Algazelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harunijah (هارونیه) strukturo en Tus, Irano, nomita laŭ Harun al-Raŝid, nome maŭzoleo de Al-Ghazali supozeble situantas ĉe la enirejo de tiu monumento
Lasta paĝo de Algazela membiografio ĉe MS Istanbul, Ŝehid Ali Paŝa 1712, date laŭ islama kalendaro 509 (A. D. 1115-1116).

Abū Ḥāmid Muḥammad ibn Muḥammad al-Ghazālī (10581111) (persa lingvo: ابو حامد محمد ابن محمد الغزالی), aŭ Algazelo en Esperanto, naskiĝis kaj mortis en Tuso (Ĥorasano) en Persio. Li estis islama teologo, juristo, filozofo, astronomo, mistikulo, kaj restas unu el la plej konataj pensistoj de Sunaismo. Li estas konsiderata pioniro de la metodoj de dubado kaj skeptikismo. En unu de liaj ĉefaj verkoj, La nekohereco de filozofoj, li ŝanĝis la direkton de frua islama filozofio, formovante ĝin de islama metafiziko influita de helena filozofio, al filozofio bazita de kaŭzo kaj efiko determinita de Dioanĝeloj.

Biografio

Algazelo naskiĝis en 1058 en la urbo Tuso, en la persa provinco Ĥorasano. Lia familio estis sunaisma kaj de intelekta tradicio, do ĝi preparis Algazelon kaj lian pli junan fraton al religia studado. Lia patro, ano de la populara mistika movado sufiisma, mortis, kiam Algazelo estis ankoraŭ knabo. Lin kaj lian pli junan fraton Ahmad Ghazali, kiu estis konatiĝonta kiel teoriisto de mistika amo, dum kelkaj jaroj zorgis amiko de la patro. En 1070 la du fratoj iris unue al Gazelo (de kiu devenas lia kromnomo "Algazelo"; "al" estas artikolo), poste al Gorgan, ĉefurbo de Golestano, kaj tie dum sep jaroj studis koranan jurisprudencon en la lokaj islam-lernejoj.

Poste ili reiris al Tuso. Ĉirkaŭ 1080 Algazelo iris al Nejŝaburo en la nord-oriento de Irano, tiutempe unu el la plej gravaj intelektaj centroj de la islama mondo, kaj tie komencis studi en fama islama lernejo. Krom la Koranon li studis la haditojn (islamajn tradiciaĵojn), la religiajn komentojn, la islaman juron (ŝarion) kaj la subtenajn sciencojn (kromfakojn) kiaj la gramatiko kaj la leksikografio.

En Nejŝaburo Algazelo estis disĉiplo de Al-Haramajn al Ĝuvajni, la plej prestiĝa teologo de tiu epoko. ĝis ties morto en 1085. Poste Algazelo lokiĝis ĉe la selĝuka veziro Nizam al-mulka, kiu nomumis lin en 1091 la instruisto de fikho en la madrasa (arabe: islama altlernejo) Nizamija, fondita mem en Bagdado. En 1095, post la murdo de Nizam al-mulka fare de sepimamismanoj, la filozofo forlasis Bagdadon kaj sian familion pretekste ke li intencas fari la haĝon. Travivinte en Damasko, Tuso kaj aliaj urboj 11 jarojn, parte retiriĝinte kun sufiismaj mistikemuloj, en 1106 Algazelo akceptis la inviton fare de Fahr al-mulka (la filo de Nizam al-mulka kaj tiutempe la veziro de la selĝuka sultano Ahmad Sanĝar) kaj ekinstruis en madrasa Nizamija en Nejŝaburo. Travivinte tempon, kiun eblas nomi spirita krizo, li manifestis sian novan religian komprenon. Tamen li rifuzis la rektorecon de la altlernejo. Nelonge antaŭ sia morto la filozofo revenis en Tuson.

Algazelo estis ne nur teologo, sed studis ankaŭ la kampojn de kosmologio, fiziko kaj jurisprudenco. Li ricevis altajn honorajn titolojn, ekzemple "honoro de la imamoj" (arabe: شرف الائمه, ŝaraf al-a'imma), "ornamo de la fido" (زین الدین, zajn al-dīn) kaj "pruvo de l'Islamo" (حجة الاسلام, hujjat al-Islāam). Ĉi-lastan titolon islamanoj donis al neniu alia.

Filozofio

Miniaturo de «Las Siete Partidas» kiu montras la reĝo Alfonso la 10-a diktante verkojn plej verŝajne ĉe la Tradukskolo de Toledo kiu trapasis la pensadon de Algazelo en Eŭropon.

Same kiel falasifa (filozofoj), Algazelo dividis homojn laŭ la niveloj de la iliaj kapabloj por ekkono, en la du partojn: "vastan publikon", "amason" (al-’amma, al-’avamm) kaj "elektitojn" (al-hassa). Al la unuaj li rilatigis ordinarajn kredantojn, kiuj blinde sekvas religian tradicion. Por ke ne konfuzi tiujn, oni ne povas doni al ili la simbol-alegorian interpreton de sakramentaj tekstoj. Ankaŭ al tiuj rilatas mutakallim-oj, kiuj en siaj interpretoj deiras el dialektikaj (en la aristotela senco) tezoj kaj la funkcio de kiuj devas esti limigita per la defendo de dogmoj de islamo. Fojfoje Algazelo eligis mutakallim-ojn en la aparta kategorio de kredantoj, kiu iom altiĝis super ordinara amaso.

Al la dua kategorio li alkalkulis (ofte en maskita formo) antaŭ ĉio filozofojn (falasifa), kiuj estas strebantaj koncepti veron pere de pruvoj, baziĝintaj sur kredindaj antaŭtezoj. Krome al la elektitoj Algazelo rilatigis sufiistojn, kiuj aliras al la monisma opinio al estado pere de intuicio, sed ne logikaj pruvoj. Praktikan utilon de la sufiismo li vidis en ties direkteco al la etika perfektiĝo. Samtempe Algazelo refutis la pretendojn de sufiistoj pri la ontologia integreco kun Dio, agnoskinte la "integrecon" nur kiel la simbolon de la konceptado de Dio per la plej alta ekkona forto — la intelekta intuicio.

Liaj verkoj konatiĝis en Eŭropo precipe per latinaj tradukoj faritaj en la traduka instituto de Toledo, Hispanio, nome Tradukskolo de Toledo kaj kredeble estis la unuaj islamaj verkoj serioze atentataj de eŭropaj (kristanaj) kleruloj, ekz. Tomaso de Akvino[1].

Algazelo konis verkojn de antikvaj filozofoj, sed ne akceptis ilin pro ilia nekredo, kvankam ili vivis longe antaŭ la heĝiro. Tamen li okupiĝis pri la teorio de la greka kaj barata atomismo kaj asertis, ke atomoj estas la sola daŭrema substanco en la universo[2].

Influo

Santo Tomás de Aquino (1650), de Murillo. Olepentraĵo sur tolaĵo. 96x68 cm.

Algazelo havis gravan influon sur kaj islamaj filozofoj kaj kristanaj mezepokaj filozofoj. Margaret Smith skribas en ŝia libro Al-Ghazali: The Mystic (Londono 1944): "povas ekzisti sendube ke la verkoj de al-Ghazali estus inter la unua se temas pri altiri la atenton de tiuj eŭropaj akademiuloj" (paĝo 220). Tiam ŝi emfazas, "La plej grandan el tiuj kristanaj verkistoj kiuj estis influitaj fare de Algazelo estis Sankta Tomaso de Akvino (1225-1274), kiu faris studon de la arabaj verkistoj kaj konfesis sian ŝuldoŝarĝon al ili. Li studis ĉe la Universitato de Napolo kie la influo de araba literaturo kaj kulturo estis superrega tiutempe." Krome, la intereso de la Akvinano en islamaj studoj povus esti atribuita al la enfiltriĝo de "Latina Averoismo" en la 13-a jarcento, precipe ĉe la universitatoj kaj altlernejoj de Parizo.

La influo de Al-Ghazali estis komparita kun la verkoj de Tomaso de Akvino en kristana teologio, sed la du malsamis multe laŭ metodoj kaj kredoj. Dum Algazelo malaprobis ne-islamajn filozofojn kiaj ekzemple Aristotelo kaj vidis konvulsion por forĵeti sian instruon surbaze de sia "malfido", Tomaso de Akvino ampleksis ilin kaj integrigis malnovgrekan kaj latinan pensadon en siaj propraj filozofiaj skribaĵoj.

Algazelo ankaŭ ludis tre gravan rolon en integrado de sufiismo kun ŝariaho. Li ankaŭ estis la unua se temas pri prezenti formalan priskribon de sufiismo en siaj verkoj. Liaj verkoj ankaŭ fortigis la statuson de sunaismo kontraŭ aliaj skoloj. La Batinite (Sepimamismo) aperis en persaj teritorioj kaj akiris pli kaj pli da potenco dum la periodo de Algazelo, kiam Nizam al-mulk estis murdita fare de la membroj de Ismailis. Algazelo forte malaprobis ilian ideologion kaj skribis plurajn librojn pri kritiko de Baatinjas kiu signife malfortigis ilian statuson.

Verkoj

En letero al sultano Ahmad Sanĝar Algazelo, maljuna, skribis, ke liaj libroj estas pli ol 70; nun oni atribuas al li pli ol 400. Filologoj analizis ilin, sed estas malfacile konstati, kiuj estas aŭtentikaj[3].

Superrigardon pri lia verkaro donas la ruslingva retejo sufizm[4].

Sufiismo

Filozofio

  • Intencoj de filozofoj 1094, (Makasid al-falasifa, arabe مقاصد الفلاسفة), La parafrazo de la filozofo Aviceno.
La origina plano de Algazelo estis dividi ĉi tiun verkon en tri partojn: en la unua estu prezento de la teorioj kaj tezoj de la filozofoj, en la dua li planis skribi kritikon de la tezoj de la filozofoj kontraŭantaj la Islamon (ĉi tiu dua parto iĝis la sendependa verko Tahāfut al-falāsifa) kaj fine en la tria parto li volis prezenti sian propran filozofion pri la Islamo (pri ĉi tiu lasta parto oni ne scias, ĉu li verkis ĝin, ĉar pri ĝia ekzisto ne estas certeco). La ĝenerala intenco de la verko estas refuti la grek-devenan filozofion defendatan de Aviceno kaj Alfarabio.
  • Memrefuto (nekohereco) de filozofoj (Tahafut al-falasifa, arabe تهافت الفلاسفة)
En ĉi tiu verko, latine nomita destructio philosophorum, li prezentas sian skeptikisman krizon kaj atakas la filozofojn ĝenerale kaj Avicenon speciale. La verko provokis Ibn-Ruŝd-on al repliko laŭlinia en sia verko Tahāfut al-tahāfut (la nekohereco de la nekohereco, aŭ, la detruo de la detruo; latine destructio destructionum).
  • Kriterioj de scio en la arto de logiko (Mi‘jar al-‘ilm fi fan al-mantiq, arabe معيار العلم في فن المنطق)

Teologio

  • 1108 (Al-Munkid min al-dalal, arabe المنقذ من الظلال)
  • La meza vojo de teologio 1095 (Al-iktisad, arabe الاقتصاد في الاعتقاد)
  • La letero el Jerusalemo, 1097 (al-Risala al-Kudsija)
  • Kvardek ĉapitroj pri la principoj de la kredo (Kitab al-arbajin fi usul al-din)
  • Mizan al-hamal, 1095 (arabe ميزان العمل)
  • La kriterioj de la diferencigado de islamo de harezaj doktrinoj (Maskita malfeliĉo), (Fajsal al-tafrik bajna al-islam va al-zandaka, arabe فيصل التفرقة بين الإسلام والزندقة)

Ŝario (islama juro)

  • La fundamentoj de islama juro, 1109 (al-Mustasfa min ’ilm al-usul, المستصفى من علم الأصول)
Ĉi tiu libro estas konsiderata unu el la kvar fundamentaj verkoj pri islama juro.

Logiko

  • The Standard Measure of Knowledge, 1095, Mi’jar al-’ilm
  • La veraj pesiloj, 1096, (Al-Kustas al-Mustakim, arabe القسطاس المستقيم)
  • Mihakk al-nazar f'l-mantik, 1095, (arabe (محك النظر (منطق)

Aliaj verkoj

  • (arabe المستصفى في علم أصول الفقه)
  • (arabe الوجيز في فقه الإمام الشافعي)
  • (arabe الوسيط في المذهب)
  • (arabe فضائح الباطنية)
  • (arabe التبر المسبوك في نصحية الملوك)
  • (arabe ايها الولد المحب)
  • (arabe شفاء الغليل في بيان الشبه والمخيل ومسالك التعليل)
  • (arabe المنخول في علم الأصول)

Notoj

  1. (1944) Al-Ghazali: The Mystic (angle). Londono: Luzac & Co..
  2. (2001) djuz', 11‑a eldono, Enciklopedio de l'Islamo, Leiden: Koninklijke Brill NV.
  3. (1959) Essai de chronologie des oeuvres d'Al-Ghazali (Algazel), Recherches publiées sous la direction de l'Institut des Lettres Orientales de Beyrouth (france). Bejruto: Imprimerie Catholique Beyrouth (katolika presejo Bejruto).
  4. Сочинения Имама Аль Газали (ruse) (HTML). Суфизм.ру. Alirita 2012-12-11. Verkoj de Algazelo

Bibliografio

  • Haque, Amber (2004), "Psychology from Islamic perspective: contributions of early Muslim scholars and challenges to contemporary Muslim psychologists", Journal of Religion & Health 43 (4): 357–377, doi:10.1007/s10943-004-4302-z
  • Savage-Smith, Emilie (1995), "Attitudes toward dissection in medieval Islam", Journal of the History of Medicine and Allied Sciences 50 (1): 67–110, doi:10.1093/jhmas/50.1.67, PMID 7876530
  • Laoust, H: La politique de Gazali, Paris 1970
  • Campanini, M.: Al-Ghazzali, in S.H. Nasr and O. Leaman, History of Islamic Philosophy 1996
  • Campanini, Massimo, Ghazali, in Muhammad in History, Thought, and Culture: An Encyclopedia of the Prophet of God (2 vols.), Edited by C. Fitzpatrick and A. Walker, Santa Barbara, ABC-CLIO, 2014. ISBN 1610691776
  • Watt, W. M.: Muslim Intellectual: A Study of al-Ghazali, Edinburgh 1963
  • Zwemer, S. M. A Moslem Seeker after God, New York 1920
  • Nakamura, K. Al-Ghazali, Encyclopedia of Philosophy
  • Dougan, A. The Glimpse, A study of the inner teaching of the Mishkat al-Alwar (The Niche for Lights) by Abdullah Dougan ISBN 0-9597566-6-3



En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abu-Hàmid al-Ghazalí en la kataluna Vikipedio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Al-Ghazali en la itala Vikipedio.

Ŝablono:LigoLeginda