Amerika kotino

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amerika kotino
Amerika kotino
Amerika kotino
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Anakardiacoj Anacardiaceae
Genro: Kotino Cotinus
Dunomo
Cotinus obovatus
(Raf.)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Amerika kotino ( Cotinus obovatus ) estas nearkta specio el la holarkta genro kotino de la familio de anakardiacoj.

Enhavo

[redakti] Etimologio

Cotinus, estas greka nomo por "arbedo". Obovatus, latine indikas la formon de la folio : ovoforma kun la plej mallarĝa finaĵo ligita al petiolo .

Sinonimoj:

[redakti] Priskribo

Foliaro.

Ĝi estas arbedo aŭ eta arbo, kiu kulture povas atingi altecon de 4 al 6 m. La arboŝelo estas griza kaj ĝi senŝeliĝas kiam la aĝo pligrandiĝas. La branĉetoj estas iome oranĝkoloraj. La folioj estas falfoliaj, alternaj, inverse ovoformaj; ili longas 7,5 ĝis 15 cm, kun kojnoforma bazo kaj ronda apekso. Ilia koloro estas malhele verda aŭ bronz-kolora, sube iomete lanugaj kiam ili estas junaj. La petiolo larĝas 1,5 al 3,5 cm. Aŭtune la folioj koloriĝas ruĝecaj kaj flavaj.

La floroj aranĝas en grandajn konus-formajn terminalajn paniklojn de 15 al 30 centimetroj kun etaj verdecaj floroj, kiuj abortiĝinte konstituas grizan fumo-similan amason. De tio derivas la angla nomo american smoke-bush.

La frukto estas eta drupo kun unu sola semo. En la pasinteca kotino estis klasifikita en la genron sumakon sed tiu ĉi distingiĝas per la folioj kiuj estas kunmetitaj kaj per la malsimilaj floraroj, ne havante aspekton de fumo-amaso.

[redakti] Distribuo

La amerika kotino estas hejma en la sudoriento de Usono, sude ekde Tenesio tra la sudo al Alabamo kaj okcidente ĝis la oriento de Teksaso.

[redakti] Kultivo kaj uzo

Estas prefereble kultivi ĝin en sekaj kaj malriĉaj grundoj. Tio kreas pli fortikajn bonkreskajn plantojn kaj la koloro de la aŭtunaj floroj estas pli bela. Kiam ili estas plantitaj en fekunda kreskejo, ili estiĝas grandaj kaj krudaj, sed nelongvivaj kaj ili mortas pro verticillium-malsanon.

Eblas haki la kotinojn fru-printempe, por produkti kopsarbojn, kiuj la unuan jaron havas ŝosojn kun alteco ĝis 2 m kun grandaj kaj belaj folioj, sed sen fruktoformado.

Kelkaj el ĝiaj varioj plej konataj  :

  • Cotinus dummeri 'Grace' estas hibrido de Cotinus coggygria en Cotinus obovatus;
  • Cotinus obovatus 'Flame' kun oranĝkoloraj folioj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj