo dum 1971 komence estis amasaj eventoj, kiuj vivigis la placon, kiel la 10-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro dum somero 1973, la 25-jara jubileo de GDR dum oktobro 1974 aŭ la celebro de la 30-a jubileo pri fino de la Dua Mondmilito dum 1975. Iom post iom la berlinanoj alkutimiĝis al la betona placego. La 4-an de novembro 1989 – 5 tagojn antaŭ la falo de la Berlina Muro – sur la placo demonstraciis inter 500.000 ĝis 1.000.000 da homoj kontraŭ la politika reĝimo de GDR, kaj la ŝtata televido de GDR sencenzure elsendis la tutan eventon.

la "Mondtempa Horloĝo"

Post la reunuiĝo de Germanio[redakti | redakti fonton]

Post la reunuiĝo de Germanio la socialisma urboplanado kaj la arkitekturo de la 1970-aj jaroj ne plu korespondis al la konceptoj de enurba spacodisdivido. Post unuaj diskutoj kun la loĝantoj en la apudplaca kvartalo rapide klaris, ke la placo rekonektiĝu al la trama reto, por replibonigi la ligon al la ĉirkaŭaj loĝaj kvartaloj. Arkitektura konkurso pri la plia trakonstruo finiĝis dum septembro 1993. Ekde la jaro 2004 realiĝas la gajninta plano, kaj pluraj placaj konstruaĵegoj amplekse moderniĝas kaj trakonstruiĝas. Februare 2006 komenciĝis la trakonstruo de la piedira placa areo, kiu finiĝis decembre 2007. La placo nun havas surfacon el flaveca granito, kun placorando el grizeca mozaiko. Septembre 2007 malfermiĝis nova vendejego Alexa, kaj marte 2009 ekfunkciis nova sesetaĝa komercejo de la nomo die mitte ("la mezo").

Ankoraŭ ne realiĝis la malkonstruo de la socialisma hotelego "Interhotel" (nuntempe „Hotel Park-Inn“) kaj la starigo de tri modernaj turdomegoj en tiu loko, kaj ĉeplace ankoraŭ pliaj modernaj turdomegoj estas planataj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 artikolo de la berlina gazeto Tagesspiegel: Plej alta domo de Berlino planata" (germanlingve)
  2. Berlino rete: "ondo da turistoj ĉe la Aleksandra Placo, 3-a de aŭgusto 2008 (same germanlingve)

Koordinatoj: 52° 31' 19" norde, 13° 24' 47" oriente