Amazonoj
El Vikipedio
(Alidirektita el Amazonoj (mitologio))
Amazono (malnovgreke Ἀμαζόνες, Amazónes, singulare Ἀμαζών, Amazōn) estas virino el tribo de militistinoj, kiuj ne akceptis virojn inter si. Ĉar virinoj estis arkopafistoj onidiris, ke ili fortranĉis mamon por pli akurate pafi. Kiam la unuaj eŭropanoj (nome ĉefe hispanoj) vidis militemajn virinojn inter indiĝenoj de Sudameriko ili trovis kialon por nomi la zonon de Amazonoj.